×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Kio okazas en la cerbo de obstinuloj?

Kio okazas en la cerbo de obstinuloj?

Unu el la plej kuriozaj fenomenoj en la homa psiko estas la ekzisto de obstinaj pensoj kaj sintenoj. Tre konata afero: homoj kreas siajn proprajn opiniojn kaj kredojn pri iuj temoj, kaj alkroĉiĝas al ili tiel forte, ke nur tre malfacile ili povas ŝanĝi siajn vidpunktojn, malgraŭ evidentaĵoj en kontraŭa senco.

Ekzemple: homoj neas danĝerajn klimatajn ŝanĝojn, malgraŭ pli kaj pli multaj indikoj. Pli draste: milionoj da homoj plu asertas, ke la Tero estas plata, malgraŭ sennombraj pruvoj pri nia sfereca planedo.

Sciencistoj decidis esplori: kio okazas en la cerbo de tiaj obstinuloj?

La prestiĝa revuo Nature publikigis la rezultojn. Oni submetis dekojn da volontuloj al eksperimento, en kiu ili devis rigardi ekranon kaj respondi, ĉu nigraj punktoj moviĝas dekstren aŭ maldekstren. Poste, ili indikis, ĝis kiu grado ili estis konvinkitaj pri siaj respondoj. Sekve, la partoprenantoj ricevis pli da informoj pri la nigraj punktoj, tiel ke fariĝis tute klara la ĝusta respondo. Tamen, volontuloj kun alta grado de memfido pri sia unua decido ne alprenis la aldonajn informojn, kiuj povus alĝustigi misinterpretadon - tion oni nomas “konfirmiloj”. Per magnetoencefalograma skanado oni akompanis la cerban aktivecon dum la faritaj decidoj. Montriĝis, ke la cerbo prezentis “blindajn areojn”, kiam oni proponis kontraŭajn informojn, kaj ĝi plu restis favora al la informoj, kiuj kondukis al la unua decido.

La sciencistoj konkludis, ke se “rigidaj” opinioj formiĝas rilate al simplaj aferoj (moviĝo de nigraj punktoj, ekzemple), des pli firma estas la “rigideco”, se temas pri kompleksaj fenomenoj: antaŭjuĝoj fariĝas tiel fortaj, ke la cerbo rezistas kontraŭ la ebleco ensorbi malsamajn perceptojn. La fenomeno inkluzivas ĥemiajn substancojn en la cerbo.

Tio validas por kredoj politikaj, religiaj, filozofiaj, kaj por sociaj kondutoj. Homoj alkroĉiĝas al siaj opinioj, eĉ fronte al klaraj kontraŭaj pruvoj. Jen la fundamento de fanatikeco kaj radikalismo. Konceptoj starigitaj en sociaj grupoj estas eĉ pli malfacile ŝanĝeblaj.

Tamen, ne ĉiam la obstinemo de homoj estas malbona kvalito. Ĝi povas esti ankaŭ tre pozitiva. Danke al tio, Koperniko insistis, ke la Tero ne estas la centro de la universo; Pasteur eltrovis, ke mikroboj ja kaŭzas malsanojn; Darwin insistis je sia “Teorio pri Evolucio de Specioj”; kaj Steve Jobs kaj Bill Gates kreis la informadikan revolucion en la mondo. Ili ĉiuj estis fervoraj, geniaj obstinuloj.

Kaj laste: se Zamenhof ne estus neskuebla obstinulo, ni ne estus ĉi tie, ĉi-momente.


Kio okazas en la cerbo de obstinuloj? What happens in the brain of stubborn people? ¿Qué pasa en el cerebro de las personas testarudas? Что происходит в мозгу упрямых людей?

Unu el la plej kuriozaj fenomenoj en la homa psiko estas la ekzisto de obstinaj pensoj kaj sintenoj. One of the most curious phenomena in the human psyche is the existence of stubborn thoughts and attitudes. Tre konata afero: homoj kreas siajn proprajn opiniojn kaj kredojn pri iuj temoj, kaj alkroĉiĝas al ili tiel forte, ke nur tre malfacile ili povas ŝanĝi siajn vidpunktojn, malgraŭ evidentaĵoj en kontraŭa senco. It is a well-known fact: people create their own opinions and beliefs about certain subjects, and cling to them so strongly that it is very difficult for them to change their views, despite evidence to the contrary.

Ekzemple: homoj neas danĝerajn klimatajn ŝanĝojn, malgraŭ pli kaj pli multaj indikoj. For example: people deny dangerous climate changes, despite more and more indications. Pli draste: milionoj da homoj plu asertas, ke la Tero estas plata, malgraŭ sennombraj pruvoj pri nia sfereca planedo. More drastically: millions of people continue to claim that the Earth is flat, despite countless proofs of our spherical planet.

Sciencistoj decidis esplori: kio okazas en la cerbo de tiaj obstinuloj?

La prestiĝa revuo Nature publikigis la rezultojn. The prestigious journal Nature published the results. Oni submetis dekojn da volontuloj al eksperimento, en kiu ili devis rigardi ekranon kaj respondi, ĉu nigraj punktoj moviĝas dekstren aŭ maldekstren. Dozens of volunteers were subjected to an experiment in which they had to look at a screen and answer whether black dots were moving to the right or to the left. Poste, ili indikis, ĝis kiu grado ili estis konvinkitaj pri siaj respondoj. Sekve, la partoprenantoj ricevis pli da informoj pri la nigraj punktoj, tiel ke fariĝis tute klara la ĝusta respondo. Therefore, the participants received more information about the black dots, so that the correct answer became completely clear. Tamen, volontuloj kun alta grado de memfido pri sia unua decido ne alprenis la aldonajn informojn, kiuj povus alĝustigi misinterpretadon - tion oni nomas “konfirmiloj”. However, volunteers with a high degree of self-confidence about their first decision did not take in the additional information that could accommodate a misinterpretation - this is called "confirmers". Per magnetoencefalograma skanado oni akompanis la cerban aktivecon dum la faritaj decidoj. With a magnetoencephalogram scan, brain activity was monitored during the decisions made. Montriĝis, ke la cerbo prezentis “blindajn areojn”, kiam oni proponis kontraŭajn informojn, kaj ĝi plu restis favora al la informoj, kiuj kondukis al la unua decido. It turned out that the brain presented "blind spots" when opposing information was offered, and it continued to favor the information that led to the first decision.

La sciencistoj konkludis, ke se “rigidaj” opinioj formiĝas rilate al simplaj aferoj (moviĝo de nigraj punktoj, ekzemple), des pli firma estas la “rigideco”, se temas pri kompleksaj fenomenoj: antaŭjuĝoj fariĝas tiel fortaj, ke la cerbo rezistas kontraŭ la ebleco ensorbi malsamajn perceptojn. The scientists concluded that if "rigid" opinions are formed in relation to simple things (the movement of black dots, for example), the "rigidity" is even stronger when it comes to complex phenomena: prejudices become so strong that the brain resists the possibility to absorb different perceptions. La fenomeno inkluzivas ĥemiajn substancojn en la cerbo.

Tio validas por kredoj politikaj, religiaj, filozofiaj, kaj por sociaj kondutoj. Homoj alkroĉiĝas al siaj opinioj, eĉ fronte al klaraj kontraŭaj pruvoj. People cling to their opinions, even in the face of clear evidence to the contrary. Jen la fundamento de fanatikeco kaj radikalismo. Konceptoj starigitaj en sociaj grupoj estas eĉ pli malfacile ŝanĝeblaj. Concepts established in social groups are even more difficult to change.

Tamen, ne ĉiam la obstinemo de homoj estas malbona kvalito. However, people's stubbornness is not always a bad quality. Ĝi povas esti ankaŭ tre pozitiva. Danke al tio, Koperniko insistis, ke la Tero ne estas la centro de la universo; Pasteur eltrovis, ke mikroboj ja kaŭzas malsanojn; Darwin insistis je sia “Teorio pri Evolucio de Specioj”; kaj Steve Jobs kaj Bill Gates kreis la informadikan revolucion en la mondo. Ili ĉiuj estis fervoraj, geniaj obstinuloj. They were all zealous, brilliantly obstinate.

Kaj laste: se Zamenhof ne estus neskuebla obstinulo, ni ne estus ĉi tie, ĉi-momente. And finally: if Zamenhof had not been an unshakable stubborn person, we would not be here, at this moment.