×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La krizo plifortigis ligitajn rilatojn

La krizo plifortigis ligitajn rilatojn

Timoj pri infektiĝo kaj necerteco kondukis dum la kronvirusa krizo al monogamia sinteno en partnerecoj. Laŭ studaĵo la homoj koncentriĝis pri siaj ĉefaj rilatoj, la kontakto al senligaj sekspartneroj kaj personoj en malfermaj rilatoj reduktiĝis.

Ĝenerale la kvarantena stato tre diverse efikis al la homoj. "La pandemio estis por multaj homoj vere granda ŝanĝo kaj oni vidas du direktojn", klarigas sociologino en Vieno la el ŝia vido plej signifajn rezultojn de la studaĵo en kiu partoprenis dum la monato aprilo ĉirkaŭ 4700 personoj per interreto en Germanio kaj Aŭstrio. Unuflanke laŭ tio estas homoj kiuj dum la pandemio bonfartis, por tiuj homoj la streso de la ĉiutago kaj konfliktoj eĉ reduktiĝis. "Kontraŭe al tio ekzistas dua grupo, kie la preciza malo validas. Tiuj havis multe da streso, malmulte da plezuro, la konfliktoj plioftiĝis", ŝi diras. Naŭ procentoj de la enketitoj en ligitaj partneraj rilatoj travivis dum la du semajnoj antaŭ la enketo psikan perforton.

Se oni konsideras ĉiujn formojn de sociaj rilatoj, tiam oni vidas ke precipe partneraj kaj familiaj kontaktoj intensiĝis, dum amikaj kaj profesiaj rilatoj tre forte malkreskis. La granda plimulto de la enketitoj (79 procentoj) "forte aŭ parte internigis kaj kutimigis" la fizikan distanciĝon, diras la studaĵo. Tiuj homoj laŭ tio disvolvis novan senton por distanciĝo, ekzemple ĉe ekvido de personoj kiuj proksime grupiĝas aŭ kiuj en filmo ĉirkaŭbrakas unu la alian.

Ekde la pandemio 21 procentoj de la enketitoj priskribis sian socian subtenan reton kiel limigita aŭ tre limigita, ĉe kio la dimensio de la sentita distanciĝo forte variis laŭ la stato de la rilato. Inter personoj sen romantikaj aŭ seksaj rilatoj 24 procentoj travivis fortan distanciĝon de siaj intimaj rilatoj dum la tempo de la kvarantenaj limigoj, dum tio trafis nur je 7 procentoj ĉe ligitaj partnerecoj.

Relative milde transdaŭris la limigojn precipe personoj en firmaj partnerecoj. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la enketitoj signalis altan konsenton pri la demando: "Por izolita situacio mia partner/in/o estas plej bona persono kiun mi povas imagi". La plej granda diferenco inter homoj en partneraj rilatoj kaj soluloj montriĝis en tio ke ĉi-lastaj tre forte sentis la mankon de kontakto al aliaj homoj kaj precipe ankaŭ la korpan kontakton. Pli ol 90 procentoj de la soluloj estas malkontentaj pri la dimensio de proksimeco kaj de tuŝiĝoj ricevataj. La seksa deziro restis egala ĉe pli ol la duono de la enketitoj, 22 procentoj indikis plialtiĝon de la libido, 25 procentoj aliflanke indikis malaltiĝon. Rilate al tio streso ĉe 28 procentoj de la gepatroj kondukis al tio ke ili ne havis tempon por intimeco kaj seksumado.

La sociologino surpriziĝis pri la dimensio je kiu la pandemio ankaŭ donis pozitivajn travivaĵojn. Apud la menciita malkresko de la konfliktoj apartenas al tio ankaŭ sento de senpeziĝo por kelkaj el la enketitoj, "ke aktuale neniu elatendas de ili havi aktivan socian vivon aŭ - ankaŭ ĝuste ĉe soluloj - havi aktivan seksan vivon". Por la studaĵo partoprenis virinoj (68 procentoj de la enketitoj), homoj kun alta kleriĝo (63 procentoj kun universitato kleriĝo), 58 procentoj vivis en ligita rilato aŭ vivis en plurpersona mastrumejo (67 procentoj).


La krizo plifortigis ligitajn rilatojn The crisis has strengthened ties La crisis fortaleció las relaciones Кризис укрепил кабальные отношения

Timoj pri infektiĝo kaj necerteco kondukis dum la kronvirusa krizo al monogamia sinteno en partnerecoj. Fears of infection and uncertainty led during the coronary heart disease crisis to a monogamous attitude in partnerships. Laŭ studaĵo la homoj koncentriĝis pri siaj ĉefaj rilatoj, la kontakto al senligaj sekspartneroj kaj personoj en malfermaj rilatoj reduktiĝis. According to a study, people were concentrating on their main relationships, contact with unrelated sex partners and people in open relationships was reduced.

Ĝenerale la kvarantena stato tre diverse efikis al la homoj. In general, the state of quarantine has had a very different effect on people. "La pandemio estis por multaj homoj vere granda ŝanĝo kaj oni vidas du direktojn", klarigas sociologino en Vieno la el ŝia vido plej signifajn rezultojn de la studaĵo en kiu partoprenis dum la monato aprilo ĉirkaŭ 4700 personoj per interreto en Germanio kaj Aŭstrio. "For many people, the pandemic has been a big change and we see two directions," said a sociologist in Vienna who said the most significant results of the study, which involved about 4,700 people online in Germany and Austria in April. Unuflanke laŭ tio estas homoj kiuj dum la pandemio bonfartis, por tiuj homoj la streso de la ĉiutago kaj konfliktoj eĉ reduktiĝis. On the one hand, there are people who are doing well during the pandemic, and for those people, the stress of everyday life and conflict have even been reduced. "Kontraŭe al tio ekzistas dua grupo, kie la preciza malo validas. "On the contrary, there is a second group where the exact opposite is true. Tiuj havis multe da streso, malmulte da plezuro, la konfliktoj plioftiĝis", ŝi diras. Those had a lot of stress, little pleasure, the conflicts became more frequent, "she says. Naŭ procentoj de la enketitoj en ligitaj partneraj rilatoj travivis dum la du semajnoj antaŭ la enketo psikan perforton. Nine percent of respondents in related partnerships experienced psychiatric violence in the two weeks prior to the survey.

Se oni konsideras ĉiujn formojn de sociaj rilatoj, tiam oni vidas ke precipe partneraj kaj familiaj kontaktoj intensiĝis, dum amikaj kaj profesiaj rilatoj tre forte malkreskis. If one considers all forms of social relations, then one sees that especially partner and family contacts have intensified, while friendly and professional relations have very strongly declined. La granda plimulto de la enketitoj (79 procentoj) "forte aŭ parte internigis kaj kutimigis" la fizikan distanciĝon, diras la studaĵo. The vast majority of respondents (79 percent) "strongly or partially internalized and accustomed" the physical distance, the study says. Tiuj homoj laŭ tio disvolvis novan senton por distanciĝo, ekzemple ĉe ekvido de personoj kiuj proksime grupiĝas aŭ kiuj en filmo ĉirkaŭbrakas unu la alian. According to them, these people have developed a new sense of distance, for example at the sight of people who are closely grouped or who embrace each other in a film.

Ekde la pandemio 21 procentoj de la enketitoj priskribis sian socian subtenan reton kiel limigita aŭ tre limigita, ĉe kio la dimensio de la sentita distanciĝo forte variis laŭ la stato de la rilato. Since the pandemic, 21 percent of respondents have described their social support network as limited or very limited, with the size of the distance felt varying greatly depending on the state of the relationship. Inter personoj sen romantikaj aŭ seksaj rilatoj 24 procentoj travivis fortan distanciĝon de siaj intimaj rilatoj dum la tempo de la kvarantenaj limigoj, dum tio trafis nur je 7 procentoj ĉe ligitaj partnerecoj. Among people without romantic or sexual relationships, 24 percent experienced a strong distancing from their intimate relationships during the time of the quarantine restrictions, while that hit only 7 percent at linked partnerships.

Relative milde transdaŭris la limigojn precipe personoj en firmaj partnerecoj. Relatively mildly the restrictions have been passed on especially by persons in firm partnerships. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la enketitoj signalis altan konsenton pri la demando: "Por izolita situacio mia partner/in/o estas plej bona persono kiun mi povas imagi". About three-quarters of respondents reported a high level of consensus on the question: "For an isolated situation, my partner is the best person I can imagine." La plej granda diferenco inter homoj en partneraj rilatoj kaj soluloj montriĝis en tio ke ĉi-lastaj tre forte sentis la mankon de kontakto al aliaj homoj kaj precipe ankaŭ la korpan kontakton. The biggest difference between people in partner relationships and singles was shown in the fact that the latter felt very strongly the lack of contact with other people and especially also the physical contact. Pli ol 90 procentoj de la soluloj estas malkontentaj pri la dimensio de proksimeco kaj de tuŝiĝoj ricevataj. More than 90 percent of singles are dissatisfied with the size of proximity and touch received. La seksa deziro restis egala ĉe pli ol la duono de la enketitoj, 22 procentoj indikis plialtiĝon de la libido, 25 procentoj aliflanke indikis malaltiĝon. Sexual desire remained the same in more than half of the respondents, 22 percent indicated an increase in libido, 25 percent on the other hand indicated a decrease. Rilate al tio streso ĉe 28 procentoj de la gepatroj kondukis al tio ke ili ne havis tempon por intimeco kaj seksumado. In this regard, stress in 28 percent of parents led to them not having time for intimacy and sex.

La sociologino surpriziĝis pri la dimensio je kiu la pandemio ankaŭ donis pozitivajn travivaĵojn. The sociologist was surprised at the extent to which the pandemic also yielded positive experiences. Apud la menciita malkresko de la konfliktoj apartenas al tio ankaŭ sento de senpeziĝo por kelkaj el la enketitoj, "ke aktuale neniu elatendas de ili havi aktivan socian vivon aŭ - ankaŭ ĝuste ĉe soluloj - havi aktivan seksan vivon". Along with the aforementioned decline in conflicts, there is also a sense of relief for some of the respondents, "that currently no one expects them to have an active social life or - even in solitary confinement - to have an active sex life". Por la studaĵo partoprenis virinoj (68 procentoj de la enketitoj), homoj kun alta kleriĝo (63 procentoj kun universitato kleriĝo), 58 procentoj vivis en ligita rilato aŭ vivis en plurpersona mastrumejo (67 procentoj). The study involved women (68 percent of respondents), people with higher education (63 percent with university education), 58 percent lived in a connected relationship or lived in a multi-person household (67 percent).