×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Lumdiodoj kontraŭ la kronviruso

Lumdiodoj kontraŭ la kronviruso

UV-lumtekniko povas esti uzata por la desinfekto de surfacoj. Esploristoj en Tirolo profitis de longjara sperto pri la tekniko.

Higieno apenaŭ tiel malofte estis aprezata kiel en la kronvirusa jaro 2020. Tio ankaŭ multloke ŝanĝas la demandadon pri produktoj - same en atenditaj kampoj. Tiel ĉe produktantoj por lumigiloj en Tirolo klientoj demandis pli forte pri UV-lumtekniko por desinfekto. Ĉar ion tian la firmao ne povis oferti, oni kontaktis esplorcentron en la ĉefurbo de Tirolo Innsbruck. Tie oni disvolvas kadre de esplorprojekto plej diversajn aplikeblecojn por lumdiodoj.

"Tiujn esplorojn ni jam komencis antaŭ kelkaj jaroj, ĉar LED-teknikoj estas science utilaj. Tamen en biosciencoj multaj aplikantoj de LED-teknologio ankoraŭ tre malmulton scias", malkaŝas unu el la tieaj esploristoj. "Plej multaj sciencistoj utiligas lumfontojn por siaj eksperimentoj, sed ili ne scias kio kaŝiĝas malantaŭ tio. Ni volas pro tio apliki nian fakan scion en la kampo de LED por disvolvi kun partneroj el la scienco efikajn lumigajn metodojn - precipe por la laboratorio." Lumdiodoj havas multajn avantaĝojn kompare kun aliaj lumigaj elementoj. La ondolongo estas precize difinita tra la tuta gamo de la spektro. Pro tio oni pli precize priradias per LED la prilumigatan objekton kaj tute en la dezirata koloro kaj heleco - kontraŭe al lumbulbo.

"Lumdiodoj estas simple kaj rapide reguligeblaj en sia intenseco", diras la esploristo. "Por tiaj specialaj aparatoj por la scienca kampo ne ekzistas granda produktanto. Nur diversaj malgrandaj produktantoj faras ion tian - tio estas niĉa branĉo de la ekonomio." La aplikeblecoj tamen estas multflankaj - en la medicino, en genetiko, farmacio aŭ en la biologio: Ekzemple esploristoj disvolvis LED-teknologion por apliko en fotobioreaktoro. Fungoj kaj plantoj estas lumigataj kaj la biologoj tiam observas, kiel la reagoj pri diversaj lumintensecoj kaj ondolongoj rezultas.

La esplorcentro prilaboras ankaŭ demandojn el la ekonomio kiel la cititan komision pri lumigado kaj higieno. "Ke UV-lumo havas desinfektan efikon, tion la scienco jam delonge scias", konfesas la estro de la esplorcentro. Sed nun ekde la pasinta jaro estas haveblaj lumdiodoj surbaze de ultraviolo. Ekde la momento kiam tiu teknologio estis alirebla, oni en Innsbruck komencis ĉi-koncernajn eksperimentojn. La esploristoj komence okupiĝis desinfekte elimini la aparte obstinan noroviruson per UV-lumo.

Tial oni jam plene okupiĝis pri la virusa temo kiam la pandemio alvenis en Aŭstrio. Tial eblis kune kun aliaj partneroj disvolvi unuan produkton kiu jam komence de aprilo estis testata en la praktika kampo, nome UV-desinfekta instalaĵo por aĉetoĉaroj.

En la aplikado en la ĉiutago la sciencistoj malpli volis eltrovi ĉu la teknologio funkcias, sed precipe kiel la uzantoj sukcesas apliki ĝin. Oni jam sciis ke ĉiuj virusoj estas neniigeblaj sur surfacoj per UV-lumo. La testo estis sukcesa kaj nun jam funkcias la seria produktado, granda aŭstra komercisto pri nutraĵoj volas apliki la teknikon en la tuta lando.

En la esplorcentro oni nun ankaŭ disvolvis UV-desinfektan keston je diversaj grandecoj por materialoj por kiuj humida desinfekto ne estas taŭga, ekzemple por dentosurogataj elementoj, juveloj kaj teknikaj aparatoj. Kaj la kesto estu aplikata tie, kie la desinfekto de objektoj estas aparta urĝa: en hospitaloj, flegejoj kaj infanvartejoj.

Lumdiodoj kontraŭ la kronviruso LEDs against the corona virus