×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Komputiloj kaj mensoj

Komputiloj kaj mensoj

Multaj milionoj da homoj en la tuta mondo portas en siaj poŝoj telefonaparatojn, kiuj funkcias kiel komputiloj kaj enhavas grandegan kvanton da utilaj (kaj neutilaj) informoj pretaj por tuja konsulto. En Brazilo, ili estas pli ol 200 milionoj da aparatoj, kaj tiu nombro plu kreskas. Kroma simila kvanto da surtablaj kaj porteblaj komputiloj montras, ke tiaj aparatoj reprezentas profundan intervenon en la vivo de moderna homo.

Ĉu tiu interveno estas bonfara aŭ damaĝa al nia menso? Ĉu ĝi influas nian memorkapablon, ekzemple? Ĉu ĝi influas aliajn mensajn kapablojn? Ĉi tiun demandon oni faris al diversaj fakuloj.

Laŭ studo farita en Britujo, la senkriteria uzado de telefono kaj interreto nuntempe malpliigas la memorkapablon por freŝaj faktoj. Multaj homoj jam ne sukcesas memori la telefonnumeron de sia edzo aŭ edzino, aŭ de siaj filoj. Multaj homoj ne memoras eĉ sian propran telefonnumeron, ankaŭ ne siajn retadresojn, dokumentonumerojn kaj pasvortojn. Ĉar tiuj informoj troviĝas facile atingeblaj, tial la cerbo ne okupiĝas pri ili. Kaj tamen, telefonaparatoj povas panei.

Oni konsultis la brazilan neŭro-kirurgiiston Júlio Pereira pri tio. Li konsentis, ke tiaj teknologiaĵoj tute ŝanĝis iujn cerbajn kapablojn, sed ne ĉiam damaĝe. Ekzemple, rilate al alfabetigo de infanoj, oni ankoraŭ esploras la rezultojn. Eble la cerbo akiras iujn kuriozajn lertecojn: oni trovis, ke junuloj, kiuj kutime ludis per videoludoj dum sia infana aĝo fariĝis poste pli lertaj kirurgiistoj.

Uzado de telefonoj kaj komputiloj frue en la infana aĝo ja ŝanĝas la kapablojn de infanoj. Ili ne akiras iujn kapablojn, kiuj estis oftaj en antaŭaj generacioj, sed aliflanke ili gajnas aliajn. Ekzemple: aparatoj permesas, ke infanoj desegnu sur la ekrano, sed tiu ludo ne envolvas la saman lertecon de la manoj, kiu necesas por krajona desegnado. Sekve, certe oni devas kompletigi la uzadon de aparatoj per aliaj korpaj ekzercoj, por proponi al la cerbo aliajn vojojn por agado.

Rilate al maljunuloj, esploroj montras, ke kiam ili sin submetas al trejno por uzado de interreto, tiam ilia memorkapablo kaj atentokapablo pliboniĝas, se oni komparas ilin kun ne konektitaj maljunuloj.

Tamen, estas pruvite, ke troa, konstanta konektiĝo al interreto kaj komputiloj estas streĉa kaj angoriga. Ĉe multaj personoj ĝi povas transformiĝi en teruran obsedon. Nepre necese estas flankenlasi la aparatojn de tempo al tempo kaj sin doni al liberaeraj korpekzercoj kaj socia kunvivado. Vivo plena kaj sana dependas de modereco kaj saĝa ekvilibro.


Komputiloj kaj mensoj

Multaj milionoj da homoj en la tuta mondo portas en siaj poŝoj telefonaparatojn, kiuj funkcias kiel komputiloj kaj enhavas grandegan kvanton da utilaj (kaj neutilaj) informoj pretaj por tuja konsulto. En Brazilo, ili estas pli ol 200 milionoj da aparatoj, kaj tiu nombro plu kreskas. In Brazil, they are more than 200 million devices, and that number continues to grow. Kroma simila kvanto da surtablaj kaj porteblaj komputiloj montras, ke tiaj aparatoj reprezentas profundan intervenon en la vivo de moderna homo.

Ĉu tiu interveno estas bonfara aŭ damaĝa al nia menso? Ĉu ĝi influas nian memorkapablon, ekzemple? Ĉu ĝi influas aliajn mensajn kapablojn? Ĉi tiun demandon oni faris al diversaj fakuloj.

Laŭ studo farita en Britujo, la senkriteria uzado de telefono kaj interreto nuntempe malpliigas la memorkapablon por freŝaj faktoj. Multaj homoj jam ne sukcesas memori la telefonnumeron de sia edzo aŭ edzino, aŭ de siaj filoj. Multaj homoj ne memoras eĉ sian propran telefonnumeron, ankaŭ ne siajn retadresojn, dokumentonumerojn kaj pasvortojn. Ĉar tiuj informoj troviĝas facile atingeblaj, tial la cerbo ne okupiĝas pri ili. Kaj tamen, telefonaparatoj povas panei.

Oni konsultis la brazilan neŭro-kirurgiiston Júlio Pereira pri tio. Li konsentis, ke tiaj teknologiaĵoj tute ŝanĝis iujn cerbajn kapablojn, sed ne ĉiam damaĝe. Ekzemple, rilate al alfabetigo de infanoj, oni ankoraŭ esploras la rezultojn. Eble la cerbo akiras iujn kuriozajn lertecojn: oni trovis, ke junuloj, kiuj kutime ludis per videoludoj dum sia infana aĝo fariĝis poste pli lertaj kirurgiistoj.

Uzado de telefonoj kaj komputiloj frue en la infana aĝo ja ŝanĝas la kapablojn de infanoj. Ili ne akiras iujn kapablojn, kiuj estis oftaj en antaŭaj generacioj, sed aliflanke ili gajnas aliajn. Ekzemple: aparatoj permesas, ke infanoj desegnu sur la ekrano, sed tiu ludo ne envolvas la saman lertecon de la manoj, kiu necesas por krajona desegnado. Sekve, certe oni devas kompletigi la uzadon de aparatoj per aliaj korpaj ekzercoj, por proponi al la cerbo aliajn vojojn por agado. Therefore, one must certainly supplement the use of devices with other physical exercises, in order to offer the brain other avenues for action.

Rilate al maljunuloj, esploroj montras, ke kiam ili sin submetas al trejno por uzado de interreto, tiam ilia memorkapablo kaj atentokapablo pliboniĝas, se oni komparas ilin kun ne konektitaj maljunuloj.

Tamen, estas pruvite, ke troa, konstanta konektiĝo al interreto kaj komputiloj estas streĉa kaj angoriga. However, it is proven that excessive, constant connection to the internet and computers is stressful and distressing. Ĉe multaj personoj ĝi povas transformiĝi en teruran obsedon. Nepre necese estas flankenlasi la aparatojn de tempo al tempo kaj sin doni al liberaeraj korpekzercoj kaj socia kunvivado. Vivo plena kaj sana dependas de modereco kaj saĝa ekvilibro.