×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Komenciĝis antropoceno

Komenciĝis antropoceno

Dum la pasintaj 70 jaroj la homaro konsumis pli da energio ol dum la antaŭaj 11.700 jaroj. La sekva glaciepoko tial ŝoviĝos estontecen je almenaŭ 50.000 jaroj.

Varmdomaj gasoj, minado, plastaĵoj, agrikulturo, industria fiŝkaptado, betono, ŝanĝiĝo de marbordaj linioj, radiaktivaj precipitaĵoj - jes la homaro profunde enskribis sin en la planedon Tero kaj en ĝiajn tavolojn. Tio okazis tiel profunde ke pro tio oni parolas pri nova geologia epoko, nome la antropoceno. De pli ol dek jaroj laborgrupo de la internacia komisiono pri stratigrafio nun jam kolektadas empiriajn pruvojn ke la holoceno jam delonge apartenas al pasinteco.

Ankaŭ la tute novaj kalkuloj de la interdisciplina kolektivo pri la tuttera piedpostsigno de la homo apogas la tezon pri antropoceno. La forta plialtiĝo de la energikonsumo ekde la jaro 1950 pravigas laŭ la sciencistoj la nomadon de nova geologia epoko.

"La energikonsumo ekde proksimume la jaro 1950 ŝanĝas la teron simile al la kraŝo de meteorito je la fino de la kreta epoko antaŭ 66 milionoj da jaroj kiu estis respondeca por la elmortado de la dinosaŭroj", diras geologo de la universitato de Vieno. Dum la kraŝo de meteorito estis loka evento kaj ĝin sekvis forta malvarmiĝo de la klimato, nun la intensa konsumo de fosilia energio ekde proksimume la jaro 1870 kondukas al varmiĝo de la klimato, al malpuriĝo de la aero kaj al plimultiĝo de varmdomaj gasoj en la atmosfero. Ekde la jaro 1950 aperas forta korelacio inter la tuttera loĝantaro, ĝia produktiveco kaj ĝia energikonsumo.

"Nia planedo estas granda, kaj je la unua vido eble por homoj ŝajnas esti maleble ke ili mem estas formintaj la teron", diras aŭtorino de la universitato de Kolorado en Usono. Sed ĝuste tion senmiskomprene montras la novaj datumoj pri elektitaj parametroj de la tersurfaco.

Temas ĉe tio pri grandaj devioj kaŭzitaj de la homo kompare al la averaĝaj mezurvaloroj en la holoceno. Tio koncernas interalie la temperaturojn de la atmosfero kaj de la oceanoj, la kvanton da karbondioksido, da metano kaj da dinitrogena monoksido en la atmosfero, la transporton de sedimentoj kaj la perdiĝon de tera grundo kaj de biomaso. Al tio aldoniĝas la ŝanĝiĝo de la biodiverseco, la acidiĝo de la maroj, la tuttera disvastiĝo de novaj materialoj kiel plastaĵoj, farmaciaĵoj aŭ cindro en aero. Tiu granda plirapidiĝo - oni povus preskaŭ paroli pri geologia eksplodo - montras kiel la tera sistemo ekde la jaro 1950 distanciĝis de sia ekvilibra stato dum la holoceno.

Nuntempe funkcias ankoraŭ pluaj esplorprojektoj kiuj mezuras la variajn signalojn por la komenciĝo de la antropoceno. Definitiva propono pri la difino de la nova geologia epoko estos preta por prezentiĝo en la jaro 2024.

Komenciĝis antropoceno Anthropocene has begun