×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Koloro de floroj en danĝero

Koloro de floroj en danĝero

Homoj amas simbolojn, kaj unu el la plej antikvaj kaj profundaj simboloj en la tuta mondo, en ĉiuj kulturoj, estas floroj. Ili reprezentas belon, perfekton, amon, gloron, ĝojon, spiritecon, la animon mem. Ili estas ankaŭ ina simbolo, ligita al akvo, fekundeco, kreado, naskado. Ili ofte prezentas la formon de kaliko kolektanta roson kaj pluvon, kiel benojn. La multaj eblaj floraj koloroj faras ilin preskaŭ neelĉerpebla fonto de plezuro.

Tamen, tiu tutmonda riĉaĵo troviĝas lastatempe en danĝero. Pro la klimataj ŝanĝoj en nia planedo, dum la lastaj jardekoj, la vivaj estuloj loĝantaj sur la Tero trapasas adaptiĝojn en sia vivstilo. Ankaŭ la floroj, kiuj trapasas ŝanĝojn en siaj koloroj. En usona universitato, esploristoj observis, ke tiaj ŝanĝoj malrapide okazadas jam de 75 jaroj. Ili analizis pli ol mil specimenojn de 42 malsamaj specioj, el tri kontinentoj, inter la jaroj 1941 kaj 2017. La rezultoj publikiĝis en la revuo Current Biology.

Ili konkludis, ke la klimataj ŝanĝoj iom post iom kaŭzas modifojn en la ultraviolaj pigmentoj de petaloj. Per kamerao, kiu kaptas la ultraviolan radiadon, ili rimarkis pliiĝon de la ensorbado de tiu radiado, laŭ pasado de la tempo. Ili atribuis tion al plialtiĝo de la temperaturo. Tiu eltrovaĵo kongruas kun la malpliiĝo de ozono en la atmosfero. Ozono interalie ensorbas parton de la ultraviola radiado venanta el la Suno. Sekve, dum la lastaj jardekoj, ĉiuj vivantaj estuloj sur la Tero ricevas pli multe da tia radiado. Supozeble, tiu fenomeno okazas rekte en rilato kun la klimataj ŝanĝoj. La floroj “sin defendas” per ŝanĝoj en sia koloro. Tiuj ŝanĝoj siavice povas influi la allogadon de polenigaj insektoj, kiuj interagas kun la floroj, en la naturo. Kompreneble, jen montriĝas danĝera minaco al ilia reproduktado.

Ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj fanfaronas, ke ili ne kredas pri la homa respondeco pri nia klimato. Ili argumentas, ke ĉio estas klarigebla per naturaj cikloj, kiujn nia planedo trairas. Sed unu demando persistas: ĉu ne estus pli prudente mildigi detruadon de naturaj rimedoj? Universala Esperanto-Asocio ĵus lanĉis Kampanjon por Arbo-Plantado, kiel simbolan apogon al la ideo pri daŭripova evoluo.

Ĉar mi amas florojn, mi jam plantis mian unuan arbon. Ĉu vi?

Koloro de floroj en danĝero Color of flowers in danger