×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, La pandemio vekis solidarecon

La pandemio vekis solidarecon

Kiel rekomendi al homo, kiu ne havas hejmon, ke li restu hejme?

Kiel konsili, ke li ofte lavu la manojn kaj uzu alkoholon, se li ne disponas pri lavpelvo, akvo kaj sapo?

Kiel li ŝanĝu siajn vestojn, se li apenaŭ havas vestojn?

Tiaj instruoj de la Monda San-Organizo ne validas por senhejmuloj. Ekzistas 24 mil senhejmaj homoj, surstrate vagantaj, nur en la urbego San-Paŭlo, la plej granda kaj riĉa urbo en Brazilo. Meze de la pandemio de kovim-19, ili estas la plej endanĝerigitaj, inter ĉiuj homoj. Ili povus esti amase mortigitaj.

Tamen, en tiu granda urbo, vekiĝis Solidareco. Privatuloj kreis projekton sub la titolo “Izolitajniestasplifortaj”, kaj la movadon “Konsultejoj surstrate”. En ĝi, 25 skipoj de plurfakaj volontuloj proponas asistadon al surstratuloj, kun apogo de la sanservo de la municipo: kuracistoj, flegistoj, psikologoj kaj sanasistantoj, entute pli ol 500 agantoj. Estras la tutan laboron 48-jara katolika pastro.

Oni alparolas tiujn mizerulojn surstrate kaj kondukas ilin al konsultejoj kaj hospitaloj, kiam necese. Entute relative nemultaj mortis, kaj pli ol 900 homoj estis enhospitaligitaj. Neniu mortis surstrate. Entute estis faritaj ĝis nun 134000 kontaktoj, kaj centoj estis konfirmitaj kiel infektitaj. Diagnozaj testoj estis ofte faritaj surstrate, okaze de la unua alparolo.

Privataj entreprenoj helpis, tiel ke entute estis ricevitaj pli ol 120000 realoj por la agado. Po 500 homoj ricevis nutraĵojn en ĉiu tago.

219 mil homoj ricevis helpon.

131 mil homoj estis alparolitaj surstrate.

25 mil pladoj estis transdonitaj.

16 mil buŝmaskoj estis disdonitaj.

17 mil higien-ensembloj estis disponigitaj.

Bela, aplaŭdinda laboro. Sed vera, definitiva aplaŭdo sonos nur tiam, kiam tia agado ne plu estos necesa. Kiam ne plu troviĝos mizeruloj surstrate. Por tio, krom Solidareco, brazilanoj bezonas saĝajn politikojn por Edukado, Sanservoj kaj Ekonomio. Ĉar ni ĉiuj estas homoj kun homoj.

La pandemio vekis solidarecon The pandemic has awakened solidarity Пандемия пробудила солидарность