Maloftaj vidindaĵoj
Tre malofte okazas, ke dum kelkaj laŭvicaj tagoj super Polujo ne aperas eĉ unu nubeto. Tiu fenomeno en nia kaprica modera klimato ĝojigas nin ĝuste nun. Danke al altoj sur nia ĉielo mankas eĉ nedanĝeraj nubaĵoj. Alvenas tre seka aero, kiu limigas konvekton, kiu kaŭzas disvolviĝon de nuboj. La ĉielo prezentas sian profundan bluon, kiu nin ĝojigas, ĉar ĝi plibonigas nian farton, agordon, dum malfacilaj tagoj, kiujn ni devas pasigi inter la muroj de niaj domoj plurloke en la mondo.
Sur satelitaj fotoj ni ne rimarkos eĉ unu nubeton, tamen ni povas distingi karakterizajn elementojn de nia pejzaĝo, kiuj elementoj estas ĉefe la riveroj Vistulo kaj Odro kaj la Grandaj Mazuriaj Lagoj, kiuj videbliĝas pro sia grandeco. Indas rigardi direkte al la Tatry-montaro, kiu briletas per blanko. De la vintro kuŝas tie neĝo, kiu verdire dum ĉiu varma tago iom post iom degelas, tamen ĝi daŭre abundas. Sur la pinto Kasprowy Wierch estas da tiu neĝo eĉ unu metro.
Ni ofte pripensas, kial Pasko ĉiujare estas festata en alia tago. Foje ĝi okazas marte, kiam kuŝas neĝo, alifoje en aprilo, kiam povas jam esti varme. Kiu do kaj baze de kio difinas la daton? Montriĝas, ke la dato de Pasko estas difinata helpe de astronomiaj fenomenoj, kaj pli precize – de la Luno. Oni fiksis tion dum la sinodo en Nico, kiu okazis en la 326-a jaro. Laŭ la sinodaj instrukcioj Pasko okazas plej proksiman dimanĉon post la unua paska Luna pleno, t.e. la unua pleno post la 20-a de marto. Ordinare oni aplikas la reguleton, ke Pasko estas fiksata dimanĉe post la unua printempa pleno de la Luno laŭ la astronomiaj datenoj.
Tamen ĉi tiu principo ne funkcias ĉiun 19-a jaron, kio okazis antaŭ unu jaro. Ĉi-foje Paskon ni festos laŭregule. Ĝuste tiun specialan nokton ni havis ĉi-jare la 7-an de aprilo, kaj ĝi estas nomata superpleno. Nia satelito estis je 14% pli granda kaj je 32% pli hela ol kutime. Laŭ simpla kalkulado rezultas, ke Paskon ni festos la dimanĉon de la 12-a de aprilo. Merkrede la 8-an de aprilo mi estis vokita de mia edzino, kies kolegino ĵus telefonis, anoncante pri la apero de nekutime granda kaj malhele flava Luno. Por rigardi la okazaĵon mi devis grimpi mian tegmenton, ĉar la Luno tiuhore troviĝis ankoraŭ tre malalte, do pluraj objektoj kurtenis ĝin en mia urba ĉirkaŭaĵo.
Mi do konfirmas ĉion, kaj kiam kelkaj el vi estos aŭskultantaj mian voĉon aŭ legantaj ĉi tekston, malgraŭ multaj limigoj de la nuntempo (por ke ne okazu pli grandaj) la kristanoj festos sian plej gravan feston en tre neordinaraj cirkonstancoj. Jen povas esti tre instrua tempo por multaj homoj. Antaŭ ĉio: Trankvilan kaj Ĝojplenan Paskon!