×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Monda Tago de Afableco

Monda Tago de Afableco

Nuntempe oni fiksas specialajn tagojn por plej diversaj temoj: “Tago de la Libro”, “Tago de la Esperanta libro”, “Tago de Folkloro”, “Tago de Infanoj”, “Tago de Patroj”, “Tago de Patrinoj”, eĉ “Tago de Geavoj”. La listo estas senfina, se ne paroli pri la tagoj dediĉitaj al katolikaj sanktuloj. Kelkaj el tiuj datoj eĉ fariĝas feriaj en multaj landoj, ekzemple la Kristnasko kaj la Tago de Universala Frateco (la 1-a de januaro). La intenco certe estas tute laŭdinda, nome memorigi la homojn pri pozitivaj sociaj sintenoj. Pri la efikeco de tiuj memorigiloj, mi iom dubas, sed la afero sonas tiel simpatie, ke ne eblas kritiki tiun kuriozan kutimon en nia moderna mondo.

La 13-a de novembro estas “Monda Tago de Afableco”, starigita en la jaro 2000, post konferenco en Tokio. Transire de la 20-a al la 21-a jarcento, la homoj ekkonsciis, ke la homaj rilatoj ne estas tute sanaj kaj harmoniaj, tra la mondo. Nome, ke ekzistas tro da nenecesaj konfliktoj, rivaleco, disputemo, kontraŭemo kaj netoleremo inter ni. Mankas kunsentemo, kompatemo, respekto, interesiĝo pri malsamaj pensmanieroj.

Aliflanke, afableco estigas afablecon, bonvolemo bonvolemon. Ju pli mi klopodas kompreni mian najbaron, des pli kreskas la ŝanco, ke ankaŭ li komprenu min. Ne temas pri ŝablona sentimentaleco aŭ bigota religiemo, sed pri realisma strategio por pli sana kunvivado. Oni rajtas dubi pri tiaj ideoj, sed ĉiuj konsentas, ke afablaj gestoj nenion malbonan povas alporti al iu ajn. Je la “Tago de Afableco”, multaj revuoj kaj ĵurnaloj publikigas listojn da proponoj pri afablaj agoj, en la ĉiutaga vivo. Certe ne por unu sola tago en la jaro, sed por ĉiuj tagoj, en ĉies vivo:

Salutu nekonaton surstrate.

Donu vian lokon al alia homo en la vico, ekzemple en bankoficejo.

Lasu pagitan kafon por nekonato, en la kafejo.

Ordigu la skribotablon de via kolego, antaŭ lia alveno en la laborejo.

Kolektu rubaĵon surstrate, kiam vi piediras.

Proponu helpon al maljunulo.

Petu pardonon (vi ja scias, de kiu).

Skribu sur karto pozitivajn vortojn kaj alfiksu ĝin al la mesaĝtabulo en via laborejo.

Prenu floreton en la ĝardeno kaj donacu ĝin al amiko.

Laŭdu iun personon pro bone farita laboro.

Ŝajnas al mi, ke “Tago de Afableco” bone kongruas kun la Esperantista maniero kompreni la mondon.

Monda Tago de Afableco World Kindness Day Wereld Vriendelijkheidsdag Всемирный день доброты