×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, La batalo kontraŭ viruso en Ĉeĥio

La batalo kontraŭ viruso en Ĉeĥio

Fine de februaro mi volis veturi al Provenco. Mia buso haltus en Milano, do mi regule observis ĉiujn novaĵojn el tiu loko. La situacio en Italujo ne estis favora. Post kelkaj tagoj mi decidis nenien veturi. La junuloj (ĉiuj, kiuj sentis sin junaj) devis esti en Alpoj, ĝui etoson de granda mondo. Multaj revenis ĝuste antaŭ la tempo de kvaranteno de tuta lando – infektitaj.

Ek de la 9-a de marto la ĉeĥa registaro ordonis porti maskojn (por protekti buŝon). Mi kviete aŭskultis pri tio, ĉar mi ne vizitadas ofte aliajn homojn, mi povas resti hejme kaj - oni vidos. Sed mia parencaro kaj amikoj sendis al mi fotojn de rapide kudritaj maskoj. Ĉiu fieris pri sia produkto. Do ankaŭ mi komprenis, ke necesas ion kudri. Mi kudris maskojn por mia familio. Ek de la 10-an de marto mi ricevis multe da mesaĝoj, kiuj ŝercas pri maskoj. Ankaŭ en televido ili varbis: Mia masko protektas vin, via masko protektas min.

Ek de la 16-a de marto nia lando kvarantenis. Homoj ne povis renkontiĝi, ili povis veturi nur al laborejo, vendejo kaj reveni hejmen por ne disvastigi malsanon. Preskaŭ ĉiuj homoj restis hejme. Nur la „unua linio“, tio estas kuracistoj, flegistinoj kaj preventejo (higieno), vendistoj, ankaŭ poŝto, elektro kaj gazoservoj funkciis. Aliaj ripozis hejme, ĉar ankaŭ la fabrikoj fermiĝis. La ŝercoj multiĝis: oni parolis pri la komuna tempo hejme, kiam homoj devas alkutimiĝi vivi kune. Kelkajn el ili mi tradukis por vi:

- La kronviruso komenciĝis en Ĉinio meze de decembro. En Ĉeĥio ĝi alvenis la 1-an de marto. Estas klare, ĝin alveturigis la Ĉeĥa poŝto.

- Dankon al nia dunganto, kiu nin salajras. Li savis nian vivon, ĉar alie ni venus skii en Italujo.

- En via vivopriskribo vi havas spacon, ĉe la jaro 2020. Kion vi faris? - Mi lavis miajn manojn.

- Ĉu vi certas, ke kunfermi edzon kaj edzinon hejme por dekkvar tagoj estas solvo, kiel malkreskigi nombron de viktimoj?

- La unuan fojon vi povas savi la homaron kuŝante antaŭ televido. Do ne merdigu ĝin.

- Mi pensas, ke la kronviruson mendis virinoj: neniu futbalo, neniu restoracio, neniu kunveno kun amikoj. El laboro bele rekte hejmen.

- Kaj tiel al virinoj plenumiĝis ilia sonĝo: Li ne povas iri en restoracion. - Kaj al viroj: Finfine ŝi ekkuiras. - La komuna sonĝo: Ja ne mortigi sin!

- Greta Thunberg: Unu viruso kaj mi perdis mian famon. Mi envias ĉinojn. - Kato: Ek de mia junaĝo mi bone scias, ke mi devas lavi miajn manojn. - Malbono devas esti forpelita per malbono (ĉeĥa biero nomita Corona). Baldaŭan liberan vivon al ĉiuj! Sed dependas de via protektado kontraŭ viruso, ne streĉu vin!


La batalo kontraŭ viruso en Ĉeĥio The fight against a virus in the Czech Republic

Fine de februaro mi volis veturi al Provenco. At the end of February I wanted to travel to Provence. Mia buso haltus en Milano, do mi regule observis ĉiujn novaĵojn el tiu loko. My bus would stop in Milan, so I regularly watched all the news from that place. La situacio en Italujo ne estis favora. The situation in Italy was not favorable. Post kelkaj tagoj mi decidis nenien veturi. La junuloj (ĉiuj, kiuj sentis sin junaj) devis esti en Alpoj, ĝui etoson de granda mondo. The young people (all who felt young) had to be in the Alps, to enjoy an atmosphere of a big world. Multaj revenis ĝuste antaŭ la tempo de kvaranteno de tuta lando – infektitaj. Many returned just before the time of quarantine across the country - infected.

Ek de la 9-a de marto la ĉeĥa registaro ordonis porti maskojn (por protekti buŝon). Mi kviete aŭskultis pri tio, ĉar mi ne vizitadas ofte aliajn homojn, mi povas resti hejme kaj - oni vidos. I listened quietly about it, because I don't visit other people often, I can stay at home and - we'll see. Sed mia parencaro kaj amikoj sendis al mi fotojn de rapide kudritaj maskoj. But my family and friends sent me photos of quickly sewn masks. Ĉiu fieris pri sia produkto. Everyone was proud of their product. Do ankaŭ mi komprenis, ke necesas ion kudri. So I also understood that something needed to be sewn. Mi kudris maskojn por mia familio. Ek de la 10-an de marto mi ricevis multe da mesaĝoj, kiuj ŝercas pri maskoj. Since March 10, I have received a lot of messages joking about masks. Ankaŭ en televido ili varbis: Mia masko protektas vin, via masko protektas min. Also on TV they recruited: My mask protects you, your mask protects me.

Ek de la 16-a de marto nia lando kvarantenis. Since March 16, our country has been in quarantine. Homoj ne povis renkontiĝi, ili povis veturi nur al laborejo, vendejo kaj reveni hejmen por ne disvastigi malsanon. Preskaŭ ĉiuj homoj restis hejme. Nur la „unua linio“, tio estas kuracistoj, flegistinoj kaj preventejo (higieno), vendistoj, ankaŭ poŝto, elektro kaj gazoservoj funkciis. Only the "front line", ie doctors, nurses and a prevention center (hygiene), vendors, as well as post, electricity and gas services worked. Aliaj ripozis hejme, ĉar ankaŭ la fabrikoj fermiĝis. Others rested at home, as the factories closed as well. La ŝercoj multiĝis: oni parolis pri la komuna tempo hejme, kiam homoj devas alkutimiĝi vivi kune. The jokes multiplied: there was talk of the common time at home when people have to get used to living together. Kelkajn el ili mi tradukis por vi:

- La kronviruso komenciĝis en Ĉinio meze de decembro. En Ĉeĥio ĝi alvenis la 1-an de marto. Estas klare, ĝin alveturigis la Ĉeĥa poŝto. It is clear that it was delivered by the Czech Post.

- Dankon al nia dunganto, kiu nin salajras. - Thanks to our employer who pays us. Li savis nian vivon, ĉar alie ni venus skii en Italujo.

- En via vivopriskribo vi havas spacon, ĉe la jaro 2020. - In your description of life you have space, at the year 2020. Kion vi faris? - Mi lavis miajn manojn.

- Ĉu vi certas, ke kunfermi edzon kaj edzinon hejme por dekkvar tagoj estas solvo, kiel malkreskigi nombron de viktimoj? - Are you sure that keeping a husband and wife at home for fourteen days is a solution, how to reduce the number of victims?

- La unuan fojon vi povas savi la homaron kuŝante antaŭ televido. Do ne merdigu ĝin. So don’t shit it.

- Mi pensas, ke la kronviruson mendis virinoj: neniu futbalo, neniu restoracio, neniu kunveno kun amikoj. 'I think the virus was ordered by women: no football, no restaurant, no meeting with friends. El laboro bele rekte hejmen.

- Kaj tiel al virinoj plenumiĝis ilia sonĝo: Li ne povas iri en restoracion. - Kaj al viroj: Finfine ŝi ekkuiras. - La komuna sonĝo: Ja ne mortigi sin!

- Greta Thunberg: Unu viruso kaj mi perdis mian famon. Mi envias ĉinojn. I envy the Chinese. - Kato: Ek de mia junaĝo mi bone scias, ke mi devas lavi miajn manojn. - Cat: Since I was young I know very well that I have to wash my hands. - Malbono devas esti forpelita per malbono (ĉeĥa biero nomita Corona). Baldaŭan liberan vivon al ĉiuj! Sed dependas de via protektado kontraŭ viruso, ne streĉu vin! - Evil must be expelled by evil (Czech beer called Corona). Soon a free life to all! But depending on your protection against a virus, don’t stress!