La lernakcela efiko de Esperanto
La tasko de lernejo estas peri sistemecan scion pri la diversaj fakoj. Tio validas precipe por la instruado de lingvoj, ĉu de la lingvo en kiu okazas la instruado en la diversaj fakoj, ĉu de fremda, ankoraŭ nekonata lingvo.
Necesas pritrakti la gramatikan strukturon de lingvo, la regulojn de la sintakso kaj la sonsistemon de la lingvo kune kun ĝia ortografio. La sonsistemo en kunteksto kun ĝia rilato al la skribsistemo ofte estas neglekteme pritraktata. Tio komenciĝas jam ĉe la unua lingvo ĉe kiu ekzemple en la instruado de la germana lingvo en Aŭstrio oni simpligas la fonologion preterlasante diferencojn inter fermitaj kaj malfermitaj vokaloj aŭ inter voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj.
Ekkoni la diferencojn inter la nuancoj de la sonoj tamen estas esence por la bona lernado de la koncerna lingvo. Lingvoinstruistino de la germana iam diris al mi: "Por tiuj nuancoj ni ne havas tempon". Sufiĉas laŭ tio povi paroli "laŭ la skribo", kio signifas ke por la elparolo de skribita teksto sufiĉas simpligita prononco. Tiu sinteno tamen tre negative efikas en la instruado de dua lingvo kiu plej ofte hodiaŭ estas la angla. Rilate al la angla estas aparte malfacile prezenti al la lernantoj iun sistemon. La angla lingvo ekzemple disponas pri granda vario de vokalfonemoj. Sed ne ekzistas veraj reguloj por atribui certan vokalfonemon al certa litero. La lernantoj nur aŭdas la prononcon de la koncerna vorto (kiu povas tre forte varii laŭ la lingva deveno de la instruistino) kaj ili imitu tiun prononcon. "Por detaloj ja ne estas sufiĉe da tempo". Sen helpinstruado ekster la lernejo tiel la lernprogreso restas malforta. La angla lingvo tiel certe estas sufiĉe maltaŭga por peri sistemecan scion pri lingvo.
Por tia sistemeca scio pri lingvo ekzistas termino kiu devenas el la greka: Ĝi nomiĝas propedeŭtiko. Ĝi preparas lingvolernadon. Propedeŭtika instruado povas grave akceli la komprenon de sistemo de lingvo kaj levi la konscion. Post propedeŭtika instruado la lernado de nova lingvo fariĝas pli intensa.
Por atingi tiun avantaĝon necesas prezenti al la lernantoj propedeŭtikan lingvon, ĉar nura teoriumado tute ne sufiĉas. Ja gravas ke la lernantoj mem sentu ke ili povas rapide progresi en la lingvolernado. Kvankam Zamenhof ne intencis krei propedeŭtikan lingvon, la rezulto de lia genia kreado ĝuste estis tia.
Esperanto perfekte taŭgas por propedeŭtika instruado de lingvo. Tio koncernas la gramatikan strukturon, la vortfaradon kaj sintakson, kaj precipe la sonsistemon kaj ortografion. En Esperanto eblas perfekte atribui al ĉiu litero la koncernan sonon aŭ inverse. La nombro de vokalfonemoj estas tre limigita. Eblas tiel tre rapide kaj bone lerni la kvin vokalojn kaj la koncernajn diftongojn.
Oni tiam povas koncentriĝi pri la konsonantoj kiuj postulas pli da ekzercado. Tre gravaj estas ekzemple la konsonantoj "r" kaj "l". Necesas peri al la lernantoj ke ekzistas almenaŭ du variantoj por prononci la konsonanton "r" kaj ke la langopinta varianto estas preferinda, ĉar ĝi pli klare aŭdiĝas kaj tiel faciligas la komprenon de parolado. Same kiel por la langopinta "r" ankaŭ por la "l" necesas ekzerci per la lango ĝis aŭdiĝas malpeza "l". En la instruado de Esperanto ne mankas la tempo por lerni tion.
La sento regi la prononcon de lingvo estas esenca por la plua emo daŭrigi lingvolernadon. Kion oni regas, tio ne plu estas fremda. Tiel Esperanto povas liveri esencan kontribuon al la intereso lerni aliajn lingvojn.