×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La Esperanto-movado meze de pandemio

La Esperanto-movado meze de pandemio

Meze de la terura pandemio, kiu cunamas la mondon en ĉi tiu komenco de la jaro 2020, certe unu demando okupas la menson de ĉiuj homoj, kiuj amas nian komunan lingvon: Esperanton. La demando estas: kiel efikos la viruso rilate nian movadon?

La unua penso estas maltrankviliga. Nia kulturmovado ne estas tiel forta kiel ni volus, kaj ĝia financa bazo jam de certa tempo suferas skuojn. Se la pandemio nature damaĝas la tutmondan ekonomion, tiam evidente ĝi malfavore atingos ankaŭ nian movadon. Tamen, ni ne rajtas pensi nur ekonomie, kiam temas pri socia malsan-minaco. Ni do klopodu listigi negativajn kaj (se ili ekzistas) pozitivajn rezultojn de la pandemio je nia movado.

Negativaj faktoroj:

Niaj ĉeestaj eventoj (internaciaj, regionaj kaj landaj kongresoj, kursoj, renkontiĝoj kaj simplaj klubaj kunsidoj) estos interrompitaj. Niaj asocioj riskas perdi anojn kaj sian rolon kiel alproksimigantoj de membroj. Faritaj aliĝoj perdiĝos aŭ prokrastiĝos. Multaj fervoraj samideanoj malĝojos pro tio.

Sekve de tia manko de personaj kontaktoj, eble multaj asocianoj ne plu aliĝos al siaj asocioj, en loka, landa kaj internacia niveloj.

Prelegoj pri Esperanto en lernejoj kaj kultur-asocioj ĉesos dum certa tempo. Sekve, malpliiĝos varbado de eblaj personoj interesitaj pri nia lingvo.

Turismaj agadoj ligitaj al Esperanto (ekskursoj, ekzemple) same malpliiĝos.

Pozitivaj faktoroj:

Pro la bezono pri socia izoliĝo, interretaj personaj kontaktoj pliintensiĝas, skribe kaj parole. Precipe la junulara movado (BEJO kaj TEJO, ekzemple) lanĉas spontanajn babiladojn por praktikado de la lingvo kaj amika interapogo.

En grupaj diskutlistoj en interreto la partoprenoj estas jam nun pli intensaj kaj fervoraj. Svarmas belaj filmetoj kaj podkastoj, kiuj vigligas la homojn.

Multaj homoj interesiĝas pri reta lernado de nia lingvo. Ĉi tiu tempo povas esti favora por intensa varbado de novaj kursanoj. Duolingo estas ekzemplo. En Brazilo, konata gvidanto de diskutlisto kaj retejo por apogi la lernadon, S-ro Adonis Saliba, rapide varbis dekojn da interesitoj por sia reta kurso. Izolitaj personoj havas pli da tempo por studado.

La konata retejo edukado.net intensigis sian agadon, kaj jam proponas plurajn intervjuojn kun eminentaj fakuloj pri la nuntempa krizo, krom aliaj edukaj iniciatoj.

Diversaj revuoj disponigas abundan kaj riĉan senpagan materialon: “Monato”, “Juna Amiko”, reta Revuo Esperanto de UEA, “La Turka Stelo”, ekzemple.

Relative facile estas organizi prelegojn al klubanoj kaj asocianoj per skajpo. Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro, ekzemple, jam tion faras de certa tempo. Surbaze de la disponebla teknologio, eĉ surogatojn de la kongresoj, kiujn oni devos prokrasti, oni povus pretigi per interretaj eventoj.

Espereble pli da Esperantistoj legos librojn dum sia izola tempo. Tio certe plialtigos la nivelon de lingvokono kaj kleriĝo inter ni. Multaj libroj en nia lingvo estas disponeblaj en interreto.

Nu, ĉi tiu skizo tute ne pretendas elĉerpi la temon. Pro optimismo, rimarku, ke mi listigis kvar negativajn punktojn kaj sep pozitivajn. Fakte, ĝi estas nur provoko. La Esperanta RetRadio partoprenas la klopodon teni alta la animon de Esperantistoj. Ni ĉiuj povas krei eblecojn por transformi la nunan krizon en favoran cirkonstancon por nia Esperanto-movado. Ni ne forgesu, ke en tempo de tutmonda sufero, ankaŭ tutmonda solidareco povas burĝoni. Kaj en etoso de solidareco, certe Esperanto povas kreski.


La Esperanto-movado meze de pandemio The Esperanto movement in the midst of a pandemic

Meze de la terura pandemio, kiu cunamas la mondon en ĉi tiu komenco de la jaro 2020, certe unu demando okupas la menson de ĉiuj homoj, kiuj amas nian komunan lingvon: Esperanton. In the midst of the terrible pandemic that is sweeping the world at the beginning of this year 2020, surely one question occupies the minds of all people who love our common language: Esperanto. La demando estas: kiel efikos la viruso rilate nian movadon? The question is: how will the virus affect our movement?

La unua penso estas maltrankviliga. Nia kulturmovado ne estas tiel forta kiel ni volus, kaj ĝia financa bazo jam de certa tempo suferas skuojn. Our culture movement is not as strong as we would like, and its financial base has been suffering from shocks for some time. Se la pandemio nature damaĝas la tutmondan ekonomion, tiam evidente ĝi malfavore atingos ankaŭ nian movadon. If the pandemic naturally damages the global economy, then obviously it will adversely affect our movement as well. Tamen, ni ne rajtas pensi nur ekonomie, kiam temas pri socia malsan-minaco. However, we are not allowed to think only economically when it comes to social threat of disease. Ni do klopodu listigi negativajn kaj (se ili ekzistas) pozitivajn rezultojn de la pandemio je nia movado. So let’s try to list negative and (if they exist) positive results of the pandemic on our movement.

Negativaj faktoroj: Negative factors:

Niaj ĉeestaj eventoj (internaciaj, regionaj kaj landaj kongresoj, kursoj, renkontiĝoj kaj simplaj klubaj kunsidoj) estos interrompitaj. Our attendance events (international, regional and national congresses, courses, meetings and simple club sessions) will be interrupted. Niaj asocioj riskas perdi anojn kaj sian rolon kiel alproksimigantoj de membroj. Our associations risk losing members and their role as approximators of members. Faritaj aliĝoj perdiĝos aŭ prokrastiĝos. Entries made will be lost or delayed. Multaj fervoraj samideanoj malĝojos pro tio. Many enthusiastic like-minded people will be saddened by this.

Sekve de tia manko de personaj kontaktoj, eble multaj asocianoj ne plu aliĝos al siaj asocioj, en loka, landa kaj internacia niveloj. As a result of such a lack of personal contacts, many associates may no longer join their associations, at local, national and international levels.

Prelegoj pri Esperanto en lernejoj kaj kultur-asocioj ĉesos dum certa tempo. Sekve, malpliiĝos varbado de eblaj personoj interesitaj pri nia lingvo. Consequently, the recruitment of potential people interested in our language will decrease.

Turismaj agadoj ligitaj al Esperanto (ekskursoj, ekzemple) same malpliiĝos. Tourist activities related to Esperanto (excursions, for example) will also decrease.

Pozitivaj faktoroj: Positive factors:

Pro la bezono pri socia izoliĝo, interretaj personaj kontaktoj pliintensiĝas, skribe kaj parole. Due to the need for social isolation, online personal contacts are intensifying, both in writing and orally. Precipe la junulara movado (BEJO kaj TEJO, ekzemple) lanĉas spontanajn babiladojn por praktikado de la lingvo kaj amika interapogo. In particular, the youth movement (BEJO and TEJO, for example) is launching spontaneous talks for the practice of the language and friendly interaction.

En grupaj diskutlistoj en interreto la partoprenoj estas jam nun pli intensaj kaj fervoraj. In group discussion lists on the internet the participations are already more intense and enthusiastic. Svarmas belaj filmetoj kaj podkastoj, kiuj vigligas la homojn. There are plenty of beautiful videos and podcasts that enliven the people.

Multaj homoj interesiĝas pri reta lernado de nia lingvo. Ĉi tiu tempo povas esti favora por intensa varbado de novaj kursanoj. This time can be conducive to intense recruitment of new students. Duolingo estas ekzemplo. En Brazilo, konata gvidanto de diskutlisto kaj retejo por apogi la lernadon, S-ro Adonis Saliba, rapide varbis dekojn da interesitoj por sia reta kurso. In Brazil, a well-known leader of a discussion list and website to support the learning, Mr. Adonis Saliba, quickly recruited dozens of interested people for his online course. Izolitaj personoj havas pli da tempo por studado.

La konata retejo edukado.net intensigis sian agadon, kaj jam proponas plurajn intervjuojn kun eminentaj fakuloj pri la nuntempa krizo, krom aliaj edukaj iniciatoj. The well-known website edukado.net has intensified its activities, and already offers several interviews with eminent experts on the current crisis, in addition to other educational initiatives.

Diversaj revuoj disponigas abundan kaj riĉan senpagan materialon: “Monato”, “Juna Amiko”, reta Revuo Esperanto de UEA, “La Turka Stelo”, ekzemple. Various magazines provide abundant and rich free material: “Monato”, “Juna Amiko”, UEA's online Esperanto Magazine, “La Turka Stelo”, for example.

Relative facile estas organizi prelegojn al klubanoj kaj asocianoj per skajpo. It is relatively easy to organize lectures to club members and associates via skype. Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro, ekzemple, jam tion faras de certa tempo. The Cultural Cooperative of Esperantists in Rio de Janeiro, for example, has been doing this for some time. Surbaze de la disponebla teknologio, eĉ surogatojn de la kongresoj, kiujn oni devos prokrasti, oni povus pretigi per interretaj eventoj. Based on the available technology, even surrogates of the congresses that will have to be postponed could be prepared through online events.

Espereble pli da Esperantistoj legos librojn dum sia izola tempo. Hopefully more Esperantists will read books during their isolated time. Tio certe plialtigos la nivelon de lingvokono kaj kleriĝo inter ni. This will certainly increase the level of language knowledge and education among us. Multaj libroj en nia lingvo estas disponeblaj en interreto.

Nu, ĉi tiu skizo tute ne pretendas elĉerpi la temon. Well, this sketch is not intended at all to exhaust the subject. Pro optimismo, rimarku, ke mi listigis kvar negativajn punktojn kaj sep pozitivajn. For the sake of optimism, note that I have listed four negative points and seven positive ones. Fakte, ĝi estas nur provoko. In fact, it’s just a provocation. La Esperanta RetRadio partoprenas la klopodon teni alta la animon de Esperantistoj. La Esperanta RetRadio participates in the effort to keep the spirits of Esperantists high. Ni ĉiuj povas krei eblecojn por transformi la nunan krizon en favoran cirkonstancon por nia Esperanto-movado. We can all create opportunities to transform the current crisis into a favorable circumstance for our Esperanto movement. Ni ne forgesu, ke en tempo de tutmonda sufero, ankaŭ tutmonda solidareco povas burĝoni. Let us not forget that in a time of global suffering, global solidarity can also flourish. Kaj en etoso de solidareco, certe Esperanto povas kreski.