×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Mikroplastaĵoj flugas tra la tuta mondo

Mikroplastaĵoj flugas tra la tuta mondo

Usona sciencistino malkovris tutmondan fenomenon: Origine la esploristino studis nutraĵojn en polvo kaj iliajn efikojn pri la ekologiaj sistemoj de usonaj naciaj parkoj, sed trovis ion, kio multe superis la celojn de ŝia esplorado - malkaŝanta ĝis nun nekonatan tutmondan fenomenon de "plastaj fluoj". Janice Brahney volis studi la efikon de la falo de ordinara polvo en la usona fora dezerto. Ŝia celo estis ekscii, kiajn nutraĵojn portas polvo, kiom malproksimen la vento ilin transportas kaj kio okazas al ili post kiam ili falis al la grundo. Sed kiam ŝi komencis kolekti specimenojn, ŝi trovis, ke estas kvaroble pli da plastaĵoj en la polvo ol ŝi atendis, do ŝi decidis rekonsideri siajn celojn.

Brahney kalkulis, ke proksimume 1000 tunoj da plastaĵoj falas ĉiujare de la ĉielo en usonaj naciaj parkoj kaj foraj sovaĝejoj, ekvivalentaj al ĉirkaŭ 300 milionoj da plastaj boteloj. Ĉi tiuj estas plastaĵoj, kiuj devenas ĉefe el tapiŝaj fibroj kaj vestaĵoj aŭ ŝprucaĵoj kun farboj. Kvarono el ili estis anstataŭigitaj de "plastaj ŝtormoj" el proksimaj urboj, sed la resto verŝajne flugis el multe pli granda distanco. Laŭ faka revuo ĉi tio estas la unua trovo pri tio kiel plastaĵoj vojaĝas tra la aero, kaj ili kontribuas al la pruvo, ke mikroplasta poluado abundas tra la mondo. "Ni kreis ion, kio ne malaperos," diris la bioĥemiistino de Utaha Ŝtata Universitato. "Ĝi nun cirkulas ĉirkaŭ la planedo," ŝi aldonis. Brahney kolektis specimenojn en 11 naciaj parkoj, inkluzive de Grand Canyon aŭ Joshua Tree Park. Dum ŝi ekzamenis la kolektitan polvon sub mikroskopo, ŝi rimarkis hele kolorajn fragmentojn. "Mi rimarkis, ke mi rigardas kvazaŭ plastaĵvendejon, kio estis vere ŝoka," ŝi diris. Brahney ne havis subvencion por studi mikroplastan poluadon, sed decidis fari la analizon dum sia propra tempo. Post "tre longa kaj streĉa jaro" kun la nombrado dum la semajnfino kaj dum nokto de miloj da malgrandaj eroj, ĝi havis siajn unuajn rezultojn. Plastaĵoj reprezentis ĉirkaŭ 4% de la tuta polvo, kio estas kvaroble la atendata kvanto. Ĉirkaŭ triono de la mikroplasta specimeno konsistis el malgrandaj sferoj, kiuj laŭ Brahney estis enaerigitaj el ŝprucaj farboj. Laŭ Chelsea Rochman, ekologo specialiĝinta pri mikroplastaĵoj de la Universitato de Toronto, ĉi tio estas tute nova kaj neesplorita fonto de mikroplastaĵoj. Sed tio ne estas ĉio.

La ŝtormo disvastigas la mikroplastaĵojn el la urboj

Kiam Brahney kaj ŝiaj kolegoj kalkulis, ke mezume 132 mikroplastaj eroj trafas kvadratan metron da usona sovaĝejo ĉiutage, ŝi komencis esplori kiel ili vojaĝas tra la aero, kaj laŭ multaj aliaj sciencistoj malfermiĝis al ŝi la plej granda pakaĵo de ekkonoj.

La sciencistino studis la "itinerojn" tra kiuj mikroplastaĵoj trairas la usonan ĉielon. Ŝi uzis meteorologiajn modelojn kaj komparis ilin kun specimenoj en la koncernaj lokoj. Ekzemple, ŝi trovis, ke ŝtormoj, kiuj trapasis grandajn urbojn, portis pli da mikroplastaĵoj ol aliaj ŝtormoj. Alia eltrovo estas, ke fortaj ventoj portas pli grandajn kaj pli pezajn mikroplastajn erojn. La plej granda malkovro tamen estas, ke plej multaj mikroplastaĵoj kutime alvenas el granda distanco kaj falas plejparte en lokoj kun granda alteco.

Ĉi tio estas vere emociiga momento de esplorado, diris Rochman pri ŝia entuziasmo por la trovoj. Sciencistoj, pro tio, ke mikroplastaĵoj vojaĝas el granda distanco kaj falas ĉefe en altaj lokoj, konkludas, ke ilia distribuo rilatas al la tiel nomata jeto-fluo, kaj ke tiel mikroplastaĵoj vojaĝas alte en la atmosfero tra la mondo.

La jetfluo okazas ĉirkaŭ unu kilometron aŭ du sub la limo de la tropopaŭzo (tavolo de la atmosfero ĉirkaŭ 9 ĝis 17 kilometroj super marnivelo) kaj kun rapideco de 100 ĝis 700 kilometroj hore en tri "tuboj" laŭ la paraleloj ĉirkaŭantaj la planedon. Brahney nun laboras kun specialistoj pri atmosfera transdona polvo por ekscii pli multe pri kiom malproksimen mikroplastaĵoj povas flugi. Plastaj eroj en ĉi tiu "plastaĵa ciklo", kiel diris la sciencistino, povas vojaĝi dum jaroj ĝis jardekoj. Sciencistoj ankaŭ rimarkas mikroplastaĵojn en fora natura medio en Eŭropo. Ekzemple, pasintan aprilon estis publikigita studaĵo pri la malkovro de tavolo de mikroplastaĵoj en la Francaj Pireneoj. Plua esplorado ekzamenis la ĉeeston de mikroplastaĵoj en la Arkto.

Mikroplastaĵoj flugas tra la tuta mondo Los microplásticos vuelan por todo el mundo Микропластик разлетается по всему миру