Malpli da trafiko pro la kronvirusa krizo
La tuja efiko de la enfermo de la homoj en siaj loĝejoj pro la kronvirusa krizo estis la drasta reduktiĝo de la persontrafiko, ĉu per aŭtomobilo, aŭtobuso, trajno, tramo, ŝipo aŭ aviadilo. La stratoj malpleniĝis kaj en la stacidomoj kaj flughavenoj ekregis silento. Tio koncernis kaj la enlandan kaj la transliman trafikon.
En la translima persontrafiko subite urĝe bezonataj laboristoj en la agrikulturo ne plu povis alvojaĝi, ekzemple el sudorienta Eŭropo al Germanio, kaj flegistinoj el Slovakio aŭ Rumanio devis resti en Aŭstrio dum pluaj semajnoj, ĉar la alternaj flegistinoj kiuj devis anstataŭi ilin ne povis alvojaĝi. La koncernaj ŝtatoj malpermesis la elvojaĝon de siaj laboristoj.
Nun post 6-semajna haltigo de la publika vivo la registaroj laŭŝtupe permesas pli da persontrafiko sub certaj kondiĉoj. Nome la laboristoj devas submetiĝi al dusemajna kvaranteno antaŭ ol ili povas eklabori. Kaj en la laborejoj mem oni tenu la distancon inter la homoj kaj laŭbezone oni portu la protektajn maskojn.
Ĉio tio devas esti organizata. La flegistinoj el Rumanio ne plu alvenu individue en aŭtomobilo aŭ per aŭtobuso, sed kolektive per nokta koridora trajno tra Hungario. Aliflanke pro la kronvirusa krizo nun multaj homoj perdis sian laboron kaj kelkaj el ili eĉ pretus helpi en tiuj sektoroj de la ekonomio kiuj estis trafitaj de la manko de laborforto. Sed la laboro sur la agrokampoj estas tre peza, ĝin eltenas nur la specialistoj el sudorienta Eŭropo kaj ankaŭ la 24-hora flegado de malsanulinoj postulas apartajn spertojn kaj lertojn. Do almenaŭ je mallonga vido ne eblas anstataŭigi la eksterlandan laborforton per enlanda.
Reduktiĝis ne nur la longdistanca persontrafiko, sed ankaŭ la mallongdistanca, do la trafiko por atingi la laborejon. Unuflanke tio estis kaŭzita pro la senlaboreco, aliflanke pro la ŝovo de laboro al la tiel nomata "hejma oficejo". Ĉar plej multaj homoj havas hejme aliron al la interreto, ili povas konektiĝi kun la oficeja datumprilabora sistemo kaj tiel plenumi labortaskojn el la propra hejmo. Ankaŭ tio kontribuas al la redukto de la publika persontrafiko. Kaj anstataŭ laborkunvenoj (mitingoj) en realo nun okazas virtualaj konferencoj.
Tiuj novaj formoj de laboro kaj de kunlaboro certe ne malaperos post la fino de la kronvirusa krizo, sed ili fariĝos firma parto de la laborkulturo. Estas ekzemple imageble ke post la krizo homoj daŭre laboros dum unu aŭ du tagoj en la semajno en la "hejma oficejo". Tiel la ĉiutaga trafiko al la laborejo daŭre reduktiĝos kompare kun la antaŭkriza nivelo.
Kaj ankaŭ la flugtrafiko ne plu atingos antaŭkrizajn dimensiojn. Profitos la fervojoj, la trajna trafiko plifortiĝos precipe je mezaj distancoj, do ĝis proksimume 300 kilometroj. Malpli da strata trafiko kaj malpli da flugtrafiko signifas malpli da enaerigo de rubgasoj. Tio helpos al la klimato kaj al la sano de homoj. Jen espereble bonaj sekvoj de la krizo.