×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La scienco kaj la homo

La scienco kaj la homo

Lastatempaj enketoj montris, ke la homoj ĝenerale ne fidas pri la Scienco. En 2018, la datumoj indikis:

35 % el la brazilanoj suspektemas pri la sciencaj asertoj;

nur 13 % el la brazilanoj “tre fidas” pri publikigitaj sciencaj rezultoj ;

75 % el la brazilanoj asertis, ke “kiam la scienco kaj la religio malakordiĝas, ili elektas la religion”;

23% el la brazilanoj konsideras, ke la scienca produktado malmulte kontribuas al la ekonomia kaj socia progreso;

en la tuta mondo, nur 18% asertis, ke ili “tre fidas” la sciencon;

en landoj kun alta grado de popola edukado, 77% el la homoj malfidas sciencon;

en landoj kun granda ekonomia malegaleco en la loĝantaro (multaj malriĉuloj, malmultaj riĉuloj), la fido je scienco estas pli malalta.

Kial la homoj ne fidas sciencon

1. Ĉar la scienco malofte prezentas absolutajn, eternajn veraĵojn.

2. Ĉar la homoj ne komprenas, kiel funkcias la sciencaj esploroj.

3. Ĉar la 'veraĵoj' de scienco ŝanĝiĝas laŭ la tempopasado. 4. Ĉar ordinaraj homoj ofte ne komprenas la lingvaĵon uzatan de sciencistoj.

5. Ĉar ekzistas ankaŭ malhonestaĵoj en la scienca mondo.

6. Ĉar fakte ekzistas ankaŭ 'interesoj', kiuj povas deturni la sciencan celon. 7. Ĉar ofte oni misuzas sciencajn asertojn por politikaj celoj.

8. Ĉar vera scienco ĉiam alportas pliajn dubojn kaj demandojn, kaj dubo timigas.

Kiun alternativon akcepti, krom scienco?

Dum jarmiloj, la homaro kontentiĝis per superstiĉaj kredoj kaj magiaj pensoj. Ĝis nun, plej multaj homoj senkonteste akceptas ekzemple la regulon: “se io okazis tuj poste, jen estas la kaŭzo”. La superstiĉoj kaj magiaj pensoj eĉ helpis la prahomon elteni iujn suferojn, dum la vivo.

Aliflanke, racia penso postulas grandan klopodon, ekzemple produkti racian “pruvon” pri la kaŭzo de iu fenomeno. Estas do pli facile kaj komforte akcepti tradiciajn kredojn aŭ la instruon de ĉioscia guruo. Kompreni sciencon postulas multe da studado kaj edukiĝo. Tamen, tiu sama homo, kiu neas sciencon, uzas sian poŝtelefonon, sian aŭtomobilon, vojaĝas per aviadilo, englutas medikamentojn sufiĉe efikajn kontraŭ antaŭe mortigaj malsanoj - ne atentante, ke ĉiuj tiuj modernaĵoj ekzistas nur pro scienca laborado. Antaŭ 70 jaroj, la homa vivo en Brazilo daŭris mezume 50 jarojn; nuntempe, ĝi kreskis al 70 jaroj. Ĉi tio kaj multaj aliaj mirindaj atingoj suldiĝas al sciencaj eltrovoj. Kvankam la scienco ne estas perfekta rimedo, tamen ĝi estas la plej efika, en la materia kampo.

Kio do mankas, por ke la homoj komprenu, ke scienco estas apoginda afero? Mankas Filozofio. Precipe Filozofio de Scienco, nome la parto de filozofio, kiu klarigas, kiel funkcias la scienco. Oni devas lerni, kio estas “scienca metodo”. Oni devas lerni logikon, indukton, dedukton, silogismon kaj multajn aliajn filozofiajn konceptojn. Unuvorte, oni devas lerni la racian pensmanieron. Oni devas lerni ankaŭ, ke la homa vivo devas nepre enhavi ĉiam ian kvanton da dubo, eĉ se tio estas laciga mensa sinteno. Nur tiel la homaro povas evolui.

Platono, antaŭ longa tempo, aludis pri tio, kiam li verkis la “Alegorion pri Kaverno”. Ni devus legi kaj relegi tion, de tempo al tempo.


La scienco kaj la homo The science and the man Наука и человек

Lastatempaj enketoj montris, ke la homoj ĝenerale ne fidas pri la Scienco. En 2018, la datumoj indikis:

35 % el la brazilanoj suspektemas pri la sciencaj asertoj; 35% of Brazilians are suspicious of scientific claims;

nur 13 % el la brazilanoj “tre fidas” pri publikigitaj sciencaj rezultoj ;

75 % el la brazilanoj asertis, ke “kiam la scienco kaj la religio malakordiĝas, ili elektas la religion”; 75% of Brazilians affirmed that "when science and religion disagree, they choose religion";

23% el la brazilanoj konsideras, ke la scienca produktado malmulte kontribuas  al la ekonomia kaj socia progreso; 23% of Brazilians consider that scientific production contributes little to economic and social progress;

en la tuta mondo, nur 18% asertis, ke ili “tre fidas” la sciencon;

en landoj kun alta grado de popola edukado, 77% el la homoj malfidas sciencon; in countries with a high degree of public education, 77% of the people distrust science;

en landoj kun granda ekonomia malegaleco en la loĝantaro (multaj malriĉuloj, malmultaj riĉuloj), la fido je scienco estas pli malalta. in countries with great economic inequality in the population (many poor, few rich), trust in science is lower.

Kial la homoj ne fidas sciencon Why people don't trust science

1\\. Ĉar la scienco malofte prezentas absolutajn, eternajn veraĵojn.

2\\. Ĉar la homoj ne komprenas, kiel funkcias la sciencaj esploroj. Because people don't understand how scientific research works.

3\\. Ĉar la 'veraĵoj' de scienco ŝanĝiĝas laŭ la tempopasado. Because the 'truths' of science change with the passage of time. 4\\. Ĉar ordinaraj homoj ofte ne komprenas la lingvaĵon uzatan de sciencistoj.

5\\. Ĉar ekzistas ankaŭ malhonestaĵoj en la scienca mondo. Because there are also dishonest creatures in the scientific world.

6\\. Ĉar fakte ekzistas ankaŭ 'interesoj', kiuj povas deturni la sciencan celon. Because in fact there are also 'interests' that can divert the scientific goal. 7\\. Ĉar ofte oni misuzas sciencajn asertojn por politikaj celoj. Because scientific claims are often misused for political purposes.

8\\. Ĉar vera scienco ĉiam alportas pliajn dubojn kaj demandojn, kaj dubo timigas. Because real science always brings more doubts and questions, and doubt scares.

Kiun alternativon akcepti, krom scienco? What alternative to accept, except science?

Dum jarmiloj, la homaro kontentiĝis per superstiĉaj kredoj kaj magiaj pensoj. For millennia, mankind has contented itself with superstitious beliefs and magical thoughts. Ĝis nun, plej multaj homoj senkonteste akceptas ekzemple la regulon: “se io okazis tuj poste, jen estas la kaŭzo”. Until now, most people unquestioningly accept, for example, the rule: "if something happened immediately afterwards, this is the cause". La superstiĉoj kaj magiaj pensoj eĉ helpis la prahomon elteni iujn suferojn, dum la vivo. The superstitions and magical thoughts even helped the ancient man to endure some sufferings, during the life.

Aliflanke, racia penso postulas grandan klopodon, ekzemple produkti racian “pruvon” pri la kaŭzo de iu fenomeno. On the other hand, rational thought requires a great effort, for example to produce a rational "evidence" about the cause of some phenomenon. Estas do pli facile kaj komforte akcepti tradiciajn kredojn aŭ la instruon de ĉioscia guruo. It is therefore easier and more comfortable to accept traditional beliefs or the teaching of an omniscient guru. Kompreni sciencon postulas multe da studado kaj edukiĝo. Tamen, tiu sama homo, kiu neas sciencon, uzas sian poŝtelefonon, sian aŭtomobilon, vojaĝas per aviadilo, englutas medikamentojn sufiĉe efikajn kontraŭ antaŭe mortigaj malsanoj - ne atentante, ke ĉiuj tiuj modernaĵoj ekzistas nur pro scienca laborado. Antaŭ 70 jaroj, la homa vivo en Brazilo daŭris mezume 50 jarojn; nuntempe, ĝi kreskis al 70 jaroj. Ĉi tio kaj multaj aliaj mirindaj atingoj suldiĝas al sciencaj eltrovoj. This and many other amazing achievements are due to scientific discoveries. Kvankam la scienco ne estas perfekta rimedo, tamen ĝi estas la plej efika, en la materia kampo.

Kio do mankas, por ke la homoj komprenu, ke scienco estas apoginda afero? So what is missing for people to understand that science is a thing worth supporting? Mankas Filozofio. Philosophy is missing. Precipe Filozofio de Scienco, nome la parto de filozofio, kiu klarigas, kiel funkcias la scienco. Oni devas lerni, kio estas “scienca metodo”. Oni devas lerni logikon, indukton, dedukton, silogismon kaj multajn aliajn filozofiajn konceptojn. Unuvorte, oni devas lerni la racian pensmanieron. Oni devas lerni ankaŭ, ke la homa vivo devas nepre enhavi ĉiam ian kvanton da dubo, eĉ se tio estas laciga mensa sinteno. One must also learn that human life must always contain some amount of doubt, even if that is a tiring mental attitude. Nur tiel la homaro povas evolui.

Platono, antaŭ longa tempo, aludis pri tio, kiam li verkis la “Alegorion pri Kaverno”. Ni devus legi kaj relegi tion, de tempo al tempo.