×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La monda ekonomio malkreskis

La monda ekonomio malkreskis

La monda ekonomio dum la pasintaj kvin monatoj suferis ŝokon. Pro la kronvirusa pandemio subite okazis forta ŝrumpo en pluraj sektoroj. Aviadiloj estis portintaj la viruson el Ĉinio en la tutan mondon, sekve necesis draste limigi vojaĝojn per aviadiloj.

Se mi ekzemple dum februaro ankoraŭ vidis ĉinojn promeni tra la Mirabell-ĝardeno en Salzburg, ĉe alia vizito tie en majo mi ne plu vidis aziajn vizaĝojn. Sed ne nur ĉinoj ne plu povis vojaĝi eksterlanden, sed ankaŭ eŭropanoj estis trafitaj de limigoj de vojaĝlibereco.

La aŭtoritatoj en la diversaj landoj konsilas al la homoj pasigi feriojn laŭeble en la propra lando. Sekve ekzemple la turismo al mediteraneaj landoj malkreskis. Ankaŭ la sankontroloj ĉe la limoj ĝenas kaj kaŭzas longajn atendovicojn de aŭtomobiloj.

Alia problemo estas noktaj amuzejoj. Ili povas nun funkcii en Aŭstrio nur ĝis la 23-a horo kaj tial multaj mastroj rezignas pri malfermo, ĉar ili ne volas riski atendeblan deficiton. Ankaŭ la tuta kultura sektoro estas forte trafita. Teatraj spektakloj kaj koncertoj aŭ tute ne povas okazi, aŭ nur sub rigoraj reguloj pri distanco inter la aktoroj aŭ muzikistoj aŭ inter la ĉeestantaj spektantoj de spektaklo.

Kongresoj kaj festivaloj ne okazas, nur en Salzburg oni kuraĝis okazigi la ĉiujaran festivalon, kvankam sub modifitaj kondiĉoj. Por la artistoj ne nur la financa malgajno estas doloriga, sed eĉ pli dolorigas ilin ke ili ne povas praktiki sian arton.

Suferis ankaŭ gelernantoj, ĉar ili devis resti hejme kaj ricevis hejmtaskojn kiujn ili ja povis plenumi per komputilo, sed mankis al ili la kontakto al la samklasanoj kaj la hejma kuirejo ofte ne estis tre taŭga loko por lerni. Espereble post la someraj ferioj la lernejoj funkcios denove simile al la situacio antaŭ la pandemio.

La industrio ne estis tiom trafita koncerne la malkreskon de produktado pro manko de laborforto aŭ de materialoj, sed pro la malkresko en la aĉetado de la koncernaj industriaj produktoj. Tiu malkresko estis ne nur kaŭzita de manko de mono, sed de ŝanĝitaj bezonoj. La homoj nun koncentriĝas pli pri la propra sfero. Ili ne plu elspezas tiom da mono por superfluaj luksaĵoj. Tio montriĝas tre forte en Usono kie la malkresko de la ekonomio atingis pli ol 30 procentojn, dum en Germanio aperis malkresko de "nur" 10 procentoj. Tio ja estas ŝokaj ciferoj kiuj tamen ne prezentas tre eldirpovan bildon, ĉar multaj sektoroj de la ekonomio apenaŭ suferas kaj kelkaj eĉ estas gajnintoj de la krizo. Kaj ankaŭ multaj homoj nun estas pli kontentaj ol antaŭe, ĉar la koncentriĝo pri la propra sfero estas sukcesiga. La familia vivo profitas, ankaŭ ekzemple rilatoj al najbaroj.

La ekonomio post la pandemio certe rekreskos, sed en kelkaj sektoroj tiu rekresko daŭros kelkajn jarojn. Kaj la mondo ŝanĝiĝas pro ĉi tiu pandemio. La homaro ja daŭre evoluas. La mondo post la pandemio eble estos iomete pli bona.

La monda ekonomio malkreskis Мировая экономика пришла в упадок

La monda ekonomio dum la pasintaj kvin monatoj suferis ŝokon. Pro la kronvirusa pandemio subite okazis forta ŝrumpo en pluraj sektoroj. Due to the coronary pandemic, there has been a sharp decline in several sectors. Aviadiloj estis portintaj la viruson el Ĉinio en la tutan mondon, sekve necesis draste limigi vojaĝojn per aviadiloj. Planes had carried the virus from China all over the world, so it was necessary to drastically restrict air travel.

Se mi ekzemple dum februaro ankoraŭ vidis ĉinojn promeni tra la Mirabell-ĝardeno en Salzburg, ĉe alia vizito tie en majo mi ne plu vidis aziajn vizaĝojn. If for example in February I still saw Chinese people walking through the Mirabell garden in Salzburg, on another visit there in May I no longer saw Asian faces. Sed ne nur ĉinoj ne plu povis vojaĝi eksterlanden, sed ankaŭ eŭropanoj estis trafitaj de limigoj de vojaĝlibereco.

La aŭtoritatoj en la diversaj landoj konsilas al la homoj pasigi feriojn laŭeble en la propra lando. Sekve ekzemple la turismo al mediteraneaj landoj malkreskis. Ankaŭ la sankontroloj ĉe la limoj ĝenas kaj kaŭzas longajn atendovicojn de aŭtomobiloj. Border checks are also annoying and cause long queues of cars.

Alia problemo estas noktaj amuzejoj. Another problem is nightclubs. Ili povas nun funkcii en Aŭstrio nur ĝis la 23-a horo kaj tial multaj mastroj rezignas pri malfermo, ĉar ili ne volas riski atendeblan deficiton. They can now operate in Austria only until 11pm and that is why many owners are giving up on opening because they do not want to risk an expected deficit. Ankaŭ la tuta kultura sektoro estas forte trafita. Teatraj spektakloj kaj koncertoj aŭ tute ne povas okazi, aŭ nur sub rigoraj reguloj pri distanco inter la aktoroj aŭ muzikistoj aŭ inter la ĉeestantaj spektantoj de spektaklo. Theatrical performances and concerts either cannot take place at all, or only under strict rules of distance between the actors or musicians or between the present spectators of a show.

Kongresoj kaj festivaloj ne okazas, nur en Salzburg oni kuraĝis okazigi la ĉiujaran festivalon, kvankam sub modifitaj kondiĉoj. Por la artistoj ne nur la financa malgajno estas doloriga, sed eĉ pli dolorigas ilin ke ili ne povas praktiki sian arton.

Suferis ankaŭ gelernantoj, ĉar ili devis resti hejme kaj ricevis hejmtaskojn kiujn ili ja povis plenumi per komputilo, sed mankis al ili la kontakto al la samklasanoj kaj la hejma kuirejo ofte ne estis tre taŭga loko por lerni. Espereble post la someraj ferioj la lernejoj funkcios denove simile al la situacio antaŭ la pandemio.

La industrio ne estis tiom trafita koncerne la malkreskon de produktado pro manko de laborforto aŭ de materialoj, sed pro la malkresko en la aĉetado de la koncernaj industriaj produktoj. The industry was not so much affected by the decline in production due to a lack of manpower or materials, but by the decline in the purchase of the relevant industrial products. Tiu malkresko estis ne nur kaŭzita de manko de mono, sed de ŝanĝitaj bezonoj. La homoj nun koncentriĝas pli pri la propra sfero. People are now concentrating more on their own sphere. Ili ne plu elspezas tiom da mono por superfluaj luksaĵoj. Tio montriĝas tre forte en Usono kie la malkresko de la ekonomio atingis pli ol 30 procentojn, dum en Germanio aperis malkresko de "nur" 10 procentoj. Tio ja estas ŝokaj ciferoj kiuj tamen ne prezentas tre eldirpovan bildon, ĉar multaj sektoroj de la ekonomio apenaŭ suferas kaj kelkaj eĉ estas gajnintoj de la krizo. These are shocking figures that do not present a very telling picture, as many sectors of the economy are barely suffering and some are even winners of the crisis. Kaj ankaŭ multaj homoj nun estas pli kontentaj ol antaŭe, ĉar la koncentriĝo pri la propra sfero estas sukcesiga. La familia vivo profitas, ankaŭ ekzemple rilatoj al najbaroj.

La ekonomio post la pandemio certe rekreskos, sed en kelkaj sektoroj tiu rekresko daŭros kelkajn jarojn. Kaj la mondo ŝanĝiĝas pro ĉi tiu pandemio. La homaro ja daŭre evoluas. La mondo post la pandemio eble estos iomete pli bona.