×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, La infekta efiko de socia drinkado

La infekta efiko de socia drinkado

Nun post la fino de la somera feria sezono montriĝas ke multaj revenintoj infektiĝis per la kronviruso dum la restado en suda lando, ekzemple en Kroatio. Kaj tiuj infektitoj estas ĉefe junaj homoj kiuj sen atenti pri la danĝero de infektiĝo kunestadis en drinkejoj en gaja etoso. Oni apenaŭ povas riproĉi al ili tiun konduton ĉar ili ja volis dum la feriado ĝui la vivon kiu dum la antaŭaj monatoj estis regata de la pandemio.

La homoj bezonas la ridadon, ridado malpezigas la koron kaj ridado havas pozitivan "infektan" efikon. Kaj alkoholo ludas en tio gravan rolon, almenaŭ se viroj estas inter si.

Homoj estas sociaj estuloj. Ili ŝatas renkontiĝi kun amikoj, ĝojas kun aliaj kaj suferas kun ili. Jen kaj jen glaso da biero aŭ ankaŭ da vino movas la langon kaj pli rapide alproksimigas homojn unuj al la aliaj.

Usonaj psikologoj esploris la efikon de alkoholaj trinkaĵoj rilate al la socia interago en studaĵo kun 720 testantoj. Iliaj observoj je unua vido sonas malmulte surprizaj: Kiu alkoholon trinkas, sur tiun la ridetado de aliaj homoj efikas pli infekte.

Tamen tiu efiko aperis kurioze nur en grupoj de viroj. Se virino eksidis ĉe la tablo, la alkoholo apenaŭ plu plifortigis la infektan efikon de rideto.

"Ni volis esplori ĉu alkoholo efikas ĉe viroj kiel ia socia lubrikaĵo", klarigas psikologino. Laŭ ŝi la studaĵo liveras klaran pruvon ke drinkado ĉe viroj havas tiurilate pli fortan efikon ol ĉe virinoj. Tio ankaŭ gravas por pli bone kompreni problemojn kiuj fontas el alkoholdrinkado. Viroj havas je 50 procentoj pli altan riskon drinki tro. Kaj tiuj drinkadoj kutime ne okazas en soleco sed en grupo.

En la studaĵo la 720 testantoj en la aĝo de 21 ĝis 28 jaroj estis sidigitaj en grupoj de po 3 personoj ĉe tablo kaj estis filmitaj. Ili ricevis aŭ drinkaĵon (vodkon), aŭ senalkoholan trinkaĵon aŭ laŭdire alkoholan trinkaĵon kiu tamen estis senalkohola. La partoprenantoj estis prezentataj unu al la aliaj kaj estis petataj prijuĝi la trinkaĵojn. Krom tio ne estis aliaj instrukcioj flanke de la esploristoj.

Sur la videoregistraĵoj la psikologoj konstatis kiom akceptemaj la testantoj estis por la ridetoj de siaj samtablanoj. Alkoholo plifortigis tiun infekton nur en puraj rondoj de viroj. Evidente la drogo funkcias inter viroj kiel speco de kuraĝigilo kiu forigas hezitojn.

La psikologoj rekomendas konsideri la drinkadon en socio kun multe pli da kritikemo ol estis kutimo ĝis nun. "Multaj homoj kredas ke socia drinkanto ne prezentas problemon", diras la psikologino. Sed kaj porokazaj kaj oftaj drinkantoj plej ofte ekprenas la glason kune kun aliaj. La observita infekta efiko de la ridetoj verŝajne plifortigas la alkoholkonsumon. Sociaj motivoj tial povus ludi gravan rolon ĉe la ekesto de problemoj pro alkoholo.

La socia konsumo de alkoholo do ankaŭ plifortigas la sanproblemojn en la pandemio, sed la bezono pri kunestado kun amikoj estas tre forta kaj la aktuala mutacio de la kronviruso kaŭzas pli mildajn simptomojn de malsano. Estas granda defio por la politikaj agantoj trovi la ekvilibron inter striktaj mezuroj kaj la bezono pri socia kunestado.