×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kiel trovi komunan temon por konversacio

Kiel trovi komunan temon por konversacio

Se oni neatendite renkontas homon kaj ekestas okazo por konversacio, sed oni ne bone scias pri kio paroli, ĉar oni ne volas tuŝi tiklajn temojn, la konsilo por majstri tian situacion estas: "Parolu pri la vetero kaj pri la ĝenerala sano". Se oni komencas konversacion per frazo kiel "Ho, kiel bela tago, tre taŭga por promeni", tiam oni nur devas atendi la reagon de la alparolito por ricevi indikon kiel daŭrigi la konversacion. De la vetero al la politika situacio ne estas longa vojo, sed oni devas zorge esplori ĉu vere estus bona ideo transiri al tiu temaro, ĉar povus ja esti ke la kunparolanto subtenas tute aliajn ideojn. Por konversacio inter viroj malfermiĝas en tia situacio la ebleco paroli pri teknikaĵoj, ekz. pri aŭtomobiloj. Se ambaŭ laboras en la sama institucio eblas paroli pri oficaj aferoj, kaj se ambaŭ viroj estas ankoraŭ sufiĉe junaj, tiam virinoj estas granda temo.

Estante viro mi kompreneble ne tiel bone scias kiel virinoj kondutas en tia situacio, sed ŝajnas al mi ke ili preferas paroli pri sano kaj familio aŭ se eble ankaŭ pri oficaj aferoj. Kaj se renkontiĝas viro kun virino, tiam la situacio estas pli delikata ol la antaŭaj, ĉar la viro diru al la virino komplimentojn kiuj nek estu tro malfortaj nek estu tro grandaj. Trovi la ĝustan mezuron estas vera arto. Admiri kaj esti admirata: Tio ludas grandan rolon.

Hodiaŭ ankaŭ ofte okazas ke gekolegoj devas entrepreni komunan ofican vojaĝon. Kaj esti gekolegoj ne signifas esti geamikoj. Dum komunaj vojaĝoj estas multe da okazoj por konversacii kaj multaj eblecoj diri ion kion oni prefere ne malkaŝu al la kunvojaĝanto. Se ne jam temas pri la unua komuna vojaĝo kaj do oni jam konas unu la alian tiam oni ja scias kion kiel diri kaj kion ne. Sed por komencantoj estas multaj kaptiloj kiuj povas havi influon al la kariero. Pri tio devas atenti precipe viroj kiuj laboras en ŝtata institucio en kiu pli kaj pli da virinoj transprenas la regadon en la mezaj rangoj.

Por reveni al la vetero kaj la ĝenerala sano: Ekzistas temo kiu tre bone ligiĝas kun tio, nome la ferioj. Do rakonti ke oni planas baldaŭ ferii, aŭ kie oni jam feriis, kion oni tie spertis, tio estas sufiĉe senproblema temaro kvankam ankaŭ tie necesas trovi la ĝustan mezuron.

Kaj se temas pri translingva kontakto tiam la afero estas eĉ pli simpla ĉar oni povas paroli pri komunikado, pri la bona regado de la lingvo ktp. Kaj plej facila, estas la afero por esperantistoj. Se ili vere ne scias pri kio babili, ili povas paroli pri la vivo de Zamenhof.

Kiel trovi komunan temon por konversacio How to find a common topic for conversation Cómo encontrar un tema común de conversación