×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, La arto lin subtenis

La arto lin subtenis

Mi verkas ĉi tiun artikolon je la 1-a de januaro 2020. Multaj homoj konsideras ĉi tiun daton la Tago de Universala Frateco kaj direktas siajn pensojn al filozofiaj, religiaj, sociologiaj ideoj. Mi preferas turni min al arto, kiu ŝajnas al mi unu el la plej potencaj elementoj por la unuiĝo kaj interfratiĝo de homoj.

En la kampo de arto, ĉi tiu tuta jaro 2020 estos dediĉata al Ludoviko van Beethoven, kiu naskiĝis precize antaŭ 250 jaroj. Multaj fakuloj opinias, ke li estis la plej alta geniulo en muziko, en la tuta historio. Ni tamen evitu komparojn, sed simple klinu nian kapon antaŭ tiu eminenta artisto, kiu stampis sian arton per la neforviŝebla signo de libereco. Li agis en la tempo, kiam klasika muziko transiris al romantikismo. Liaj verkoj estas monumentoj al regado de sentoj super racio. Lia aŭdaco estis tiel kapturna, ke ĝis hodiaŭ ravitaj aŭskultantoj miras fronte al liaj simfonioj, kvartetoj, sonatoj kaj mesoj.

Beethoven naskiĝis en Bonn, en Germanujo, kaj montris sian muzikan talenton jam en la infana aĝo, kiam oni konsideris lin ia “nova Mozart”. Li fruaĝe ekposedis la muzikon de Bach, lerte ludis pianon kaj violonĉelon. Sed fakte lia talento kiel komponisto vekis la ĝeneralan atenton, super ĉio, kaj transformis lin en famulon. Li iom sin dediĉis al literaturo kaj amikiĝis al Schiller kaj Goethe.

Lia granda vivdramo komenciĝis iom post la 20-a aĝojaro, kiam orelmalsano ekdamaĝis lian aŭdkapablon. La tiutempa medicino malmulton povis helpi: fine de sia vivo, li estis preskaŭ tute surda. Tio estis por li konstanta turmento kaj kaŭzo de deprimo, angoro kaj certagrada izoliĝo. Li eĉ konsideris la eblecon de sinmortigo, sed laŭ liaj propraj vortoj, la arto lin subtenis.

La verko, kiu plej bone reprezentas la geniecon kaj krean potencon de Beethoven estas certe lia lasta simfonio, la naŭa. Unuafoje en la historio de muziko estis enkondukita la homa voĉo en tiaspecan komponaĵon. La kanto, konata kiel “Odo al Ĝojo”, estas adaptaĵo de poemo de Schiller, farita de Beethoven mem. Jen parteto de tiu grandioza kanto:

Ĝojon trinkas ĉiuj estuloj

En la sino de la Naturo:

Ĉiuj bonuloj, ĉiuj malbonuloj

Sekvas ĝian spuron de rozoj.

Ĝi donis al ni kisojn kaj vinon kaj

Fidelan amikon ĝismorte;

Ĝi donis forton por vivo de la plej humilaj

Kaj al la kerubo, kiu staras antaŭ Dio!

Ĝi fariĝis la himno de Eŭropa Unio. Dum la jaro 2020, indas, ke ni ofte revenu al la luma, unika verkaro de tiu granda homo. Por la subteno de ni ĉiuj.

La arto lin subtenis El arte lo apoyó.