×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, La insulo de maizo

La insulo de maizo

Belega kartvela filmo Kvankam al la spektantaro de nuntempaj holivudecaj filmoj, la ritmo de tiu ĉi filmo povas aperi tro malrapida, ĝi tamen donos al la aprezemaj kinospektantoj raran emocian travivaĵon.

La filmo “La insulo de maizo” de la kartvela reĝisoro George Ovaŝvili estas mirinda filmarta atingo, prezentita per la plej granda modesteco. Naturo, laboro, rutino, cikloj de la vivo karakterizas la filmon. Fone agas aldona ripetiĝanta elemento – la milito. Sed ĝi ne estas tiel antaŭvidebla kiel la aliaj elementoj kaj oni ne scias, kiam ĝi minace ekaperos.

Per tiaj elementoj la reĝisoro prezentas sian rakonton, kiun akompanas la voĉoj de la naturo kaj la timigaj, proksimaj kaj malproksimaj, bruoj de la milito, sed tre malmulte da homaj voĉoj. En la filmo estas minimuma kvanto da koncizaj dialogoj, ĉar ili tute ne necesas, kiam ĉirkaŭe pulsas la naturo kaj simplaj rigardoj sufiĉas por disvolvi la rakonton. Des pli, ke kaŭze de la geografia situo, en kiu la filmo disvolviĝas, vortoj ne povas krei komunikadon, ĉar du lingvoj tre malsimilaj, la kartvela kaj la abĥaza, malamike sin alfrontas.

En la rivero Inguri, natura limo inter Kartvelujo kaj la secesia Abĥaza respubliko, vintraj inundoj kreas malgrandajn insulojn el tre fekunda grundo, kiuj restas en la rivero ĝis kiam novaj subitaj inundoj tre rapide subakvigas ilin. Sur tiaj insuloj okazas unu el la plej timigaj tradicioj de kultivado en la mondo: riska kultivado de maizo. Laŭ la intrigo de la filmo, ĝuste sur unu el tiuj etaj insuloj albordiĝas terkultivisto (la aktoro Iljas Salman) kaj lia adoleskanta nepino (la debutanta aktorino Mariam Buturiŝvili).

La unua parto de la filmo priskribas kiel la terkulturisto kaj lia nepino konstruas barakon por ilia restado sur la insulo, kaj kiel ili prilaboras la grundon kaj semas la maizon. Male al multaj reĝisoroj, kiuj priskribas la laboron de terkultivado simbole kaj ceremonie, Ovaŝvili prezentas ĝin rekte kaj realece. Temas ja pri peniga, monotona laboro, kiun li dokumentas unuflanke kiel senemocia preciza observanto sed aliflanke donante impreson de intima proksimeco al la protagonistoj, aparte al la nepino, knabino je la sojlo de virina maturiĝo, kies figuro estas tre delikate priskribita.

De temp' al tempo, boatoj kun malamikaj soldatoj preteriras kaj eĉ albordiĝas al la insulo. Aliaj soldatoj el la bordo de la rivero ĉikane ĝenas la knabinon sed la avo firme ĉesigas iliajn fiĝenadojn.

Fojon, inter la kanoj de maizo, la avo kaj la nepino trovas vunditan soldaton, kiu povus rompi la ekvilibron inter ili sed tamen la filmo ne fariĝas melodramo. La reĝisoro bonege regas la okazaĵojn dum la ŝanĝoj de la sezonoj ĝis la neevitebla finalo.

La figuroj de la protagonistoj, la vizaĝoj de la avo kaj lia nepino stampiĝas en la memoro. Bonege, ke oni faras ankaŭ tiaspecajn filmojn!

Laŭplezure vi povas spekti en la suba esperantigita filmeto la oficialan antaŭfilmon de “La insulo de maizo” kaj mallongan intervjuon kun ĝia reĝisoro.

La insulo de maizo

Belega kartvela filmo Kvankam al la spektantaro de nuntempaj holivudecaj filmoj, la ritmo de tiu ĉi filmo povas aperi tro malrapida, ĝi tamen donos al la aprezemaj kinospektantoj raran emocian travivaĵon.

La filmo “La insulo de maizo” de la kartvela reĝisoro George Ovaŝvili estas mirinda filmarta atingo, prezentita per la plej granda modesteco. Naturo, laboro, rutino, cikloj de la vivo karakterizas la filmon. Fone agas aldona ripetiĝanta elemento – la milito. Sed ĝi ne estas tiel antaŭvidebla kiel la aliaj elementoj kaj oni ne scias, kiam ĝi minace ekaperos.

Per tiaj elementoj la reĝisoro prezentas sian rakonton, kiun akompanas la voĉoj de la naturo kaj la timigaj, proksimaj kaj malproksimaj, bruoj de la milito, sed tre malmulte da homaj voĉoj. With such elements the director presents his story, which is accompanied by the voices of nature and the frightening, near and far, noises of war, but very few human voices. En la filmo estas minimuma kvanto da koncizaj dialogoj, ĉar ili tute ne necesas, kiam ĉirkaŭe pulsas la naturo kaj simplaj rigardoj sufiĉas por disvolvi la rakonton. Des pli, ke kaŭze de la geografia situo, en kiu la filmo disvolviĝas, vortoj ne povas krei komunikadon, ĉar du lingvoj tre malsimilaj, la kartvela kaj la abĥaza, malamike sin alfrontas.