×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Malfacila jaro por vinproduktantoj en Ĉeĥio

Malfacila jaro por vinproduktantoj en Ĉeĥio

Vinproduktantojn en Suda Moravio ĝenas troa vino en la keloj, ĝi eble endanĝerigos la rikolton de ĉi tiu jaro.

Dum printempo okazis fermo de restoracioj, vintrinkejoj, vendejoj, nuligitaj festivaloj aŭ gustumadoj. Preskaŭ 300 tradiciaj vin-rilataj eventoj estis nuligitaj ĉi-jare pro la kronviruso. Dum la kriza tempo, la vendo de vino preskaŭ ĉesis. Plenaj magazenoj kun nevendita vino povas komplikigi la ĉi-jaran vinberrikolton por vinproduktantoj en la sudo de Moravio.

Malalta vinkonsumo povas esti minaco al la ĉi-jara rikolto. En plenplenaj keloj kaj magazenoj eble mankos spaco por la nova vino. Krome probable estos tro da vinberoj ĉi-jare. Ĝis nun la vetero favoras la kreskadon de la vinberoj.

"Oni povas diri, ke ĉi-jare estos turnopunkto por ĉiuj," avertas Jiří Maděřič, vicprezidanto de la Ĉeĥa Vina Asocio. Se vinproduktantoj ne havas lokon en la kelo por la nova vino, li ne certas, ĉu ili entute rikoltos vinberojn en la vitokultivejoj.

Iuj vinproduktantoj jam nuligis la pasintjarajn mendojn pri vino, ĉar ili ne havos la kapaciton plenumi ĉiujn mendojn.

Plenegaj vinkeloj ĝenas ne nur la vinproduktantojn en Ĉeĥio, sed ankaŭ grandajn vinberkultivajn landojn kiel Italion, Francion kaj Hispanion. Laŭ ili, la situacio estus solvebla per distilado de vino al etanolo. Tamen laŭ la prezidanto de la Unio de Vitokultivistoj de Ĉeĥio, Tibor Nyitray, Ĉeĥio ne faros tian paŝon. "Ni ne planas rimedojn en la formo de distilado de vino al alkoholo en nia lando," li diris. Kvankam la tri-monata malfunkcio de la negocoj kaj la efikoj de registaraj rimedoj ne plu sufiĉas por kompensi la malprofitojn de la vinproduktantoj ĉi-jare, la vinoturismo kiu estas tre populara en Suda Moravio, povus almenaŭ parte resanigi la situacion.

"Vinoturismo revenis al sia kutima funkciado. Al homoj ofte mankas vino vespere kaj ili scias, ke estas malfermite ĉi tie. Ili venos ĉi tien por reprovizi sin kaj povas daŭrigi ", diris David Šťastný, direktoro de la vinfarejo Château Valtice, laŭ kiu turistoj denove serĉas vojon al Suda Moravio. La kreskantan intereson de turistoj konfirmas ankaŭ la posedantoj de malgrandaj vinfarejoj kun keloj por gastigo. Tuj post la ioma malstriktigo de pli striktaj kondiĉoj, ili rimarkis kreskantan postulon pri rezervoj.

Malfacila jaro por vinproduktantoj en Ĉeĥio

Vinproduktantojn en Suda Moravio ĝenas troa vino en la keloj, ĝi eble endanĝerigos la rikolton de ĉi tiu jaro. Les vignerons de Moravie du Sud sont gênés par un excès de vin dans les caves, cela peut mettre en danger la récolte de cette année.

Dum printempo okazis fermo de restoracioj, vintrinkejoj, vendejoj, nuligitaj festivaloj aŭ gustumadoj. Au printemps, il y a eu une fermeture de restaurants, de bars à vin, de magasins, des festivals ou des dégustations annulés. Preskaŭ 300 tradiciaj vin-rilataj eventoj estis nuligitaj ĉi-jare pro la kronviruso. Dum la kriza tempo, la vendo de vino preskaŭ ĉesis. Plenaj magazenoj kun nevendita vino povas komplikigi la ĉi-jaran vinberrikolton por vinproduktantoj en la sudo de Moravio.

Malalta vinkonsumo povas esti minaco al la ĉi-jara rikolto. Une faible consommation de vin peut être une menace pour la récolte de cette année. En plenplenaj keloj kaj magazenoj eble mankos spaco por la nova vino. Dans les caves et les entrepôts bondés, il peut y avoir un manque d'espace pour le vin nouveau. Krome probable estos tro da vinberoj ĉi-jare. Ĝis nun la vetero favoras la kreskadon de la vinberoj.