×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Kiel loĝi

Kiel loĝi

En nia ŝtato - por junuloj - estas pli kaj pli malfacile trovi eblon de loĝado. Ekzistas tre malmultaj homoj, kiuj disponas monon, por ke ili povu aĉeti novan loĝejon aŭ domon. Iliaj gepatroj, eĉ tuta familio, devis ŝpari gajnitan monon por helpi.

Oni povas lupreni domon aŭ loĝejon, sed tre multekoste. Kondiĉe, ke oni perlaboras sufiĉe da mono, oni pagas loĝlokon sen posedi domon, loĝejon. Tie la vivo ne estas certa, ĉiam povas okazi, ke la kontrakto rompiĝas kaj oni denove serĉas la novan spacon por loĝi.

Se oni ne havas monon, sed oni povas gajni en estonteco, oni ne povas peti monon en banko, por aĉeti loĝejon kontraŭ hipoteko. La hipoteko estas ŝuldo kaj oni devas pagi dum la tuta aktiva vivo interezojn, poste ŝulditan monon. Ne ĉiam oni sukcesas pagi tutan sumon por havigi al si loĝejon.

En fremdaj landoj oni aĉetadas malpli grandajn loĝejojn: domojn, dometojn. Se oni ne havas multe da aĵoj, sed eblas preni hipotekon, sufiĉas aĉeti kelkmetran unuĉambran loĝejon. Eĉ transportkestoj servas por vivi ene. Tio estas interesa solvo.

Kiam nia generacio plenkreskis, ankaŭ ni havis tiun ĉi problemon. La plimulto da gejunuloj vivis kun siaj gepatroj en plurĉambra loĝejo aŭ domo. Ili devis ĉiam interkompreniĝi. Tiu ĉi formo de loĝado malfaciligis kvietan vivon. La generacioj interkverelis, idoj ne havis sian propran ĉambron por ludi, eĉ gepatroj ne havis multe da spaco. Ĉiu homo ellernis pretervivi tiun ĉi komplikaĵon kaj daŭre sonĝis pri havigo de loĝeja spaco, pri sia propra loĝejo. Kvankam ili havis monon, estis malmulte da loĝejoj. Paneldomoj en urbo. Barakoj, kabanoj, dometoj.

Do en nia lando gejunuloj cerbumas pri hipoteko, se ili ne sukcesos, ili trovos malgrandan moviĝantan dometon sur kvar radoj, kiu restos staranta ie ajn en la naturo, apud vilaĝo. Sufiĉas malmulte da spaco kaj oni loĝas! Oni estas posedanto de loĝejo. Vintre oni trovos la materialon por konservi la varmon de la ruldometo. La propra memstara vivo daŭras.


Kiel loĝi How to live

En nia ŝtato - por junuloj - estas pli kaj pli malfacile trovi eblon de loĝado. In our state - for young people - it is more and more difficult to find housing. Ekzistas tre malmultaj homoj, kiuj disponas monon, por ke ili povu aĉeti novan loĝejon aŭ domon. There are very few people who have the money to buy a new home or house. Iliaj gepatroj, eĉ tuta familio, devis ŝpari gajnitan monon por helpi.

Oni povas lupreni domon aŭ loĝejon, sed tre multekoste. You can rent a house or an apartment, but it is very expensive. Kondiĉe, ke oni perlaboras sufiĉe da mono, oni pagas loĝlokon sen posedi domon, loĝejon. As long as you earn enough money, you pay for a place to live without owning a house, housing. Tie la vivo ne estas certa, ĉiam povas okazi, ke la kontrakto rompiĝas kaj oni denove serĉas la novan spacon por loĝi. There life is not certain, it can always happen that the contract is broken and one again seeks the new space to live.

Se oni ne havas monon, sed oni povas gajni en estonteco, oni ne povas peti monon en banko, por aĉeti loĝejon kontraŭ hipoteko. If one does not have money, but can earn in the future, one cannot ask for money in a bank, to buy a home against a mortgage. La hipoteko estas ŝuldo kaj oni devas pagi dum la tuta aktiva vivo interezojn, poste ŝulditan monon. The mortgage is a debt and interest must be paid throughout the active life, followed by money owed. Ne ĉiam oni sukcesas pagi tutan sumon por havigi al si loĝejon. It is not always possible to pay a full sum to provide housing.

En fremdaj landoj oni aĉetadas malpli grandajn loĝejojn: domojn, dometojn. In foreign countries, smaller homes are bought: houses, cottages. Se oni ne havas multe da aĵoj, sed eblas preni hipotekon, sufiĉas aĉeti kelkmetran unuĉambran loĝejon. If you do not have much, but it is possible to take a mortgage, it is enough to buy a few meters of one-bedroom apartment. Eĉ transportkestoj servas por vivi ene. Even transport crates serve to live inside. Tio estas interesa solvo. That is an interesting solution.

Kiam nia generacio plenkreskis, ankaŭ ni havis tiun ĉi problemon. When our generation grew up, we also had this problem. La plimulto da gejunuloj vivis kun siaj gepatroj en plurĉambra loĝejo aŭ domo. The majority of young people lived with their parents in a multi-room apartment or house. Ili devis ĉiam interkompreniĝi. They always had to understand each other. Tiu ĉi formo de loĝado malfaciligis kvietan vivon. This form of housing made quiet life difficult. La generacioj interkverelis, idoj ne havis sian propran ĉambron por ludi, eĉ gepatroj ne havis multe da spaco. Ĉiu homo ellernis pretervivi tiun ĉi komplikaĵon kaj daŭre sonĝis pri havigo de loĝeja spaco, pri sia propra loĝejo. Kvankam ili havis monon, estis malmulte da loĝejoj. Paneldomoj en urbo. Barakoj, kabanoj, dometoj.

Do en nia lando gejunuloj cerbumas pri hipoteko, se ili ne sukcesos, ili trovos malgrandan moviĝantan dometon sur kvar radoj, kiu restos staranta ie ajn en la naturo, apud vilaĝo. Sufiĉas malmulte da spaco kaj oni loĝas! Oni estas posedanto de loĝejo. Vintre oni trovos la materialon por konservi la varmon de la ruldometo. La propra memstara vivo daŭras.