×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Manĝebla kovraĵo por fruktoj

Manĝebla kovraĵo por fruktoj

Dum longa tempo plastaj enpakaĵoj estis konsiderataj la plej bona ebleco protekti fruktojn kaj legomojn. Germanaj nutraĵvendejaj ĉenoj nun testas alian vojon.

La nutraĵa komerco troviĝas en problema situacio. Plastaj enpakaĵoj por kukumoj, avokadoj kaj aliaj legomoj kaj fruktoj estas tabuaj por pli kaj pli da klientoj. Sed sen la protekta plasta envolvaĵo fruktoj kaj legomoj ofte pli rapide fariĝas malbonaspektaj kaj tiel nevendeblaj.

La du plej grandaj germanaj komercaj ĉenoj por nutraĵoj pro tio nun testas novajn teknikojn por teni la putreman varon pli longe freŝa ankaŭ sen plasta envolvaĵo. Helpu tiucele maldikega manĝebla protekta kovraĵo kiu metiĝas rekte sur la ŝelon de la fruktoj.

Jam fine de la pasinta jaro la plej granda komerca ĉeno por nutraĵoj komencis vendi en elektitaj superbazaroj avokadojn sur kiuj troviĝis tia "dua haŭto". Ĝi malrapidigu la perdiĝon de akvo kaj la enpenetriĝon de oksigeno. Ambaŭ estas ĉefaj kaŭzoj por la rapida putriĝo de la fruktoj. Danke al la kovraĵo la delikataj fruktoj restu freŝaj du- ĝis trifoje pli longe ol sen protekta kovraĵo.

La protekta mantelo estis disvolvita de usona konzerno kaj konsistas el pure plantaj materialoj kiuj aperas en ŝeloj, semoj kaj en la frukta karno de diversaj specoj de fruktoj kaj legomoj. Laŭ indiko de la produktantoj ĝi estas sengusta, senodora kaj senprobleme manĝebla. Pro la bona akcepto de tiu nova protekta kovraĵo ĉe klientoj kaj komercistoj nun ankaŭ oranĝoj ekde tuj estas vendataj laŭ la nova tekniko.

La ĉefa konkuranto en Germanio nun sekvas tiun ekzemplon ofertante avokadojn kiuj estas prilaboritaj per simila sistemo. La kovraĵo en tiu kazo konsistas el natura sukero, celulozo kaj plantaj oleoj. Ankaŭ ĝi estas bone manĝebla kaj bone digestebla. La konzerno esperas per tio subteni siajn klientojn en la batalo kontraŭ malŝparo de nutraĵoj.

Ĉiujare laŭ aktuala studaĵo de federacia esplorinstituto pli ol 12 milionoj da tunoj da nutraĵoj estas forĵetataj. La plej granda parto, nome 7 milionoj da tunoj devenas el privataj dommastrumejoj. Ĉiu germano forĵetas dum unu jaro ĉirkaŭ 85 kilogramojn da nutraĵoj, taksas la sciencistoj.

Kaj la klopodoj pri evitado de plastaĵoj eĉ plifortigis la problemon. Laŭ informo de faka gazeto ekzemple la rezigno pri plastaj envolvaĵoj ĉe porsalataj kukumoj kondukis al tio ke dum la pasinta aŭtuno signife pli da hispanaj kukumoj devis esti detruitaj, ĉar ili ne estis eltenintaj la longan transportan vojon sen damaĝo.

Ĝis nun la novaj tavolizaj procedoj estas en Germanio aplikataj nur ĉe fruktoj kies ŝeloj ne estas konsumataj. Sed je pli longa vido la kovraĵo povus fariĝi kutima ankaŭ ĉe aliaj produktoj. La usona produktanto disvolvis laŭ propraj indikoj receptojn por 30 diversaj specoj de fruktoj kaj legomoj, inter ili por fragoj, tomatoj, pomoj kaj papriko.

La nova tekniko do povos helpi en la batalo kontraŭ la malŝparo de nutraĵoj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

Manĝebla kovraĵo por fruktoj comestible|couverture|pour|fruits Edible coating for fruits Revêtement comestible pour les fruits

Dum longa tempo plastaj enpakaĵoj estis konsiderataj la plej bona ebleco protekti fruktojn kaj legomojn. pendant|long|temps|plastiques|emballages|ont été|considérés|le|meilleur|bonne|option|protéger|fruits|et|légumes Pendant longtemps, les emballages en plastique ont été considérés comme la meilleure option pour protéger les fruits et légumes. Germanaj nutraĵvendejaj ĉenoj nun testas alian vojon. allemands|chaînes de supermarchés|chaînes|maintenant|testent|une autre|voie Les chaînes de supermarchés allemandes testent maintenant une autre voie.

La nutraĵa komerco troviĝas en problema situacio. le|alimentaire|commerce|se trouve|dans|problématique|situation Le commerce alimentaire se trouve dans une situation problématique. Plastaj enpakaĵoj por kukumoj, avokadoj kaj aliaj legomoj kaj fruktoj estas tabuaj por pli kaj pli da klientoj. plastiques|emballages|pour|concombres|avocats|et|autres|légumes|et|||||plus|||de|clients Les emballages en plastique pour les concombres, les avocats et d'autres légumes et fruits sont tabous pour de plus en plus de clients. Sed sen la protekta plasta envolvaĵo fruktoj kaj legomoj ofte pli rapide fariĝas malbonaspektaj kaj tiel nevendeblaj. mais|sans|l'|protecteur|plastique|emballage|fruits|et||||||||ainsi|invendables Mais sans l'emballage plastique protecteur, les fruits et légumes deviennent souvent rapidement peu attrayants et donc invendables.

La du plej grandaj germanaj komercaj ĉenoj por nutraĵoj pro tio nun testas novajn teknikojn por teni la putreman varon pli longe freŝa ankaŭ sen plasta envolvaĵo. les|deux|plus|grands|allemands|commerciaux|chaînes|pour|aliments|à cause de|cela|maintenant|testent|nouvelles|techniques|pour|garder|la|avariée|marchandise|plus|longtemps|fraîche|aussi|sans|plastique|emballage Les deux plus grandes chaînes de supermarchés allemandes testent donc maintenant de nouvelles techniques pour garder les produits périssables frais plus longtemps, même sans emballage plastique. Helpu tiucele maldikega manĝebla protekta kovraĵo kiu metiĝas rekte sur la ŝelon de la fruktoj. aide|à cet effet|très mince|comestible|protecteur|couverture|qui|se met|directement|sur|la|peau|de|les|fruits Pour ce faire, une très fine couverture comestible qui se fixe directement sur la peau des fruits.

Jam fine de la pasinta jaro la plej granda komerca ĉeno por nutraĵoj komencis vendi en elektitaj superbazaroj avokadojn sur kiuj troviĝis tia "dua haŭto". déjà|fin|de|l'|passé|année|la|plus|grande|commerciale|chaîne|pour|aliments|ils ont commencé|à vendre|dans|sélectionnés|supermarchés|avocats|sur|lesquels|ils se trouvaient|tel|deuxième|peau À la fin de l'année dernière, la plus grande chaîne de supermarchés pour les aliments a commencé à vendre des avocats dans certains supermarchés, sur lesquels se trouvait une "deuxième peau". Ĝi malrapidigu la perdiĝon de akvo kaj la enpenetriĝon de oksigeno. cela|ralentir|la|perte|de|eau|et|la|pénétration|de|oxygène Cela ralentira la perte d'eau et la pénétration d'oxygène. Ambaŭ estas ĉefaj kaŭzoj por la rapida putriĝo de la fruktoj. les deux|sont|principales|causes|pour|la|rapide|pourriture|de|les|fruits Les deux sont des causes principales de la rapide décomposition des fruits. Danke al la kovraĵo la delikataj fruktoj restu freŝaj du- ĝis trifoje pli longe ol sen protekta kovraĵo. grâce|à|la|couverture|les|délicats|fruits|restent|frais|deux|jusqu'à|trois fois|plus|longtemps|que|sans|protectrice|couverture Grâce à l'enveloppe, les fruits délicats restent frais deux à trois fois plus longtemps que sans protection.

La protekta mantelo estis disvolvita de usona konzerno kaj konsistas el pure plantaj materialoj kiuj aperas en ŝeloj, semoj kaj en la frukta karno de diversaj specoj de fruktoj kaj legomoj. le|protecteur|manteau|a été|développé|par|américain|entreprise|et|consiste|en|pure|végétaux|matériaux|qui|apparaissent|dans|coques|graines|et|dans|la|fruit|chair|de|divers|espèces|de|fruits|et|légumes Le manteau protecteur a été développé par une entreprise américaine et est composé de matériaux d'origine végétale qui se trouvent dans les coques, les graines et dans la chair des fruits et légumes de différentes espèces. Laŭ indiko de la produktantoj ĝi estas sengusta, senodora kaj senprobleme manĝebla. selon|indication|de|les|producteurs|elle|est|sans goût|sans odeur|et|sans problème|comestible Selon les indications des producteurs, il est sans goût, sans odeur et facilement comestible. Pro la bona akcepto de tiu nova protekta kovraĵo ĉe klientoj kaj komercistoj nun ankaŭ oranĝoj ekde tuj estas vendataj laŭ la nova tekniko. à cause de|la|bonne|acceptation|de|ce|nouveau|protecteur|couverture|chez|clients|et|commerçants|maintenant|aussi|oranges|depuis|tout de suite|sont|vendues|selon|la|nouvelle|technique En raison de la bonne acceptation de ce nouveau revêtement protecteur par les clients et les commerçants, les oranges sont maintenant également vendues selon la nouvelle technique.

La ĉefa konkuranto en Germanio nun sekvas tiun ekzemplon ofertante avokadojn kiuj estas prilaboritaj per simila sistemo. le|principal|concurrent|en|Allemagne|maintenant|suit|cet|exemple|offrant|avocats|qui|sont|traités|par|similaire|système Le principal concurrent en Allemagne suit maintenant cet exemple en proposant des avocats qui sont traités par un système similaire. La kovraĵo en tiu kazo konsistas el natura sukero, celulozo kaj plantaj oleoj. la|couverture|dans|ce|cas|consiste|en|naturel|sucre|cellulose|et|végétaux|huiles La couverture dans ce cas est composée de sucre naturel, de cellulose et d'huiles végétales. Ankaŭ ĝi estas bone manĝebla kaj bone digestebla. aussi|elle|est|bien|comestible|et|bien|digestible Elle est également comestible et bien digestible. La konzerno esperas per tio subteni siajn klientojn en la batalo kontraŭ malŝparo de nutraĵoj. le|souci|espère|par|cela|soutenir|ses|clients|dans|la|lutte|contre|gaspillage|de|aliments L'entreprise espère ainsi soutenir ses clients dans la lutte contre le gaspillage alimentaire.

Ĉiujare laŭ aktuala studaĵo de federacia esplorinstituto pli ol 12 milionoj da tunoj da nutraĵoj estas forĵetataj. chaque année|selon|actuel|étude|d'|fédéral|institut de recherche|plus|de|millions|de|tonnes|de|aliments|sont|jetés Chaque année, selon une étude actuelle d'un institut de recherche fédéral, plus de 12 millions de tonnes de nourriture sont jetées. La plej granda parto, nome 7 milionoj da tunoj devenas el privataj dommastrumejoj. la|plus|grand|partie|à savoir|millions|de|tonnes|proviennent|de|privés|foyers La plupart, soit 7 millions de tonnes, provient de ménages privés. Ĉiu germano forĵetas dum unu jaro ĉirkaŭ 85 kilogramojn da nutraĵoj, taksas la sciencistoj. chaque|Allemand|jette|pendant|un|an|environ|kilogrammes|de|aliments|estiment|les|scientifiques Chaque Allemand jette environ 85 kilogrammes de nourriture par an, estiment les scientifiques.

Kaj la klopodoj pri evitado de plastaĵoj eĉ plifortigis la problemon. et|la|efforts|pour|éviter|de|plastiques|même|ont renforcé|le|problème Et les efforts pour éviter les plastiques ont même aggravé le problème. Laŭ informo de faka gazeto ekzemple la rezigno pri plastaj envolvaĵoj ĉe porsalataj kukumoj kondukis al tio ke dum la pasinta aŭtuno signife pli da hispanaj kukumoj devis esti detruitaj, ĉar ili ne estis eltenintaj la longan transportan vojon sen damaĝo. selon|information|de|spécialisée|journal|par exemple|la|renonci|à|plastiques|emballages|sur|pour les salades|concombres|a conduit|à|cela|que|pendant|le|dernier|automne|significativement|plus|de|espagnols|concombres|ont dû|être|détruits|car|ils|ne|étaient|résisté|la|longue|transport|route|sans|dommage Selon des informations d'un journal spécialisé, par exemple, l'abandon des emballages plastiques pour les concombres en conserve a conduit à ce que, l'automne dernier, beaucoup plus de concombres espagnols devaient être détruits, car ils n'avaient pas supporté le long trajet de transport sans dommage.

Ĝis nun la novaj tavolizaj procedoj estas en Germanio aplikataj nur ĉe fruktoj kies ŝeloj ne estas konsumataj. jusqu'à|maintenant|les|nouveaux|de conservation|procédés|sont|en|Allemagne|appliqués|seulement|à|fruits|dont|peaux|ne|sont|consommées Jusqu'à présent, les nouvelles procédures de revêtement ne sont appliquées en Allemagne qu'aux fruits dont les peaux ne sont pas consommées. Sed je pli longa vido la kovraĵo povus fariĝi kutima ankaŭ ĉe aliaj produktoj. mais|à|plus|long|terme|la|couverture|pourrait|devenir|habituelle|aussi|à|autres|produits Mais à plus long terme, le revêtement pourrait devenir courant également pour d'autres produits. La usona produktanto disvolvis laŭ propraj indikoj receptojn por 30 diversaj specoj de fruktoj kaj legomoj, inter ili por fragoj, tomatoj, pomoj kaj papriko. le|américain|producteur|a développé|selon|propres|indications|recettes|pour|divers|types|de|fruits|et|légumes|parmi|eux|pour|fraises|tomates|pommes|et|poivrons Le producteur américain a développé, selon ses propres indications, des recettes pour 30 types différents de fruits et légumes, y compris pour les fraises, les tomates, les pommes et les poivrons.

La nova tekniko do povos helpi en la batalo kontraŭ la malŝparo de nutraĵoj. la|nouvelle|technique|donc|pourra|aider|dans|la|lutte|contre|le|gaspillage|de|aliments La nouvelle technique pourrait donc aider dans la lutte contre le gaspillage alimentaire.

PAR_TRANS:gpt-4o-mini=4.87 PAR_CWT:AvJ9dfk5=10.49 fr:AvJ9dfk5 openai.2025-02-07 ai_request(all=14 err=0.00%) translation(all=28 err=0.00%) cwt(all=457 err=2.84%)