×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Komputiloj por teleinstruado en Ĉeĥio

Komputiloj por teleinstruado en Ĉeĥio

La kronvirusa krizo prezentas por multaj homoj defion. Gepatroj devas hejme majstri kun siaj infanoj la instruadon, se la klaso estas sendita al kvaranteno kaj estas ordonita teleinstruado. Ne ĉiuj familioj en Ĉeĥio havas la necesan teknikan ekipaĵon por tio.

En la regiono de Krásna Lípa estas multaj familioj kiuj ne havas la monon por aĉeti komputilon. Tial la estrino de komunuma centro en tiu urbo jam klopodis trovi helpon dum la unua ondo de la kronvirusa krizo. En la klubo oni akiris komputilojn kiuj estas pruntedonataj al familioj kiuj bezonas tion.

"Nun ni daŭrigas nian projekton en kiu ni subtenas la klerigadon de socie handikapitaj infanoj. Ĝis nun kvin infanoj estas envolvitaj en tio. Nun ni akceptas pluajn infanojn en la programon kaj postulas por ili la koncernan teknikan ekipaĵon." Míša Štrůdlová estas soledukanta patrino de tri filinoj en Krásna Lípa. Ŝi volonte akceptis la oferton de la komunuma centro. La porteblaj komputiloj per kiu ŝiaj infanoj hejme sekvas la instruadon kaj per kiu ili povas plenumi siajn hejmtaskojn, ŝi prunteprenis ĝis jarfino. Aĉeti proprajn komputilojn, tion ne permesas ŝia buĝeto, ŝi diras:

"Mi rigardis pri uzitaj aparatoj en la garantipruntejo, sed ankaŭ tiuj kostas 3000 ĝis 3500 kronojn (t. e. 110 ĝis 150 eŭroj). Tiun sumon mi ne povas disponigi por unu fojo, tio estas tro.

La pruntedonado de komputila tekniko estas ofertata de junularaj kluboj kaj centroj kiel tiu de Krásna Lípa tra la tuta Ĉeĥa Respubliko. La aparatoj estas disponigataj de la ĉeĥa stratlabora asocio.

"Nuntempe denove ekestas bezono pri tio. La novaj limigoj elvokas certan premon, se minacas la ĉesigo de ĉeesta instruado", klarigas la prezidantino de la asocio Martina Zikmundová. La akirado de komputiloj estas subtenata de „Česko.Digital“. Tio estas alianco de IT-specialistoj kiuj komunutile aktivas en sia laborkampo. Ilia projekto "Ni instruas rete" koncentriĝas rekte pri la teleinstruado en lernejoj. La asocio jam dissendis plurajn centojn da aparatoj al lokaj centroj de socia laboro. Sed tio ne estas ĉio. Ilia helpoferto validas je longa tempo:

"Per la disponigo de tekniko ni akceptas la infanojn kaj iliajn gepatrojn en nian sistemon. Tiel ili ne restas sen subteno en krizaj tempoj."

Komputiloj por teleinstruado en Ĉeĥio

La kronvirusa krizo prezentas por multaj homoj defion. The coronary heart disease is a challenge for many people. Gepatroj devas hejme majstri kun siaj infanoj la instruadon, se la klaso estas sendita al kvaranteno kaj estas ordonita teleinstruado. Parents must master the teaching with their children at home if the class is sent to quarantine and is ordered teleteaching. Ne ĉiuj familioj en Ĉeĥio havas la necesan teknikan ekipaĵon por tio. Not all families in the Czech Republic have the necessary technical equipment for this.

En la regiono de Krásna Lípa estas multaj familioj kiuj ne havas la monon por aĉeti komputilon. In the Krásna Lípa region there are many families who do not have the money to buy a computer. Tial la estrino de komunuma centro en  tiu urbo jam klopodis trovi helpon dum la unua ondo de la kronvirusa krizo. That is why the head of a community center in that city has already tried to find help during the first wave of the coronary heart disease crisis. En la klubo oni akiris komputilojn kiuj estas pruntedonataj al familioj kiuj bezonas tion.