×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, La natura medio ne kapablas senfine adaptiĝi

La natura medio ne kapablas senfine adaptiĝi

Kio okazas se oni dum jardekoj kunmetas datumojn el mezurado de proksimume duona miliono da arboj en la ĝangaloj de Sudameriko, Afriko kaj Azio? Oni eble konstatos ke tropikaj arbaroj ĝis nun kapablas elteni la tutteran varmiĝon. Sed tio havas siajn limojn.

Internacia teamo de sciencistoj resumis la novajn ekkonojn en artikolo kiu aperis en unu el la plej renomaj fakaj revuoj de la mondo, nome en Science. Inter la aŭtoroj estas tri ĉeĥaj nomoj: Unu el ili estas Radim Hédl de la instituto pri botaniko de la ASCR kiu kun kolegoj mezuris en Borneo arbojn. Li priskribis en ĉeĥa gazeto kion la ekspertoj eltrovis.

En ilia studaĵo ili skribas: Ĝis nun la tropikaj arbaroj bone servis al ni kaj absorbis la karbondioksidon kiu estas enaerigata de industrio, energiproduktado aŭ trafiko, sed la kriza sojlo proksimiĝas. Tio korespondas al plialtiĝo de la maksimumaj dumtagaj temperaturoj super 32 gradoj C. Tiam minacas la danĝero ke la arbaroj disfalos kaj enaerigos pli da karbondioksido ol ili mem povos absorbi.

Tio estas averto ke ni homoj devas redukti la enaerigadon de varmdomaj gasoj por eviti pluajn plialtiĝojn de temperaturoj aŭ la plifirmiĝon de ekstremaj veteraj fenomenoj kiel sekeco. Tio estas faktoroj kiuj povas malebligi ke tropikaj arbaroj per fotosintezo povas konservi karbonon dum longa tempo. Tropikaj arbaroj enhavas proksimume 40 procentojn de la monda vegetaĵaro. Tio estas vere multe kaj tial tiuj arbaroj estas esenca elemento de la rilato inter biosfero kaj klimato.

Antaŭ nelonge ni aŭdis precipe de politikistoj ke la klimata ŝanĝo povas estas kontraŭbatalata per la plantado de arboj kaj ke ni ne devas draste redukti la enaerigojn de varmdomaj gasoj. La studaĵo definitive diras al ni ke tio ne sufiĉas. La temperaturo laŭ tio plialtiĝos per la plimultiĝantaj enaerigoj de karbondioksido kaj tiel endanĝerigos arbarojn.

Tial la studaĵo koncernas precipe tropikajn arbarojn en kiuj la temperaturoj estas pli altaj. Por esprimi tion pli ĝenerale: Arbaroj konservas karbonon el la atmosfero per fotosintezo dum kreskado. Ili konstruas lignan biomason. Sed ili faras tion nur sub certaj kondiĉoj. Kaj la kriza kondiĉo kiu povas limigi tion estas ekstremaj temperaturoj. Tiuj reduktas la fotosintezon tiel forte ke ne plu estas konservata karbono aŭ ke arboj eĉ komencas morti. Tion oni povis relative amase rimarki en la Ĉeĥa Respubliko dum la pasinta jaro. Sed tio cefe okazis pro sekeco. La arboj mortas, la ligno malkomponiĝas kaj la karbono denove reiras en la atmosferon.

Internacia sciencista teamo sub la gvido de ekspertoj el Britio atingis tiujn studrezultojn. Partoprenis tri aŭtoroj el la Ĉeĥa Respubliko. Ili kontribuis al la amplekso de la senekzempla studo en kiu ili denove kreskigis plurajn milojn da arboj dum longa tempo kaj observis ilian mortecon sur daŭripovaj areoj en la Ulu Temburong-nacia parko en Brunei, Borneo. Ili eklaboris en la jaro 2007 en Brunei kaj de tiam esploras laŭsisteme la tropikajn arbarojn de Borneo.

La natura medio ne kapablas senfine adaptiĝi The natural environment is not able to adapt indefinitely El entorno natural no es capaz de adaptarse indefinidamente.