×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Muziko trapenetras la haŭton

Muziko trapenetras la haŭton

Ĉe almenaŭ la duono de ĉiuj homoj muziko povas kaŭzi senteblan agrablan tremeton. Helpe de cerbaj ondoj esploristoj nun analizis kio okazas ĉe tio en la kapo.

Principe "ansera haŭto" estas reago pri malvarmo, sed ankaŭ se oni timas aŭ se oni travivas ion tre agrablan, tiam la haretoj sur nia haŭto povas ekstari. Tio ĉi-lasta ekzemple okazas kiam ni aŭskultas nian ŝatatan muzikon. Tiu reago estas ankaŭ mezurebla en la cerbo. Antaŭ kelkaj jaroj esploristoj konstatis ke la cerbo de homoj kiuj ricevas "anseran haŭton" dum aŭskultado de muziko estas je aparta maniero kunligita: Aŭskultado kaj sentoj ŝajnas tie esti kunligitaj aparte malvaste. Por konstati ion tian, kutime estas uzataj tomografiaj metodoj. Tio kaŭzas relative multe da laboro kaj ne estas aplikebla en ĉiutaga praktiko. Ĉu la muzikaj travivaĵoj estas ankaŭ mezureblaj per la kompare simpla elektroencefalografio (EEG), tion francaj esploristoj de la universitato de Burgonjo testis kadre de studaĵo.

Tiucele estis prezentataj al 18 viraj kaj virinaj testpersonoj diversaj eltranĉaĵoj de ilia preferata muziko. Samtempe estis mezurataj la cerbaj kurentoj per elektrodoj sur la kapa haŭto. Laŭ la esploristoj la intenseco de la sentoj estis vere ellegebla el la cerbaj ondoj. Antaŭe la testantoj estis indikintaj siajn preferatajn eltondaĵojn de muziko. Dum la testo ili eĉ pli ofte travivis agrablajn tremetojn. Entute pli ol 300-foje. Ĝis 10 sekundojn daŭris la agrabla tremeto.

Dume estis mezureblaj aktivecoj en tri cerbaj regionoj. En tiuj regionoj unuflanke estas prilaborata la muziko kaj samtempe aktiviĝas la rekompenca sistemo kaj elŝutiĝas dopamino. Tiu mesaĝa substanco de la propra korpo kaŭzas kontentecon kaj ĝojon. Kune kun la antaŭĝojo pri la preferata muzikaĵo tiel ekestas la agrabla pikpikado en la korpo, klarigas la aŭtoroj de la studaĵo.

Ke ĉe la prilaborado de la aŭdimpresoj ankaŭ dopamino kaj la rekompenca sistemo de la cerbo ekludas rolon, tio eble rilatas al pramalnova funkcio, kredas la esplorestro. Tiu funkcio ekzemple povus troviĝi en la atendo de la ĝoja tremeto. "Antaŭvidi" kio estas okazonta, tio eble estis decida en la evolucio.

Muziko trapenetras la haŭton Music penetrates the skin