×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, La mondo kvietiĝas

La mondo kvietiĝas

Dum la kronvirusa pandemio vibradoj de la tero kaŭzitaj de la homo malfortiĝis je 50 procentoj. Tiel kviete estis neniam ekde la komenco de la mezuradoj.

Kristalklara akvo fluas tra la kanaloj de Venecio, delfenoj naĝas en la havena baseno de Cagliari kaj vulpoj kuraĝas kuri tra antaŭĝardenoj de Berlino - la mezuraj paŝoj por katenigi la kronviruson donacis en kelkaj lokoj spiran paŭzon al la natura medio suferanta sub la homo. Ekzemple revenis birdoj al parkoj en urboj.

La kronvirusa krizo sur nia planedo alportis verajn mezureblajn efikojn de la limigoj de la publika vivo kiel tion montras nun studaĵo kiu aperis en faka ĵurnalo: La vibradoj de la tero kaŭzitaj de la homo inter marto kaj majo de ĉi tiu jaro reduktiĝis je la duono, kiel tion raportas teamo de sismologoj. Tio estas la plej longa sisma ripoza fazo ekde la komenco de la registradoj.

Kiam homoj promenas tra urbocentroj, kaj konstrumaŝinoj laboras aŭ aviadiloj tondre surteriĝas, tio igas la grundon tremi. Kiu loĝas en proksimeco de fervojaj reloj, tiu sentas kiel la subgrundo ekvibras kiam alproksimiĝas trajno. Tiuj "sismaj ondoj" je alta frekvenco disvastiĝas sur la surfaco de la planedo. Por sismologoj la limigoj de la publika vivo estas unika eksperimento.

Plej fortaj estas la homkaŭzitaj vibradoj dum labortagoj en la proksimeco de grandaj urboj. Kristnasko kaj jarfino kaj la ĉina novjara festo provizas ĉiujare iom pli kvietajn fazojn. Tamen ion tian kiel la aktualan ripozan fazon la aŭtoroj de la studaĵo ĝis nun neniam spertis. "Nia studaĵo montras unuafoje kiel precize homaj aktivecoj influas la eksteran tavolon de la tero kaj la termantelon, kaj tio povus helpi pli klare distingi inter homaj kaj naturaj muĝadoj", diras kunaŭtoro de la studaĵo. Kiel "muĝadon" priskribas la sismologoj la daŭrajn moviĝojn de la tera grundo kiuj ne estas kaŭzitaj de certa evento kiel ekzemple de tertremo. Naturaj fontoj por sisma muĝado estas ekzemple maraj ondoj aŭ ŝtormoj. La tero vibras ankaŭ sen homoj: Ĉiu arbo kiu fleksiĝas per puŝo de vento transdonas tiun svingon al la subgrundo. Tiu natura muĝado ne estas influebla per homaj intervenoj. Por sismologoj la reduktita publika vivo estas komparebla kun unika eksperimento: Ili povas ekscii pli pri la natura muĝado - malagrablaj bruoj de la homa civilizo ne plu ĝenas. Tion oni konas el la arbaro: En la silento kaŝiĝas nekredeble multaj bruetoj. Oni devas nur aŭskulti.

La mondo kvietiĝas

Dum la kronvirusa pandemio vibradoj de la tero kaŭzitaj de la homo malfortiĝis je 50 procentoj. During the corona virus pandemic, human-caused vibrations of the earth weakened by 50 percent. Tiel kviete estis neniam ekde la komenco de la mezuradoj. It has never been so quiet since the beginning of the measurements.

Kristalklara akvo fluas tra la kanaloj de Venecio, delfenoj naĝas en la havena baseno de Cagliari kaj vulpoj kuraĝas kuri tra antaŭĝardenoj de Berlino - la mezuraj paŝoj por katenigi la kronviruson donacis en kelkaj lokoj spiran paŭzon al la natura medio suferanta sub la homo. Crystal clear water flows through the canals of Venice, dolphins swim in the port basin of Cagliari and foxes dare to run through front gardens of Berlin - the measured steps to curb the corona virus have in some places given a breathing break to the natural environment suffering under man. Ekzemple revenis birdoj al parkoj en urboj.

La kronvirusa krizo sur nia planedo alportis verajn mezureblajn efikojn de la limigoj de la publika vivo kiel tion montras nun studaĵo kiu aperis en faka ĵurnalo: La vibradoj de la tero kaŭzitaj de la homo inter marto kaj majo de ĉi tiu jaro reduktiĝis je la duono, kiel tion raportas teamo de sismologoj. The corona virus crisis on our planet has brought real measurable effects of the limitations of public life as shown by a study that appeared in a specialized journal: The vibrations of the earth caused by man between March and May of this year were reduced by half, as reported by a team of seismologists. Tio estas la plej longa sisma ripoza fazo ekde la komenco de la registradoj. This is the longest seismic rest phase since records began.