×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Malkreskos la monda loĝantaro

Malkreskos la monda loĝantaro

La monda loĝantaro povus kreski signife pli malforte ol oni supozis ĝis nun: Laŭ studaĵo ĝis la fino de ĉi tiu jarcento sur la tero vivos 8,8 miliardoj da homoj, tio estas je du miliardoj malpli ol tion prognozis UNO.

La nombro de naskoj en 183 el 195 landoj tiom malkreskos ke la nombro de loĝantoj ne plu estos tenebla sen enmigrado. Pli ol 20 landoj, inter ili Japanio, Hispanio kaj Pollando perdos laŭ la studaĵo ĝis la jaro 2100 la duonon de sia loĝantaro. Ankaŭ Ĉinio ŝrumpos de aktuale 1,4 miliardoj da homoj al proksimume 730 miliardoj ĝis la fino de la jarcento.

Aliflanke kreskos laŭ la prognozo landoj sude de la Saharo. Niĝerio laŭ tio povus post 80 jaroj fariĝi kun 800 milionoj da homoj malantaŭ Hindio la lando kun plej multaj enloĝantoj.

"Se virinoj ricevas pli bonan aliron al klerigo kaj naskoreguligo, tiam ili decidas sin averaĝe por malpli ol 1,5 infanoj", klarigis la estro de la studaĵo de la Vaŝingtona universitato en Seattle. Tiu evoluo estas laŭ li bona novaĵo por la medio, ĉar pli malgranda monda loĝantaro povus malaltigi la produktadon de nutraĵoj kaj redukti la enaerigon de varmdomaj gasoj. Por landoj en subsahara Afriko la tie prognozita kresko de loĝantoj alportos laŭ la sciencisto ekonomiajn ŝancojn.

Por plej multaj landoj ekster Afriko la malkreskanta nombro de laborforto tamen alportos "profunde negativajn sekvojn por la ekonomio". Tiel malkreskos en Ĉinio la nombro de laborantoj de hodiaŭ ĉirkaŭ 950 milionoj al 350 milionoj en la jaro 2100 - do malkresko je 62 procentoj. En Niĝerio aliflanke tiu nombro kreskos de hodiaŭ 86 milionoj al 450 milionoj. La maljuniĝantaj socioj tial devus reformi siajn socialajn kaj sanprizorgajn sistemojn, admonas la aŭtoroj de la studaĵo.

Ĉar la esperebla vivodaŭro plialtiĝas, ankaŭ la nombro de homoj kiuj estas pli ol 80-jaraj plialtiĝos de 140 milionoj al 866 milionoj. Pli ol kvarono de la monda loĝantaro ĝis la fino de la jarcento estos pli ol 65-jara.

Landoj kun alta vivenspezo povus respondi al tiuj evoluoj per fleksebla politiko pri enmigrado kaj per sociala subteno por familioj kun infanoj, diras la studaĵo. La sciencistoj avertas ke vide al tiuj prognozoj kelkaj landoj povus limigi la aliron al la reguligo de naskoj.

La esenca faktoro kial la esplorista teamo elkalkulas signife pli malgrandan kreskon de la monda loĝantaro ol UNO, estas la supozata nombro de naskoj. Dum UNO bazigas siajn prognozojn pri la jarcento sur nombro de averaĝe 1,8 naskoj por virino, laŭ la vaŝingtonaj sciencistoj ĝi falos al 1,5 infanoj por virino. Por stabila nombro de loĝantoj necesas nombro de averaĝe 2,1 naskoj por virino.

Tiel ŝanĝiĝos la geopolitika pezo de nacioj. Fine de la jarcento la mondo estos politike multpolusa, la plej gravaj potencoj estos Hindio, Niĝerio, Ĉinio kaj Usono.


Malkreskos la monda loĝantaro A população mundial diminuirá Население мира уменьшится

La monda loĝantaro povus kreski signife pli malforte ol oni supozis ĝis nun: Laŭ studaĵo ĝis la fino de ĉi tiu jarcento sur la tero vivos 8,8 miliardoj da homoj, tio estas je du miliardoj malpli ol tion prognozis UNO.

La nombro de naskoj en 183 el 195 landoj tiom malkreskos ke la nombro de loĝantoj ne plu estos tenebla sen enmigrado. Pli ol 20 landoj, inter ili Japanio, Hispanio kaj Pollando perdos laŭ la studaĵo ĝis la jaro 2100 la duonon de sia loĝantaro. Ankaŭ Ĉinio ŝrumpos de aktuale 1,4 miliardoj da homoj al proksimume 730 miliardoj ĝis la fino de la jarcento.

Aliflanke kreskos laŭ la prognozo landoj sude de la Saharo. Niĝerio laŭ tio povus post 80 jaroj fariĝi kun 800 milionoj da homoj malantaŭ Hindio la lando kun plej multaj enloĝantoj.

"Se virinoj ricevas pli bonan aliron al klerigo kaj naskoreguligo, tiam ili decidas sin averaĝe por malpli ol 1,5 infanoj", klarigis la estro de la studaĵo de la Vaŝingtona universitato en Seattle. Tiu evoluo estas laŭ li bona novaĵo por la medio, ĉar pli malgranda monda loĝantaro povus malaltigi la produktadon de nutraĵoj kaj redukti la enaerigon de varmdomaj gasoj. Por landoj en subsahara Afriko la tie prognozita kresko de loĝantoj alportos laŭ la sciencisto ekonomiajn ŝancojn.

Por plej multaj landoj ekster Afriko la malkreskanta nombro de laborforto tamen alportos "profunde negativajn sekvojn por la ekonomio". Tiel malkreskos en Ĉinio la nombro de laborantoj de hodiaŭ ĉirkaŭ 950 milionoj al 350 milionoj en la jaro 2100 - do malkresko je 62 procentoj. En Niĝerio aliflanke tiu nombro kreskos de hodiaŭ 86 milionoj al 450 milionoj. La maljuniĝantaj socioj tial devus reformi siajn socialajn kaj sanprizorgajn sistemojn, admonas la aŭtoroj de la studaĵo. As sociedades envelhecidas devem, portanto, reformar seus sistemas sociais e de saúde, aconselham os autores do estudo.

Ĉar la esperebla vivodaŭro plialtiĝas, ankaŭ la nombro de homoj kiuj estas pli ol 80-jaraj plialtiĝos de 140 milionoj al 866 milionoj. Pli ol kvarono de la monda loĝantaro ĝis la fino de la jarcento estos pli ol 65-jara.

Landoj kun alta vivenspezo povus respondi al tiuj evoluoj per fleksebla politiko pri enmigrado kaj per sociala subteno por familioj kun infanoj, diras la studaĵo. La sciencistoj avertas ke vide al tiuj prognozoj kelkaj landoj povus limigi la aliron al la reguligo de naskoj.

La esenca faktoro kial la esplorista teamo elkalkulas signife pli malgrandan kreskon de la monda loĝantaro ol UNO, estas la supozata nombro de naskoj. Dum UNO bazigas siajn prognozojn pri la jarcento sur nombro de averaĝe 1,8 naskoj por virino, laŭ la vaŝingtonaj sciencistoj ĝi falos al 1,5 infanoj por virino. Por stabila nombro de loĝantoj necesas nombro de averaĝe 2,1 naskoj por virino.

Tiel ŝanĝiĝos la geopolitika pezo de nacioj. Fine de la jarcento la mondo estos politike multpolusa, la plej gravaj potencoj estos Hindio, Niĝerio, Ĉinio kaj Usono. No final do século o mundo será politicamente multipolar, as potências mais importantes serão Índia, Nigéria, China e Estados Unidos.