×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kontraŭvirusaj vestaĵoj

Kontraŭvirusaj vestaĵoj

Unu el la paradokse pozitivaj rezultoj de epidemioj kaj aliaj sanitaraj katastrofoj estas tio, ke sciencistoj intensigas siajn klopodojn kaj produktas gravajn eltrovojn por la homaro. Pro la aidosa epidemio, ekzemple, oni eltrovis plurajn kontraŭvirusajn medikamentojn, kiuj favoras ankaŭ pacientojn suferantajn de aliaj malsanoj.

En la monato junio 2020, la Agentejo FAPESP (Fondaĵo por Subteno al Sciencaj Esploroj en la Ŝtato San-Paŭlo), en Brazilo, informis, ke esploristoj en la loka entrepreno “Nanox” elvolvis tolaĵon, kiu povas malaktivigi la kronviruson. En laboratoriaj testoj, tiu materialo forigis 99,9% el la kvanto da virusoj sur ĝia surfaco, post du minutoj. La tolaĵo havas sur sia surfaco mikropartiklojn el arĝento, kaj la tuta esploro okazis en kunlaboro kun la Universitato de San-Paŭlo, kun hispana universitato kaj kun faka centro pri funkciaj materialoj. La tolaĵo konsistas el miksaĵo de poliestero kaj kotono, kaj enhavas du tipojn de arĝentaj mikropartikloj enmetitaj per mergo, sekigo kaj fiksado.

La afero tamen ne estas tute nova. “Nanox” jam liveris tiujn partiklojn al teksaĵo-industrioj, kun la celo forigi bakteriojn kaj fungojn el tolaĵoj. Post la alveno de la nova kronviruso en Brazilon, oni ekhavis la ideon analizi, ĉu ili povas malaktivigi ankaŭ tiun viruson, ĉar sciencaj esploroj jam antaŭe montris ĝian efikecon kontraŭ aliaj virusoj.

Por plenumi la esploron, oni bezonis la kunlaboron de la sciencistoj el la universitato, kiuj izolis kaj kultivis en laboratorio la novan kronviruson, prenitan el la du unuaj pacientoj infektitaj en Brazilo. Pecoj da tolaĵo kun kaj sen arĝentaj mikropartikloj estis metitaj en tubon, kie troviĝis grandaj kvantoj da virusoj en vivantaj ĉeloj. Oni ripetis dufoje la eksperimenton, fare de malsamaj kontrolantoj, laŭ la tiel nomata “blinda” tekniko. Per ekzamenado de la genetika materialo de la viruso, oni konstatis, ke pecoj de la tolaĵo kun arĝentaj mikropartikloj sur ĝia surfaco malaktivigis 99.9% el la eroj de la kronviruso, post du minutoj. Oni analizis la materialon ankaŭ rilate la eblecon, ke ĝi povus kaŭzi haŭtdamaĝon.

Nuntempe, la sciencistoj analizas la daŭron de efikeco de la kontraŭvirusa tolaĵo. Rilate al ĝia efikeco kontraŭ bakterioj kaj fungoj, oni jam scias, ke ĝi ankoraŭ efikas post 30 lavoproceduroj. Supozeble la samo okazas rilate la viruson.

Laŭ la studoj, tiuj mikropartikloj povas esti aplikataj al iu ajn tolaĵo el naturaj kaj artefaritaj fibroj. Oni testas ankaŭ la eblecon almeti ilin al aliaj surfacoj, kiel plastaĵoj, protektaj maskoj kaj infanludiloj.

La nova tekniko probable multe helpos en la preventado de novaj kazoj de Kovim-19.

Kontraŭvirusaj vestaĵoj Противовирусная одежда