×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Mikroplastaĵoj en marfiŝoj

Mikroplastaĵoj en marfiŝoj

Mediteraneaj fiŝoj enhavas mikroplastaĵojn kaj parazitojn, la efiko al homoj estas ankoraŭ nekonata.

Hispana studo trovis ligon inter kelkaj mikroplastaĵoj kaj parazitoj en la korpoj de popularaj mediteraneaj fiŝoj, kiuj ofte alvenas sur niaj tabloj. La efiko al homoj, kiuj konsumas sardinojn aŭ anĉovojn, ankoraŭ ne estas klara.

Komence, oni ekzamenis la kaŭzon de la malkresko de la kvantoj de la du plej popularaj mediteraneaj fiŝospecioj, sardinoj kaj anĉovoj. Tiuj du specioj reprezentas 39 procentojn de ĉiuj fiŝoj kaptitaj de fiŝkaptistoj en la nordokcidenta Mediteraneo. La esplorteamo estis gvidata de Marta Coll de la Oceanografia Instituto en Barcelono. Du esploristoj identigis du kaŭzojn, troa fiŝkaptado kaj la klimata ŝanĝo, sed la tria estis surprizo por la sciencistoj. La tria kialo de la malkresko de la populacio de ambaŭ fiŝospecioj nome estas mikroplastaĵoj, t.e. plastaj partikloj je grandeco de malpli ol kvin milimetroj. La sciencistoj trovis kaptitajn fiŝojn en la digesta tubo. Laŭ studaĵo publikigita en bulteno pri mara malpuriĝo, gastrointestaj mikroplastaĵoj troviĝis en 58 procentoj de sardinoj kaj en 60 procentoj de anĉovoj. "La sekva paŝo estos ekscii, kiel mikroplastaĵoj influas la homojn, kiuj konsumas tiujn fiŝojn," diris Marta Cool al la hispana gazeto El País. Samtempe la esploristoj trovis, ke krom mikroplastaĵoj, fiŝoj en la digesta vojo ankaŭ havas pli da parazitoj ol kutime, kiel diversajn larvojn, teniojn aŭ nematodojn. Fiŝoj ankaŭ ĝenerale havas pli malbonan korpan kondiĉon. "Estas la unua fojo, ke ni trovas ligon inter parazitoj kaj mikroplastaĵoj", klarigis la sciencistino. La teorio de rekta proporcio, nome ke kun kreskantaj mikroplastaĵoj, fiŝoj havas pli da parazitoj en la digesta vojo, ne estis konfirmita de sciencistoj. "Ĝi simple venis al nia atento tiam. Sed estas certe, ke ju pli da fiŝoj havas mikroplastaĵojn en siaj korpoj, des pli malbona estas ilia sano kaj la ebleco de parazita infektiĝo", diris Coll. Oni ankoraŭ ne scias kial tio okazas, sed sciencistoj starigis du teoriojn. Laŭ la unua, fiŝoj povas konsumi parazitojn samtempe kun mikroplastaĵoj, la dua kunligiĝas kun pli granda nombro de parazitoj pro akva poluado, precipe ĉirkaŭ enbuŝiĝoj de riveroj, kie la akvo estas pli malpura kaj povas altiri pli da parazitoj. "Nia sekva klopodo estos atingi la kaŭzon de tio, ni prilumigos kiel ĝi influas fiŝojn, ĉu pli da individuoj mortas, ĉu iliaj muskoloj estas difektitaj kaj ĉu pro tio tiuj fiŝoj estas pli malgrandaj". Tiu trovo povas esti grava ankaŭ por la nutraĵa industrio. "Ĉi tiuj fiŝoj estas fonto de nutraĵo por multaj organismoj, sen mencii komercan ĉasadon. Kio ajn okazos al tiuj specioj, tio plej verŝajne influos tiujn, kiuj manĝas ilin". La malkovro ankaŭ surprizis spertulojn. "Tio malfermas la pordon al esplorado pri la efikoj de mikroplastaĵoj al fiŝoj kaj homoj, precipe al du tiel popularaj specioj," diris Cristina Romer, spertulino pri la efikoj de plastaĵoj en vivantaj organismoj ĉe la Hispana Instituto de Oceanografio. Laŭ Romer, la estro nun ekscios, ĉu la mikroplastaĵoj invadas ankaŭ aliajn histojn, ĉar la digesta aparato ne alvenos al la manĝotablo post la elpreno de la diversaj digestorganoj. Sciencistoj jam delonge observas la ĉeeston de mikroplastaĵoj en fiŝkorpoj. Artikolo de hispanaj sciencistoj, publikigita en faka revuo, ekzemple montris, ke pli ol 65% de salikokoj kaptitaj antaŭ la orienta marbordo de Hispanio havas sintetikajn fibrojn en sia digesta aparato. Ĉirkaŭ 80% de anĉovoj en la orienta Mediteraneo havis mikroplastaĵojn en siaj korpoj, dum en Adriatiko, sciencistoj trovis mikroplastaĵojn en la stomako de ĝis 90% de anĉovoj kaptitaj.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, homoj ĵetas ĝis 13 milionojn da tunoj da plastaĵo ĉiujare en la oceanon, mortigante ĉirkaŭ 100 000 marajn kreitaĵojn. La mikroplastaĵoj tamen ne estas inkluzivitaj. La produktado kaj uzo de mikroplastaĵoj kreskis ekde 1950, kaj en 2017 la tutmonda produktado atingis pli ol 300 milionojn da tunoj, laŭ la Hispana Oceanografia Instituto kaj la Franca Oceanesplora Instituto. Kolorvestaĵoj estas signifa fonto de mikroplastaĵoj en la oceanoj.

Laŭ Coll, ne ekzistas facila solvo, sed estas "evidente, ke necesas redukti la konsumadon de uzeblaj plastaĵoj." Sed post kiam plastaĵoj eniras la oceanojn, estas tre malfacile repurigi maran akvon. "La plastaĵoj, kiuj jam estas en la maro, estas ekster nia regado," diras Romer. "Ni havas superrigardon pri nur ĉirkaŭ 1% de la plastaĵo, 99% perdiĝas ie ĉe la fundo de la maro, estas enhavata en akvo aŭ troviĝas interne de organismoj", aldonas Romer.