×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kristnaska vespero por Sep fratoj

Kristnaska vespero por Sep fratoj

Estas la kristnaska vespero. La vetero estas milda, grizaj nuboj kovras la ĉielon kaj ĵus falinta neĝo tegas la montojn kaj valojn. Aŭdiĝas el arbaro mallaŭta susurado, tetro vespermanĝas en burĝonhava betulo, bombicilaro en ruĝe lumanta sorpo, kaj pigo, la fiera fraŭlino de pinaro, portadas branĉetojn por sia estonta nesto. En kabano same kiel en fratoj sur la deklivo de Impivaara.

Ekster ĝia pordo vi vidas ŝarĝon de pajlo, kiun Blanko trenis el la bieno Viertola por kovri la plankon de la domo je honoro de kristnasko. La fratoj ne povis eĉ ĉi tie forgesi la susuradon de kristnaskopajlo, kio estis ilia plej bela memoro el la infantempo. Fine Timo kaj Simeoni komencis pretigi la vespermanĝon, sed la aliaj portis garbojn internen. Ili malfermis la ligaĵojn, sternis la pajlon sur la planko kiel tavolon kvaronan ulnon dikan, sed pli dike sur la bretego, kie ili ordinare pasigis sian vesperon kaj sian nokton. Preta estis fine la vespermanĝo; sep ringopanoj, du kverkaj pelvoj kun vaporanta ursviando kaj tineto da biero staris sur la tablo. Mem ili faris sian bieron, memorante precize la procedon de sia patrino ĉe preparado de tiu trinkaĵo. Sed ili faris ĝin pli forta ol ĝenerala kamparana biero. Nigraruĝe ĝi ŝaŭmis en la tineto; kaj se vi trinkis kruĉon da ĝi, certe vi sentis ioman kapturniĝon. - Sed ĉe la tablo ili sidis jam ĉiuj, konsumante viandon kaj panon kaj el la tineto ŝaŭmantan bieron.

AAPO: Estas jam multe da manĝaĵo metita antaŭ nin.

JUHANI: Ni manĝu kaj trinku, knaboj, ĉar nun ĉe ni estas kristnasko por ĉiuj, tiel por bestoj kiel por homoj. Superverĝu, mia Timo-frateto, per biero la avenamason en la furaĝujo de Blanko-mizerulo. - Jen estu almenaŭ trinkokruĉo da biero. Ĉi tiun vesperon ne regu avareco, sed ĉiu ricevu, tiel la ĉevalo, hundo kaj la kato kiel la gajaj fratoj de Jukola. La koko dormu en paco kaj ricevu sian parton morgaŭ. Jen por vi, Killi kaj Kiiski, granda peco el ursa piedo, kaj jen por vi, kato kompatinda. EERO: Pasigu ĉi tien la biertineton, Juhani.

JUHANI: Vi ricevos. Trinku, frateto, kreita de Dio, trinku, ĉar nun estas kristnasko, kaj havaĵo ne mankas en la provizejo. Kio mankas al ni ĉi tie? Ne grave por ni, kvankam cindriĝus kaj polviĝus en fajro la tuta mondo escepte de Impivaara kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĉi tie ni vivas kiel brutoj en grenkampo, sur nia propra fundo ne ĝenataj de koleraj homoj. Estas bone, ke ni estu ĉi tie. La arbaro estas nia herbejo, nia kampo, nia muelilo kaj nia nesto eterna.

TIMO: Kaj nia viandprovizejo.

JUHANI: Ĝuste tiel! Estas bone, ke ni estu ĉi tie. Dankon, Lauri, pro via rimedo, kiun vi elpensis por ni, por ke ni povu forkuri el la monda foiro. Ĉi tie estas libereco kaj paco.

Kristnaska vespero por Sep fratoj Christmas Eve for Seven Brothers Сочельник для семи братьев