×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Maskoj vualigas emociojn

Maskoj vualigas emociojn

La mimiko estas limigita, la voĉo duonklara - pro la masko por la ĉiutago ŝanĝiĝas ankaŭ la sociaj interagoj. En emociaj situacioj aŭ en kontakto kun infanoj tio rapide povas kaŭzi miskomprenojn. Sed ĝuste kiam la neparola komunikado ne plu funkcias, la ĝusta parolo estas des pli grava.

"La vizaĝo estas signife pli esprimpova ol la cetero de la korpo", klarigas mimik-esploristo de la universitato de Bamberg en Germanio. "La mimiko konsistas malnete dirite el du kampoj: La kampo ĉirkaŭ la buŝo kiu multon signalas, kaj la kampo ĉirkaŭ la okuloj kiu etendiĝas ĝis la frunto. Ni povas suprentiri la brovojn, sulkumi la frunton, malvastigi la okulojn aŭ malfermi ilin." Ĉe plenkreskuloj la vizaĝesprimo ne estas tiel grava, ĉar ĝi konkludiĝas el la kunteksto kaj ĉar plenkreskuloj krome povas tre bone esprimi sin parole. "Ni ne bezonas surmeti malgajan rigardon, ĉar ni kapablas diri, ke ni estas malgajaj." Infanoj aliflanke bezonas tiun duan signalsistemon pli forte, eĉ se la masko ne tute kovras la mimikon, sed nur reduktas ĝin.

Plua problemo estas: "Vi ne simple ekkonas homon ĉe la okuloj aŭ la buŝo, sed per la konfiguro, do per la distancoj, la lokigo de la unuopaj partoj de vizaĝo", klarigas kolego de la sciencisto. "Ni perceptas vizaĝon principe tutece, sed nur ekde aĝo de proksimume dek ĝis dekdu jaroj - tiel longe daŭras la lernprocezo. "Sed se pro la masko parto estas simple fortranĉita, tiu tuteca prilaborado ne ĝuste funkcias, ĉar mankas decidaj informoj", li klarigas. Aliaj homoj pro tio estas pli malfacile reekkoneblaj.

Kaj montriĝas ankoraŭ problemo: "Ekzistas kelkaj emocioj kiujn ni montras tute karakterize ĉirkaŭ la buŝo aŭ la okuloj. Naŭzon, funebron, koleron ni forte esprimas per la buŝo, ĝojon ekzemple per la okuloj." Se nun pli ol la duono de la vizaĝo estas kovrita per masko, la interhoma komunikado facile ne plu funkcias. "Tre multaj karakterizaj emocioj ne estas ekkonataj kaj ili estas interpretataj kiel tendence neŭtralaj, aŭ ili estas misekkonataj kiel alia emocio." Ekzemple naŭzo estas ofte miskomprenata kiel kolero.

La problemo estas facile solvebla per kelka vorto jen kaj jen. "Ni homoj norde de la alpoj tendencas paroli iomete tro malmulte", opinias la sciencisto. "Sed ja ne estas malavantaĝo por ni ke ni faru kelkajn aferojn pli eksplicite, eĉ se tio signifas pli da pena forto." Precipe en kampo en kiu temas pri interhomaj aferoj, pri fido kaj proksimeco, la masko povas efiki kiel bariero - kaj tio validas pli se homoj interkonatiĝas nur tiam. La masko malfaciligas konstrui rilaton.

Maskoj vualigas emociojn Masks veil emotions