×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La viruso ne parolas Esperanton

La viruso ne parolas Esperanton

Grandaj, tutmondaj, socioskuaj fenomenoj ĉiam okazigas siajn lingvajn rezultojn. Okaze de pandemio, lingvoj tra la tuta mondo suferas respondajn skuojn. Lingvoj devas esprimi novajn faktojn, novajn sentojn, novajn sencojn. Jen klara pruvo, ke ili estas vivantaj estaĵoj: ankaŭ ili suferas la kontaĝon kaj devas adaptiĝi al la nova realo. En momento de tutmonda sanproblemo, gravan rolon plenumas la ĵurnalisma lingvouzo. Simila fenomeno okazis, kiam eksplodis la aidoso-epidemio. Ankaŭ Esperanto estas lingvo, do vivanta kaj adaptiĝanta. Okaze de la pandemio, oni povas klare percepti tion.

Kelkajn tagojn post la komenco de la tutmonda mobilizo por alfronti la kronviruson, ekaperis la koncernaj lingvodefioj. Ni citu kelkajn.

Unua paŝo estis trovi taŭgan nomon por la nova viruso, kiu aperas en la mikroskopoj kun aspekto de krono. La Akademio estis konsultita, oni rapide diskutis kaj alvenis al diversaj solvoj. Fine, inter kvar eblecoj, populariĝis la formoj “koronviruso” kaj “kronviruso”. Solvite!

“Kvaranteno” fariĝis ĉiutaga vorto, antaŭe nekonata de la plej multaj Esperantistoj. Kurioze, ke kvankam ĝi etimologie aludas al 40-taga izoliĝo, oni uzas ĝin por la 14-taga retiriĝo, kiam oni suspektas infekton. Rezultas la iom stranga esprimo “14-taga kvaranteno”. Krome, multaj homoj uzas la vorton “kvaranteno” por aludi al la ĝenerala “socia izoliĝo”, rekomendata al preskaŭ ĉiuj, ĝis la fino de la pandemio. Do, du signifoj por unu sola termino. Dume, la pola retradio ofte uzas la terminon ”sociaj rigoroj“.

”Covid-19“ montriĝis universala vortumo, pri kiu oni ne bezonas tradukon.

La termino ”platigi la kurbon“ fariĝis populara. Ĝi aludas al la kampanjo por ”restado en la hejmo“ kiel rimedo por eviti akutajn kvantojn da malsanuloj, laŭ la statistikaj grafikaj kurboj. Cetere, ĉiuj Esperantistoj devis kompreni la diferencon inter ”epidemio“ kaj ”pandemio”.

La vorto “masko” akiris tute specialan sencon.

En multaj landoj, la invado de la angla lingvo estas preskaŭ nerezistebla: ”delivery“, ”lockdown“ kaj ”home office“, ekzemple. Esperanto ne havas problemon pri ili: ”alhejma var-liverado“, ”enfermiĝo/enhejmiĝo“ kaj ”hejma laboro“ ŝajnas tute taŭgaj alternativoj. Rilate al ”hejma laboro“, kompreneble, ne temas nur pri hejmpurigado kaj hejmkuirado, sed pri oficeja laboro plenumata en la hejmo, ĝenerale per komputilo. Oni povus diri ankaŭ ”hejma oficejo“.

Fine, ni menciu kuriozan lingvan fenomenon, kiu respegulas psikan staton de la homoj: eble pro iaspeca superstiĉo, oni nenie uzas la vorton ”pesto“. Ĝi povus alporti misfortunon...


La viruso ne parolas Esperanton The virus does not speak Esperanto Le virus ne parle pas l'espéranto ウイルスはエスペラント語を話さない O vírus não fala esperanto

Grandaj, tutmondaj, socioskuaj fenomenoj ĉiam okazigas siajn lingvajn rezultojn. Large, global, socially shaky phenomena always give rise to their linguistic results. Les grands phénomènes globaux et socialement fragiles célèbrent toujours leurs résultats linguistiques. Fenômenos grandes, globais e de abalo social sempre produzem seus resultados linguísticos. Okaze de pandemio, lingvoj tra la tuta mondo suferas respondajn skuojn. In the event of a pandemic, languages around the world are suffering from corresponding shocks. En cas de pandémie, les langues du monde entier souffrent de chocs de réponse. No caso de uma pandemia, as línguas de todo o mundo sofrem choques correspondentes. Lingvoj devas esprimi novajn faktojn, novajn sentojn, novajn sencojn. Languages must express new facts, new feelings, new meanings. Les langues doivent exprimer de nouveaux faits, de nouveaux sentiments, de nouvelles significations. As línguas devem expressar novos fatos, novos sentimentos, novos sentidos. Jen klara pruvo, ke ili estas vivantaj estaĵoj: ankaŭ ili suferas la kontaĝon kaj devas adaptiĝi al la nova realo. Here is a clear proof that they are living beings: they too are suffering from the contagion and have to adapt to the new reality. Voici une preuve claire qu'ils sont des êtres vivants: eux aussi souffrent de la contagion et doivent s'adapter à la nouvelle réalité. Isso é uma prova clara de que eles são seres vivos: eles também sofrem com o contágio e devem se adaptar à nova realidade. En momento de tutmonda sanproblemo, gravan rolon plenumas la ĵurnalisma lingvouzo. In a time of global health problems, the use of journalistic language plays an important role. À une époque de problèmes de santé mondiaux, l'utilisation du langage journalistique joue un rôle important. Em um momento de problema de saúde global, o uso da linguagem jornalística desempenha um papel importante. Simila fenomeno okazis, kiam eksplodis la aidoso-epidemio. A similar phenomenon occurred when the AIDS epidemic broke out. Un phénomène similaire s'est produit lorsque l'épidémie de SIDA a éclaté. Ankaŭ Esperanto estas lingvo, do vivanta kaj adaptiĝanta. Esperanto is also a language, so alive and adapting. L'espéranto est aussi une langue si vivante et adaptative. Okaze de la pandemio, oni povas klare percepti tion. In the event of a pandemic, this can be clearly perceived.

Kelkajn tagojn post la komenco de la tutmonda mobilizo por alfronti la kronviruson, ekaperis la koncernaj lingvodefioj. A few days after the start of the global mobilization to confront the coronavirus, the language challenges in question emerged. Quelques jours après le début de la mobilisation mondiale pour faire face au coronavirus, les défis linguistiques en question ont émergé. Ni citu kelkajn. Let's name a few. Citons-en quelques-uns.

Unua paŝo estis trovi taŭgan nomon por la nova viruso, kiu aperas en la mikroskopoj kun aspekto de krono. A first step was to find a suitable name for the new virus, which appears in the microscopes with the appearance of a crown. Une première étape a été de trouver un nom approprié pour le nouveau virus, qui apparaît dans les microscopes avec l'apparence d'une couronne. La Akademio estis konsultita, oni rapide diskutis kaj alvenis al diversaj solvoj. The Academy was consulted, a quick discussion and various solutions were reached. Fine, inter kvar eblecoj, populariĝis la formoj “koronviruso” kaj “kronviruso”. Finally, among four possibilities, the forms "coronavirus" and "coronavirus" became popular. Enfin, parmi quatre possibilités, les formes «coronavirus» et «coronavirus» sont devenues populaires. Solvite! Solve! Résoudre!

“Kvaranteno” fariĝis ĉiutaga vorto, antaŭe nekonata de la plej multaj Esperantistoj. “Quarantine” has become an everyday word, previously unknown to most Esperantists. «Quarantaine» est devenu un mot courant, jusqu'alors inconnu de la plupart des espérantistes. Kurioze, ke kvankam ĝi etimologie aludas al 40-taga izoliĝo, oni uzas ĝin por la 14-taga retiriĝo, kiam oni suspektas infekton. Interestingly, although it etymologically alludes to 40-day isolation, it is used for the 14-day withdrawal when an infection is suspected. Fait intéressant, bien qu'il fasse allusion étymologiquement à l'isolement de 40 jours, il est utilisé pour le sevrage de 14 jours lorsqu'une infection est suspectée. Rezultas la iom stranga esprimo “14-taga kvaranteno”. The somewhat strange expression "14-day quarantine" results. Le résultat est l'expression plutôt étrange "quarantaine de 14 jours". Krome, multaj homoj uzas la vorton “kvaranteno” por aludi al la ĝenerala “socia izoliĝo”, rekomendata al preskaŭ ĉiuj, ĝis la fino de la pandemio. In addition, many people use the word "quarantine" to refer to the general "social isolation" recommended to almost everyone until the end of the pandemic. En outre, de nombreuses personnes utilisent le mot «quarantaine» pour désigner l '«isolement social» général recommandé à presque tout le monde jusqu'à la fin de la pandémie. Do, du signifoj por unu sola termino. So, two meanings for a single term. Donc, deux significations pour un seul terme. Dume, la pola retradio ofte uzas la terminon ”sociaj rigoroj“. Meanwhile, Polish online radio often uses the term "social rigors". Pendant ce temps, la radio en ligne polonaise utilise souvent le terme «rigueurs sociales».

”Covid-19“ montriĝis universala vortumo, pri kiu oni ne bezonas tradukon. "Covid-19" has become a universal phrase that needs no translation.

La termino ”platigi la kurbon“ fariĝis populara. The term "flatten the curve" has become popular. Ĝi aludas al la kampanjo por ”restado en la hejmo“ kiel rimedo por eviti akutajn kvantojn da malsanuloj, laŭ la statistikaj grafikaj kurboj. It refers to the campaign for "staying at home" as a means of avoiding acute numbers of patients, according to the statistical graph curves. Cetere, ĉiuj Esperantistoj devis kompreni la diferencon inter ”epidemio“ kaj ”pandemio”. Moreover, all Esperantists had to understand the difference between an "epidemic" and a "pandemic".

La vorto “masko” akiris tute specialan sencon. The word "mask" has taken on a very special meaning.

En multaj landoj, la invado de la angla lingvo estas preskaŭ nerezistebla: ”delivery“, ”lockdown“ kaj ”home office“, ekzemple. In many countries, the invasion of the English language is almost irresistible: "delivery", "lockdown" and "home office", for example. Esperanto ne havas problemon pri ili: ”alhejma var-liverado“, ”enfermiĝo/enhejmiĝo“ kaj ”hejma laboro“ ŝajnas tute taŭgaj alternativoj. Esperanto has no problem with them: "home delivery of goods", "confinement" and "domestic work" seem to be entirely appropriate alternatives. Rilate al ”hejma laboro“, kompreneble, ne temas nur pri hejmpurigado kaj hejmkuirado, sed pri oficeja laboro plenumata en la hejmo, ĝenerale per komputilo. In relation to "homework", of course, it is not just about cleaning and cooking at home, but about office work done at home, usually by computer. Oni povus diri ankaŭ ”hejma oficejo“. You could also say "home office".

Fine, ni menciu kuriozan lingvan fenomenon, kiu respegulas psikan staton de la homoj: eble pro iaspeca superstiĉo, oni nenie uzas la vorton ”pesto“. Finally, let us mention a curious linguistic phenomenon that reflects the mental state of people: perhaps due to some kind of superstition, the word "plague" is not used anywhere. Ĝi povus alporti misfortunon... It could bring misfortune ...