×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ledo el fungoj

Ledo el fungoj

Esploristoj en Vieno raportas pri ledeca materialo kiu estas produktita el fungoj. La "funga" ledo povus esti daŭripova kaj etike senproblemeca alternativo por ledo el bestaj haŭtoj kaj por artefarita ledo. La obĵetoj kontraŭ la klasika produktado de ledo koncernas etikajn demandojn en kunteksto kun la utiligado de bestaj produktoj kaj la konsiderindajn efikojn de la bestobredado kaj de la ledoprilabora industrio pri la medio. Tiel oni taksas ke la sektoro de bestobredado respondecas por 12 ĝis 14 procentoj de la mondskalaj enaerigoj de varmdomaj gasoj. Al tio aldoniĝas la senarbarigo por la paŝtejoj aŭ por bestaj nutraĵoj kaj la apliko de problemecaj ĥemiaĵoj ĉe la tanado. Artefarita ledo ekzemple el polivinilklorido (PVC) aŭ el poliuretano aliflanke estas produktita el fosiliaj krudmaterialoj.

Kompare al tio ledecaj materialoj el fungoj estas neŭtralaj pri karbondioksido kaj ili estas je la fino de la utiliga daŭro laŭregule plene biologie malkomposteblaj. Sciencistoj de la universitato de Vieno publikigis pri tio artikolon en faka ĵurnalo kiu prijuĝas la daŭripovecon de produktado de ledo el bestaj kaj artefaritaj materialoj. Ili komparas tion kun unuaj disvolvoj de ledosurogatoj el fungoj. Estas uzata tiucele la micelo de la fungoj, tio estas la fadenformaj ĉeloj kiuj formas la plejparton de la funga biomaso.

Ledecaj materialoj el fungoj havas konsiderindan potencialon rilate al ilia daŭripoveco.

La fungoj povas kreski sur favorkostaj agrikulturaj kaj forstkulturaj forĵetaĵoj kaj kromproduktoj kiel ekzemple sur segomuelaĵo, antaŭ ol ili estas rikoltataj. Tiam necesas fizike kaj ĥemie prilabori ilin kio povas okazi tute sen problemecaj substancoj: Estas aplikataj nur varmegaj alkalaj lesivoj, klarigas sciencisto. "Post senakvigo kaj premado la micela teksaĵo kiu konsistas ĉefe el proteinoj kaj polisaĥaridoj havas similajn ecojn kiel ledo. Ĝi ne nur aspektas tiel, sed ĝi ankaŭ estas palpebla simile kaj havas kompareblajn materialajn ecojn," akcentas la ĥemiisto. Al la plej grandaj defioj en la produktado de ledecaj materialoj el fungoj nombras laŭ la aŭtoroj ankoraŭ la produktado de homogenaj kaj stabilaj micelaj matoj "kiuj montras sammezuran kreskadon kaj konsistemajn dikecojn, kolorojn kaj mekanikajn ecojn". La kreskado daŭras depende de la dezirata dikeco, du semajnojn kaj pli. Aliflanke oni ne bezonas grandan infrastrukturon, oni bezonas halojn kie la fungoj povas kreski tavolon super tavolo sen apartaj bezonoj pri lumo kaj temperaturo.

Kreskas la nombro de bioteknologiaj entreprenoj kiuj aplikas fungomicelon por la produktado de ledecaj materialoj. La aŭtoroj referencas al firmaoj en Indonezio, Italio kaj Usono kiuj jam ofertas produktojn el fungobazita ledosurogato. Ankaŭ la produktadaj kostoj estas favoraj kaj tial laŭ la sciencistoj tiu nova materialo ludos gravan rolon en la produktado de ledosurogatoj kaj antaŭvidas por tio enorman merkatan portencialon.