×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Nazkataro kontraŭ kronviruso

Nazkataro kontraŭ kronviruso

Leĝeraj malvarmumoj estas neimagite utilaj.

Nazkataro estas ĝena - sed ĝi povas protekti homojn kontraŭ danĝeraj gripovirusoj. Tion eltrovis esploristoj. Ĉar la imunsistemo estas pro la malvarmumo jam plene preta por alarmo. La esploristoj nun volas eltrovi ĉu la sama efekto povus ankaŭ helpi kontraŭ kovim-19.

Kun la fino de la somero nun ankaŭ alproksimiĝas la gripa sezono - ĉe tio la imunistemo povus havi surprizan aliancanon. Esploristoj de la usona Yale-universitato raportas ke infektiĝo per rinovirusoj, kiuj estas la plej ofta kaŭzo por nazkataroj, povas almenaŭ dum mallonga tempo oferti protekton kontraŭ gripovirusoj, ĉar la defendaj fortoj de la korpo estas mobilizitaj. Ĉu tiu mekanismo sub certaj cirkonstancoj povus ankaŭ signifi pli bonan defendon kontraŭ la novtipa kronviruso Sars-CoV-2, tion tamen ankoraŭ ne eblas diri, klarigas la esploristoj en faka ĵurnalo.

La prilumigo estis farita pro enigmo pri la porkogripa viruso (H1N1) kiu en la jaro 2009 unue disvastiĝis en norda Ameriko kaj kiu kondukis al multnombraj mortokazoj: Kvankam oni estis supozinta ke la nombro de kazoj dum aŭtuno - do dum sezono en kiu krome aperas malvarmumoj - ankaŭ senteble plialtiĝos en Eŭropo, tiu plialtiĝo ne okazis.

La esploristoj prilumigis la datumojn de pli ol 13.000 pacientoj kiuj en la hospitalo de Yale dum la vintraj monatoj de la jaroj 2016 ĝis 2019 prezentis sin pro infektiĝo de la spirvojo. La analizo rezultigis ke la gripoviruso plej ofte ne estis pruve konstatebla se la nazkatara viruso ĉeestis - eĉ se la provaĵoj devenis el sezono en kiu ambaŭ virusaj specoj estis aktivaj kaj komuna apero ŝajnis probabla. "Kiam ni rigardis niajn datumojn, klariĝis ke nur tre malmultaj homoj havis ambaŭ virusojn samtempe", diris la studestrino. Por testi la virusan interferencon, do la reciprokan efikon de ambaŭ infektantoj, la medicinistoj prezentis por infekto homan spirvojan histon unue al rinovirusoj kaj sekve al gripovirusoj. La histon ili produktis en laboratorio el tiaj praĉeloj el kiuj ekestas epitelaj ĉeloj kiuj veste kovras la spirvojojn de la pulmo kaj kiuj estas ĉefa celo de spirvojaj virusoj.

La rezulto estis: Infekto per rinovirusoj protektas kontraŭ gripovirusoj. "La kontraŭvirusa defendo jam estis aktivigita antaŭ ol alvenis la gripoviruso", diris la studestrino. Rinovirusoj apartenas al la plej oftaj kaŭzantoj de nazkataroj. Ĝuste ilia ĉeesto iniciatis la produktadon de proprakorpaj kontraŭvirusaj interferonoj. Tiuj proteinaj korpetoj estas parto de la frua respondo de la imunistemo je la enpenetro de infektantoj. "Tiu efiko daŭris almenaŭ dum kvin tagoj", ŝi diris. Ŝia laboratorio nun komencis prilumigi ĉu simila protekta mekanismo povus efiki ankaŭ por la kronviruso Sars-CoV-2. Vide al la alvenonta nazkatara sezono tio estas ankoraŭ malklara. "Estas neeble prognozi kiel du virusoj interagos, sen plenumi la esploron." Studoj el antaŭnelonga pasinteco tamen jam kondukas al la supozo ke pli frua infektiĝo per sendanĝeraj kronvirusoj povus konduki al pli rapida imunrespondo.

Ankaŭ aliaj esploristoj atingis en diversaj studoj similajn konkludojn.