×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Muziko kaj kantado kontraŭ la Parkinsona malsano

Muziko kaj kantado kontraŭ la Parkinsona malsano

Aŭstraj sciencistoj esploras la pozitivajn efikojn de muziko pri pacientoj de Parkinsono. Apartan esperon oni atendas de la kantado en ĥoro. Por nova studo nun oni serĉas testantojn por aŭskultado kaj por ĉiusemajna kantado.

Por homoj kiuj suferas pro la Parkinsona malsano ankaŭ ĝis hodiaŭ ne disponeblas saniga medikamento. La malrapida sed daŭre progresanta malkonstruo de nervoĉeloj kiuj produktas la mesaĝan substancon dopamino, nepre malhelpas la movokapablon. Tamen eblas mildigi la tipajn simptomojn kiuj akompanas la malsanon kaj ne malofte kondukas al depresioj, kaj tiel eblas teni altan mezuron de vivokvalito.

Ke aŭskultado de muziko, sed ankaŭ kantado, povas liveri esencan kontribuon al tio, tio estas la elira tezo de dolor-esploristoj el Salzburg. Ili esperas ke eblas per "muzika aliro al terapio" eĉ povi redukti la donon de medikamentoj al pacientoj de Parkinsono - do povi rezigni pri altaj dozoj de medikamentoj kontraŭ doloroj kaj depresioj. Ili produktis surbaze de ĝisnunaj ekkonoj kompaktan diskon kiu sub la titolo "Muzikamento: Muziko por Parkinson-pacientoj" estas aĉetebla en apotekoj kaj en fakaj vendejoj kaj estas rekomendata al pacientoj por terapia uzo. "Per la aktiviga muziko elŝutiĝas la neŭrotransmitilo dopamino kies manko kaŭzas ĉe parkinsonaj pacientoj la reduktiĝon de la movokapabloj", klarigas la eldonanto de la kompakta disko. Aŭdiĝas sur ĝi interalie marŝoj de Johann Strauss, tango-melodioj, tamburado kaj irlanda folklora muziko. Regula - nome ĉiutaga - aŭskultado de la entute dek muzikpecoj kondukas laŭ la sciencisto al aŭtomate aperanta pozitiva sinteno.

"Dum la kuro de la terapio aperas la dezirataj efektoj jam post mallonga tempo", li diras. Gravas ĉe tio la uzado de bonaj kapaŭskultiloj kiuj kovras la tutan orelon por povi agordi la laŭtecon laŭ la propraj bezonoj. Ĉia streso kiu alikaze povus aperi, estas evitenda ĉe pacientoj de Parkinsono.

En komuna studo la sciencistoj planas kompari la efikon de aŭskultado de muziko kaj de kantado por pacientoj de Parkinsono. "Kantado povas plibonigi la sanon kaj la bonfarton per reduktado de neŭrotransmitiloj kaj hormonoj kiel kortisolo kaj alfa-amilazo, kantado tamen aliflanke plialtigas la elŝutadon de dopamino, serotonino kaj oksitocino", akcentas muzikologo. Sukceson promesas regula kantado en grupo. "Unuaj rezultoj ĉe diversaj homgrupoj montras signifajn pliboniĝojn de la mensa kaj socia bonfarto kaj de la sanrilata vivokvalito, ankaŭ je longa vido. La movoj kiuj sinkroniziĝas per la kantado indikas pli altan toleremon pri doloroj kaj povas esti avantaĝaj por daŭre ebligi al pacientoj la produktadon de movoj." Por la planita trimonata studo oni nun serĉas 90 pacientojn de Parkinsono por kompari la efikon de aŭskultado de muziko kun la kantado en ĥoro.

Muziko kaj kantado kontraŭ la Parkinsona malsano Musik und Gesang gegen Parkinson Musique et chant contre la maladie de Parkinson Музыка и пение против болезни Паркинсона