×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Mikskultivoj donas pli da rendimento

Mikskultivoj donas pli da rendimento

Certaj mikskultivoj igas kampojn pli fruktodonaj kaj reduktas la aplikon de sterkaĵoj. Tio povus fari la industrian agrikulturon pli daŭripova, kiel tion montras nova studaĵo. Jen scio kiu en la ekologia agrikulturo estas aplikata de jarcentoj.

Ĉe akompana kultivado kreskas sur kampo samtempe du aŭ pli da kultivaĵoj. Kelkaj vicoj da maizo alternas ekzemple kun kelkaj vicoj da faboj. La plantoj ofte profitas de la proksimeco al aliaj kultivaĵoj, la kvalito de la grundo pliboniĝas kaj la rendimentoj pligrandiĝas.

Tiu mikskultiva tekniko havas en la konvencia, intensa agrikulturo ofte avantaĝojn. Teamo de la Ĉina Agrikultura Universitato atingis la konkludon ke mikskultivado povas redukti la konsumon de nitrogena sterkaĵo kaj samtempe povas pligrandigi la rendimenton.

Tio ne surprizas aŭstran agroekologon. Li nuntempe esploras en Kenjo pri la plibonigo de la vivokondiĉoj kaj la certigado de nutraĵoj en Afriko sub-sahara. Ĉe la akompana kultivado temas pri malnova tekniko kiu nun estas malkovrita de la industria agrikulturo. Tiun scion farmistoj jam akiris dum jarcentoj.

Laŭ la sciencisto dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj la akompana kultivado estis vaste praktikata ankaŭ en multaj regionoj de sub-sahara Afriko. Sed la regantoj de la kolonioj punigis la teknikon ĉar ĝi kontraŭis al ilia imago pri korekta agrikulturo. Sed ĝuste la akompana kultivado havas en pli sekaj, klimate neprikalkuleblaj regionoj decidajn avantaĝojn, klarigas la sciencisto.

Ĉar la farmistoj ĉe la akompana kultivado ne fokusiĝas pri nur unusola kultivaĵo, la risko pri kompleta maltrafo de rikolto malkreskas. Krome la homoj en la regiono disponas pri diversaj konsumplantoj kaj tiel pri nutraĵoj. Tio plibonigas la provizadon per nutraj substancoj. Tio validas precipe por legumenacoj kiel faboj kaj lentoj kiuj estas riĉaj je proteino kaj kiuj prosperas pli bone ĉe akompana kultivado.

Per la mikskultivo homoj precipe en pli malriĉaj landoj havas la eblecon kultivi pli multekostajn produktojn kiel ekzemple milion kaj perlabori pli grandajn profitojn, ĉar la riskoj entute ja estas pli malgrandaj. Tio signifas ke mikskultivo estas pli avantaĝa ne nur por la industria agrikulturo, sed tiujn avantaĝojn oni tie nur nun malkovras, diras la sciencisto.

Laŭ la studaĵo kiu ja nur prilumigis la konvencian industrian agrikulturon, la rendimentoj kun akompana kultivado en hektaro estis je 1500 kilogramoj pli altaj ol ĉe la kultivado de nur unu kultivaĵo. Se maizo estis en la mikskultivo, tiam la plialtigo de la rendimento estis plej granda, tie oni atingis la kvaroblon kompare kun nur unu kultivaĵo. Akompana kultivado do laŭ la agroekologo estas grava paŝo por la konvencia agrikulturo. Per tio oni estas sur ĝusta vojo, sed ankoraŭ for de la kriterioj de ekologia agrikulturo, li akcentas.

Mikskultivoj donas pli da rendimento Смешанные культуры дают больший урожай

Certaj mikskultivoj igas kampojn pli fruktodonaj kaj reduktas la aplikon de sterkaĵoj. Certain mixtures make fields more fertile and reduce the application of fertilizers. Tio povus fari la industrian agrikulturon pli daŭripova, kiel tion montras nova studaĵo. This could make industrial agriculture more sustainable, as a new study shows. Jen scio kiu en la ekologia agrikulturo estas aplikata de jarcentoj.

Ĉe akompana kultivado kreskas sur kampo samtempe du aŭ pli da kultivaĵoj. In the case of accompanying cultivation, two or more crops are grown in the field at the same time. Kelkaj vicoj da maizo alternas ekzemple kun kelkaj vicoj da faboj. A few rows of corn alternate for example with a few rows of beans. La plantoj ofte profitas de la proksimeco al aliaj kultivaĵoj, la kvalito de la grundo pliboniĝas kaj la rendimentoj pligrandiĝas. The plants often benefit from the proximity to other crops, the quality of the soil improves and the yields increase.