×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Mi preferas paroli el la koro mem

Mi preferas paroli el la koro mem

Iam oni demandis al la prezidento Woodrow Wilson, kiom da tempo li bezonas por prepari paroladon, al kio li respondis: Dependas de ĝia longeco. Se ĝi daŭros dek minutojn, mi bezonos ne malpli ol du semajnojn por prepari ĝin; se ĝi daŭros duonhoron, mi bezonos unu semajnon. Tamen, se mi rajtos paroladi tiel longe, kiel mi deziros, tiam mi ne bezonos ion ajn prepari. Mi jam estos preta.

La respondo de la eksprezidento Wilson komprenigas, ke tempolimigo postulas koncizon. Ju malpli da tempo oni disponas, des pli granda estas la defio igi ĉiun vorton valori. Laŭ mia sperto, nepreparita parolado plej ordinare donas ne alian rezulton krom la jena: aŭ oni bedaŭras nediron de gravaj aŭ diron de malgravaj elementoj. Ne malofte oni demandas sin, “kiel mi povis ellasi tiun informon!”, aŭ “ve, kiel mi povis elbabili tion!”.

Nescio, kiel prepari sin, estas la plej ofta kaŭzo, kial oni ne preparas sin. Ĉu uzi komputilon aŭ paperon? Kiun metodon uzi? Ekzistas ankoraŭ alia, multe pli klariga kaj profunda kaŭzo, nome rezisto.

La celo de parolado, prelego estas partodoni ideon, t.e. manieron rigardi la mondon... manieron, kiu favoras ne nur la preleganton, sed la vivon mem de la aŭskultantaro. Ĝi estas mensa bildo, bela kaj potenca (tiel ĝi ŝajnas al vi), kiu prezentiĝas tute klare kaj kolore. Tamen, ĝis vi trovos taŭgan manieron vortigi ĝin, ĝi restos ia bildo en via kapo, eĉ se klara kaj kolora.

Vortigo postulas racian strebadon trovi la taŭgajn vortojn por bildigo de la ideo al aliuloj. Tio estas, kvazaŭ vi provus pentri pejzaĝon, kiun vi vidis dum vojaĝo. Jen instaliĝas rezistemo. Kial fari al si la penon meti ties vastecon en striktan kadron? Kial produkti ion, kio aspektus nekompleta, nefidela, eĉ disforma?

La ideon vi prezentu al vi ne kiel ion sendifektan, kion ne indas tuŝi, sed kiel krudaĵon. Tuŝi ĝin ne signifas deformi ĝin, sed forĝi ĝin. Metalo restas metalo post fando. Argilo restas argilo post knedo kaj bako en forno.

Preparo signifas la klopodon antaŭe vortigi vian ideon, t.e. la klopodo forĝi ion utilan el la ideo, kiun vi deziras diskonigi, ion utilan al la publiko, t.e. al la aŭskultantaro. Iufoje vi produktos kaj transdonos ion malgrandan, parteton de la tuto. Ja tro da lumo povas blindigi anstataŭ heligi, ĉu? Iufoje vi donos pli, multe pli.

Ne ĉiam vi povos prepari vin por prelegi, paroladi, sed ĉiam eblas paroli laŭ certa strukturo (sed tio estas alia temo). Oni nur ne diru “mi preferas paroli el la koro mem” por pravigi sian nescion aŭ rezistemon prepari sin. Viaj aŭskultantoj donas al vi, kion plej valoran ili havas: la propran tempon. Prepari sin signifas elmontri estimon pri io, kio estas unika kaj nereĝuebla. Kaj via kaj ilia tempo estas tia, ĉu?

Mi preferas paroli el la koro mem I prefer to speak from the heart itself Ik spreek liever vanuit het hart zelf Я предпочитаю говорить от самого сердца