×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, "Monato" jubileas

"Monato" jubileas

En la finiĝanta jaro 2019, la Esperanta mondeto devas nepre celebri festindan jubileon. Ni ne transiru al la proksima jaro sen tosto al la revuo “Monato”, kiu atingis la belan aĝon de 40 jaroj. Oni konsciu pri la graveco de tiu longa vivo por nia lingvo, por nia kulturo. Fakte, ni ŝuldas al la realigintoj de tia heroaĵo rekonon, ke per ĝi nia komunumo transsaltis al tempo de profesinivela ĵurnalismo, plenumata kun seriozeco, honesteco, alta lingvonivelo kaj sobra digno. Oni povus diri, ke per ĉi tiu gravega publikaĵo ni eliris el la limoj de naiva “neŭtraleco” kaj enfermiteco en nure movadaj aferoj al la kampo de observado, interesiĝo kaj engaĝiĝo en la grandaj mondaj problemoj. Mi riskus diri, ke post “Monato”, konfirmiĝis, ke la Esperanta kulturo fariĝis plenaĝa.

La vojo ne estis facila. Ĝi komenciĝis per la aŭdaco de Stefan Maul, kiu en 1978 lanĉis la revuon “Semajno” - li plene redaktis kaj pagis la eldonon per sia propra mono. Kurioza informo: li esperis havigi al sia revuo 10000 abonantojn, sed eĉ ne dekono de tiu kvanto aperis por apogi lian projekton.

En 1979, la estro de la Eldonejo TK/Stafeto, la fama dano Torben Kehlet, proponis transiri al monata revuo, kun artikoloj verkataj de homoj el la tuta mondo, laŭ la deveno de la koncerna temo. Maul hezitis, sed fine akceptis la ideon, kaj laboras en tio ĝis nun. Iom post iom, la revuo firmiĝis kiel informilo nemovada, neneŭtrala, moderne ĵurnalisma. En 1984, oni anoncis ĉesigon de la publikigo, pro la fakto, ke bezonataj 2000 abonantoj ne estis atingitaj.

La esperantistoj fine reagis! Kun decida sinteno de Universala Esperanto-Asocio kaj de Flandra Esperanto-Ligo, ĉi tiu lasta alprenis la pluan eldonadon.

Ekde la jaro 1992, interesa paŝo estis farita por fari la revuon plene fidinda: oni starigis grupon da 17 redaktoroj, laŭfake, por eviti misajn tekstojn. Inter ili staris eminentuloj: William Auld, Gerrit Berveling, Guido van Damme, Paul Gubbins, Stefan MacGill, kaj aliaj. Nur ĉi tiuj nomoj sufiĉus por kredindigi la revuon! Kunlaborantoj el dekoj da landoj sendas siajn tekstojn, kio faras ĝin unika. Nuntempe, denove Stefan Maul okupas la postenon de ĉefredaktoro. La nunaj numeroj estas koloraj, bele presitaj sur bona papero, kun varia enhavo, kaj havas legantojn en 65 landoj. Krom la papera tradicia versio, aperas ankaŭ eldono por blinduloj kaj virtualaj eldonoj legeblaj per komputiloj kaj telefonoj.

“Monato” venkis, danke al la “obstino kaj pacienco” de admirindaj homoj. Gratulon al la grupo, kiu plu portas la torĉon. Bela maniero danki, flanke de la ordinaraj Esperantistoj, estus amase aboni ĝin por 2020. Ĉu eventuale oni denove pensos pri nova “Semajno”?

"Monato" jubileas "Maand" viert «Месяц» отмечает