×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La plej vasta ĵabutikabejo en la mondo

La plej vasta ĵabutikabejo en la mondo

Ĉu vi scias, kio estas “ĵabutikabo”? Se vi estas brazilano, nepre jes! Rilate al alilandaj samideanoj, eble ne ĉiuj konas ĝin, do jen la motivo por ĉi tiu artikolo. Unue pri la nomo: ĉi tiu vorto ne troviĝas en PIV, sed jes en la Reta Vortaro (Revo). Ankaŭ en la brazila reta vortaro de Túlio Flores oni trovas la vorton, kun varianto: “ĵabotikabo”. La Esperanta Vikipedio registris ankaŭ la vorton “jabotikabo”.

Kio ĝi estas?

Ĵabutikabo estas tipe brazila frukteto, deveninta el la Atlantika Arbaro, nome longa praarbaro situanta laŭlonge de granda parto de la brazila marbordo. Ankaŭ pri la arbo, el la specio Plinia cauliflora, botanikistoj malkonsentas rilate al la scienca nomo. La unuaj sciencaj priskriboj pri tiu frukto okazis en la jaro 1828. La vorto “ĵabutikabo” devenas de la tupia lingvo, grava loka indiana lingvo.

La frukto estas sfera, ĉirkaŭ ducentimetra laŭ la diametro, kun ŝelo nigra, kiam ĝi estas matura. La semoj estas relative grandaj kaj la suko estas lakteca kaj absolute bongusta. Ĵabutikaboj kreskas rekte el la trunko de la koncerna arbo, grandkvante, kaj per ili oni preparas dolĉajojn, sukon, teon, glaciaĵon, likvoron, brandon, vinon kaj vinagron. Sed certe la plej plezuriga maniero konsumi ilin estas sub la arbo mem, rekte en la buŝon. Ili ekfloras en printempo kaj somero kaj estas riĉaj je fero, fosforo kaj vitaminoj.

En la brazila ŝtato Goiás, en la municipo Hidrolândia, troviĝas bieno, konata kiel la plej granda ĵabutikabejo en la mondo. Ĝia nomo estas “Bieno Jaboticabal”, kaj en ĝi troviĝas pli ol 40 mil ĵabutikabarboj. La plantado komenciĝis en la jaro 1947. En 1960, ĝi fariĝis turisma loko, vizitata de multaj homoj el la tuta lando.

La aferon spronis ŝerca propagando de la posedanto, kiu anoncis, ke li transdonus la tutan bienon al tiu homo, kiu sukcesus manĝi po unu frukto el ĉiu arbo en la bieno. Tiu blago fariĝis tre populara.

Tie oni povas pasigi la tutan tagon sub la ombro de la arboj, gustumante ĝiajn fruktojn. Oni povas ankaŭ pikniki, ripozi en hamakoj, manĝi en regionstila restoracio, kaj aĉeti bongustaĵojn surloke produktatajn. Turismaj vizitoj estas permesataj dum la monatoj septembro kaj oktobro, ĉiujare.


La plej vasta ĵabutikabejo en la mondo

Ĉu vi scias, kio estas “ĵabutikabo”? Se vi estas brazilano, nepre jes! Rilate al alilandaj samideanoj, eble ne ĉiuj konas ĝin, do jen la motivo por ĉi tiu artikolo. Unue pri la nomo: ĉi tiu vorto ne troviĝas en PIV, sed jes en la Reta Vortaro (Revo). Ankaŭ en la brazila reta vortaro de Túlio Flores oni trovas la vorton, kun varianto: “ĵabotikabo”. La Esperanta Vikipedio registris ankaŭ la vorton “jabotikabo”.

Kio ĝi estas?

Ĵabutikabo estas tipe brazila frukteto, deveninta el la Atlantika Arbaro, nome longa praarbaro situanta laŭlonge de granda parto de la brazila marbordo. Ankaŭ pri la arbo, el la specio Plinia cauliflora, botanikistoj malkonsentas rilate al la scienca nomo. La unuaj sciencaj priskriboj pri tiu frukto okazis en la jaro 1828. La vorto “ĵabutikabo” devenas de la tupia lingvo, grava loka indiana lingvo.

La frukto estas sfera, ĉirkaŭ ducentimetra laŭ la diametro, kun ŝelo nigra, kiam ĝi estas matura. La semoj estas relative grandaj kaj la suko estas lakteca kaj absolute bongusta. Ĵabutikaboj kreskas rekte el la trunko de la koncerna arbo, grandkvante, kaj per ili oni preparas dolĉajojn, sukon, teon, glaciaĵon, likvoron, brandon, vinon kaj vinagron. Sed certe la plej plezuriga maniero konsumi ilin estas sub la arbo mem, rekte en la buŝon. Ili ekfloras en printempo kaj somero kaj estas riĉaj je fero, fosforo kaj vitaminoj.

En la brazila ŝtato Goiás, en la municipo Hidrolândia, troviĝas bieno, konata kiel la plej granda ĵabutikabejo en la mondo. Ĝia nomo estas “Bieno Jaboticabal”, kaj en ĝi troviĝas pli ol 40 mil ĵabutikabarboj. La plantado komenciĝis en la jaro 1947. En 1960, ĝi fariĝis turisma loko, vizitata de multaj homoj el la tuta lando.

La aferon spronis ŝerca propagando de la posedanto, kiu anoncis, ke li transdonus la tutan bienon al tiu homo, kiu sukcesus manĝi po unu frukto el ĉiu arbo en la bieno. L'affaire a été stimulée par une propagande de plaisanterie du propriétaire, qui a annoncé qu'il remettrait toute la ferme à l'homme qui réussirait à manger un fruit de chaque arbre de la ferme. Tiu blago fariĝis tre populara.

Tie oni povas pasigi la tutan tagon sub la ombro de la arboj, gustumante ĝiajn fruktojn. Là, vous pouvez passer toute la journée à l'ombre des arbres, en dégustant ses fruits. Oni povas ankaŭ pikniki, ripozi en hamakoj, manĝi en regionstila restoracio, kaj aĉeti bongustaĵojn surloke produktatajn. Vous pouvez également faire un pique-nique, vous détendre dans des hamacs, dîner dans un restaurant de style régional et acheter des spécialités locales. Turismaj vizitoj estas permesataj dum la monatoj septembro kaj oktobro, ĉiujare.