×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kiel protekti la korpon kontraŭ varmego

Kiel protekti la korpon kontraŭ varmego

Trinki, trinki, kaj denove trinki helpas ĉe altaj temperaturoj.

La somero en Eŭropo ankaŭ ĉi-jare fariĝos varmega - tio postulas ĉe temperaturoj ĉirkaŭ 30 gradoj C de la korpo sufiĉe grandan penon. Kelkaj konsiloj tamen helpas por defendi sin kontraŭ la troŝarĝiĝo de la korpo pro la varmego. Grandan rolon ĉe tio ludas la trinkado.

Kiel reagas la korpo pri varmego?

Ĝi provas malaltigi la korpotemperaturon per pli forta produktado de ŝvitaĵo. Per la forta ŝvitado perdiĝas akvo, mineralaj substancoj kaj mikrokvantaj elementoj. Por realigi la malvarmiĝon krome vastiĝas la sangangioj de la haŭto, la sangocirkulado malfortiĝas. Ĉe forta varmego tio povas rezultigi ke la cerbo ne plu estas provizata per sufiĉe da oksigeno - tio kondukas al sveno, kapdoloroj, malforteco kaj misfunkciado de koncentriĝo.

Kiu aparte forte suferas?

Aparte endanĝeriĝas homoj kies sangocirkulo jam ne estas tre stabila - ekzemple kronikaj malsanuloj, tropezuloj kaj maljunuloj. Beboj kaj infanetoj krome ankoraŭ ne kapablas sufiĉe ŝviti kaj tial ili bezonas apartan protekton. Kelkaj ekspertoj rekomendas al homoj kun malfortaj vejnoj surhavi ĝuste dum varmegaj tagoj apogajn ŝtrumpojn por ke la sango pro la vastiĝo de la angioj ne falu en la gambojn kaj tiel evitu kromajn problemojn pri sangocirkulado.

Kiom da trinkaĵo konsilindas? Trinki multe nepre necesas. Malvarmegaj aŭ alkoholenhavaj trinkaĵoj (aŭ ambaŭ kune) tamen nenecese rabas al la korpo energion. Prefere oni trinku varmetan likvaĵon.

Ĝenerale oni trinku tra la tago 2,5 ĝis 3 litrojn. Idealaj sensoifigantoj estas mineralakvo, malvarmetaj teoj el herboj aŭ fruktoj aŭ diluitaj sukoj el fruktoj aŭ legomoj. Ili regule enhavas sufiĉe da mineraloj por anstataŭigi denove la elŝvititajn salojn. Limonadoj aliflanke enhavas multe da sukero kaj ili tiel kaŭzas eĉ pli da soifo. Atentu pri malvarmegaj trinkaĵoj: Ili povas kaŭzi problemojn en la stomako. Krome la korpo devas labori pli por varmigi la likvaĵon al korpa temperaturo. Pri alkoholo oni prefere rezignu. Ĝi vastigas la angiojn kio ankoraŭ pli ŝarĝas la koron.

Kio estas atentinda ĉe manĝado?

Por manĝado validas: Evitu pezan kaj grasan manĝaĵon, sed prefere konsumu plurajn kaj malpezajn pladojn kun multe da fruktoj kaj legomoj.

Kio ankoraŭ mildigas la ŝarĝiĝon?

Rekomendindas jen kaj jen lavi siajn manojn, la nukon kaj la vizaĝon per malvarma akvo. Kiu krome ĉiam denove altenmetas la gambojn dum kelkaj minutoj, tiu senŝarĝigas la angiojn kaj preventas la ŝveliĝon de gamboj kaj piedoj.

Ĉu sportado estas rekomendinda?

Ne ĉiu sporta aktiveco ĉe varmego estas damaĝa por la sano. Tamen pli longaj korpaj streĉoj ne okazu dum la tagmezaj kaj posttagmezaj horoj, ĉar tiam la ŝarĝiĝo estas plej alta. Altaĝuloj, infanoj kaj homoj kun sangocirkulaj problemoj tamen tute ne praktiku sporton ĉe varmego.

Kiel protekti la korpon kontraŭ varmego So schützen Sie den Körper vor Hitze Hoe het lichaam tegen hitte te beschermen Como proteger o corpo do calor Как защитить тело от жары