×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Muzeo de feliĉo

Muzeo de feliĉo

Malfermiĝis en Kopenhago, Danlando, eta muzeo kun ega ambicio: Muzeo de Feliĉo. En la urbocentro, en spaco de 240 m2, oni montras al vizitantoj bildojn, kiuj pensigas pri unu el la verŝajne universalaj homaj deziroj: esti feliĉa. Ne hazarde tio okazis en Danlando. Ĝi okupas la duan lokon inter la landoj, kiuj atingis plej altajn poentojn laŭ la Monda Raporto pri Feliĉo.

(https://happinessreport.s3.amazonaws.com/2020/WHR20.pdf). Tiu 200-paĝa, interesa libro estas detala analizo pri tiu subjektiva temo. Laŭ ĝi, la plej feliĉaj homoj troviĝas en Nordio, aparte en Finnlando: 7.8 poentoj. Por komparo, Britujo okupas la 13-an lokon (7.1 poentoj), Usono la 18-an lokon (6.9 poentoj), Brazilo la 32-an lokon (6.3 poentoj), Japanio la 62-an lokon (5.8 poentoj). Lastan, 153-an pozicion okupas Afganlando (2.5 poentoj).

Kial precize Nordianoj estas la plej feliĉaj en la mondo?

La respondo dependas unue de la difino: kio estas feliĉo? Kompreneble, ĝi estas tute subjektiva sento, apenaŭ mezurebla per sciencaj datumoj. Tio tamen ne baris la esploremon de sciencistoj. Ili pristudas la ampleksan gamon da faktoroj, kiuj povus kaŭzi senton de vivkontento al ordinaraj homoj. Post longa konsiderado, kun multaj favoraj kaj kontraŭaj argumentoj, ili alvenis al ses elementoj, kiuj ŝajnas esencaj. Kelkaj el tiuj elementoj koncernas al sociaj instancoj, aliaj estas kulturaj:

- bone funkcianta demokratio;

- bone funkciantaj sociaj servoj;

- malalta kvanto da krimoj;

- malalta nivelo de korupto;

- sento de libereco flanke de civitanoj;

- sento de fido inter homoj kaj rilate al registaraj institucioj.

La tuta afero aspektas sufiĉe simpla, ĉu ne? Kion devas fari la diversaj popoloj en la mondo, por atingi tion?

Se troviĝas altkvalitaj institucioj, kun minimuma grado de korupto kaj maksimuma partopreno (reprezentantiĝo) de la civitanoj, en bone funkcianta demokratia reĝimo - jen la unua paŝo. Se krome oni kreas kulturan etoson de komuneco inter la individuoj, kun interfidemo, interkonektiĝo kaj helpemo - jen la dua paŝo. Resume: sufiĉas fidinda registaro kaj solidara popolo.

Oni povas kontesti kaj pridubi tiajn studojn pri feliĉo, ĉar temas ja pri tute subjektiva, kompleksa afero. Tamen, restas la pozitiva flanko, ke oni pensu pri ĝi. Jen la mesaĝo de la nova Muzeo de Feliĉo, en Kopenhago: estas eble konstrui pli bonan mondon.


Muzeo de feliĉo

Malfermiĝis en Kopenhago, Danlando, eta muzeo kun ega ambicio: Muzeo de Feliĉo. A small museum with great ambition has opened in Copenhagen, Denmark: Museum of Happiness. En la urbocentro, en spaco de 240 m2, oni montras al vizitantoj bildojn, kiuj pensigas pri unu el la verŝajne universalaj homaj deziroj: esti feliĉa. In the city center, in an area of 240 m2, visitors are shown images that reflect one of the probably universal human desires: to be happy. Ne hazarde tio okazis en Danlando. It is no coincidence that this happened in Denmark. Ĝi okupas la duan lokon inter la landoj, kiuj atingis plej altajn poentojn laŭ la Monda Raporto pri Feliĉo. It ranks second among the countries that have achieved highest scores according to the World Happiness Report.

(https://happinessreport.s3.amazonaws.com/2020/WHR20.pdf). Tiu 200-paĝa, interesa libro estas detala analizo pri tiu subjektiva temo. This 200-page, interesting book is a detailed analysis of this subjective topic. Laŭ ĝi, la plej feliĉaj homoj troviĝas en Nordio, aparte en Finnlando: 7.8 poentoj. According to it, the happiest people are in the Nordic countries, especially in Finland: 7.8 points. Por komparo, Britujo okupas la 13-an lokon (7.1 poentoj), Usono la 18-an lokon (6.9 poentoj), Brazilo la 32-an lokon (6.3 poentoj), Japanio la 62-an lokon (5.8 poentoj). For comparison, Britain ranks 13th (7.1 points), the United States 18th (6.9 points), Brazil 32nd (6.3 points), Japan 62nd (5.8 points). Lastan, 153-an pozicion okupas Afganlando (2.5 poentoj).

Kial precize Nordianoj estas la plej feliĉaj en la mondo? Why exactly are Nordics the happiest in the world?

La respondo dependas unue de la difino: kio estas feliĉo? The answer depends first on the definition: what is happiness? Kompreneble, ĝi estas tute subjektiva sento, apenaŭ mezurebla per sciencaj datumoj. Of course, it is a completely subjective feeling, barely measurable by scientific data. Tio tamen ne baris la esploremon de sciencistoj. This did not, however, hinder the research of scientists. Ili pristudas la ampleksan gamon da faktoroj, kiuj povus kaŭzi senton de vivkontento al ordinaraj homoj. They study the wide range of factors that could cause a sense of life satisfaction to ordinary people. Post longa konsiderado, kun multaj favoraj kaj kontraŭaj argumentoj, ili alvenis al ses elementoj, kiuj ŝajnas esencaj. After long consideration, with many pros and cons, they came up with six elements that seem essential. Kelkaj el tiuj elementoj koncernas al sociaj instancoj, aliaj estas kulturaj:

- bone funkcianta demokratio; - a well-functioning democracy;

- bone funkciantaj sociaj servoj;

- malalta kvanto da krimoj; - low number of crimes;

- malalta nivelo de korupto; - low level of corruption;

- sento de libereco flanke de civitanoj;

- sento de fido inter homoj kaj rilate al registaraj institucioj. - a sense of trust between people and in relation to government institutions.

La tuta afero aspektas sufiĉe simpla, ĉu ne? Kion devas fari la diversaj popoloj en la mondo, por atingi tion?

Se troviĝas altkvalitaj institucioj, kun minimuma grado de korupto kaj maksimuma partopreno (reprezentantiĝo) de la civitanoj, en bone funkcianta demokratia reĝimo - jen la unua paŝo. If there are high-quality institutions, with a minimum degree of corruption and maximum participation (representation) of the citizens, in a well-functioning democratic regime - this is the first step. Se krome oni kreas kulturan etoson de komuneco inter la individuoj, kun interfidemo, interkonektiĝo kaj helpemo - jen la dua paŝo. If, in addition, a cultural atmosphere of communion between individuals is created, with interfaith, interconnection and helpfulness - this is the second step. Resume: sufiĉas fidinda registaro kaj solidara popolo. In short: a reliable government and a people of solidarity are enough.

Oni povas kontesti kaj pridubi tiajn studojn pri feliĉo, ĉar temas ja pri tute subjektiva, kompleksa afero. One can challenge and question such studies of happiness, because it is indeed a completely subjective, complex matter. Tamen, restas la pozitiva flanko, ke oni pensu pri ĝi. Jen la mesaĝo de la nova Muzeo de Feliĉo, en Kopenhago: estas eble konstrui pli bonan mondon.