×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Maskoj helpas en intertraktoj

Maskoj helpas en intertraktoj

Kun spirmasko antaŭ la nazo, buŝo kaj mentono, la vidpunkto pri la mondo ŝanĝiĝas. Kiel portanto de okulvitroj, oni unue spertas nubiĝan efikon: la vitroj nebuliĝas. La varma kaj humida elira aero de la spira vojo kreas specon de vapora baro inter la memkonscio kaj la ĉirkaŭaĵo, tial la unuaj paŝoj kun masko en la superbazaro transformiĝas al duone blinda flugo. Almenaŭ, ekzemple tomatoj estas distingeblaj de melongenoj laŭ sia koloro, en alia kazo povas fariĝi pli komplike. Sed eĉ kiam la okulvitroj denove klaras, la vido al la aliaj maskumitaj homoj ĉirkaŭe suferigas: Ĉu la viro ĵus ridetis, kiam li liberigis la vojon por vi? Aŭ ĉu la masko kaŝis koleran esprimon? Kiu scias, kio ĵus okazis malantaŭ tiu spirprotektilo?

Ĝis nun la scienco koncentriĝis pri la demando, ĉu porti spirmaskojn povas limigi la disvastiĝon de la kronviruso kaj malpliigi la riskon de infekto (la respondo estas jes). Sed kiel maskoj influas sociajn interagojn, tio ankoraŭ estas malcerta. Esploro pri tio nur nun komenciĝas, ĉar nur antaŭ nelonge spirmaskoj fariĝis ĉiutaga vidaĵo. Du sciencistoj el Berlino kaj San-Francisko ĵus publikigis studaĵon, kiu pritraktas tiun demandon. La rezulto ŝajnas stranga komence: Laŭ la du sciencistoj, homoj emas akcepti maljustan oferton, se ĝi estas farita de homo kun kuracista spirmasko - kaj tio ankaŭ estas racia. Sed tio postulas klarigon.

La sciencistoj lasis siajn preskaŭ 500 testantojn ludi la tiel nomatan ultimato-ludon. Tio funkcias laŭ la jenaj simplaj reguloj: Ludanto povas laŭ bontrovo dividi sumon (ekzemple dek eŭrojn) inter si kaj sia kunludanto. La dua persono devas decidi ĉu akcepti la oferton aŭ ne. Se la kunludanto malakceptas ĝin, ambaŭ ludantoj nenion gajnas. Se la dua persono akceptas, ambaŭ ricevas la koncernan sumon. Estus racie akcepti ĉiun oferton - fine pro ekonomiaj kialoj estas pli saĝe akiri malmulte da mono ol neniom. Sed homoj ne tiel tiktakas: Se ili ricevas maljustajn ofertojn, tiam plej multaj preferas rezigni pri mono, por ili gravas nur ke la egoisto je la alia flanko de la tablo ankaŭ neniom ricevu.

Spiraj maskoj ŝajne bremsas tiun emocian reagon. La sciencistoj prezentis al siaj testantoj fotojn de la persono, de kiu supozeble devenis la ofertoj en la ultimato-ludo. Se tiu persono portis en la bildo medicinan spirmaskon, ili prefere akceptis maljustajn ofertojn ol se ilia vidalvidulo ne portis maskon. Tamen se temis pri iom sporteca tuko, kiu estis portata anstataŭ masko, tiu efiko ne aperis.

El tio oni povus dedukti la jenon: Se oni intertraktas kun homo kun protekta masko, tiam oni eventuale reagas kaj agas iom malpli emocie. La du sciencistoj konjektis, ke tio eble ŝuldiĝas al la fakto, ke la spirmaskoj kreas "psikologian distancon" - kaj tiel donas al la racia pensado iom pli da spaco. Kiu restas en ioma distanco, tiu emas konservi malvarman kapon. Tio ankaŭ montriĝis foje en studo pri la ultimato-ludo en kiu testantoj devis decidi por aliaj: Ankaŭ tie ili akceptis pli malbonajn ofertojn ol ili iam ajn akceptus por si mem.