×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Kiel estiĝis homa lingvo?

Kiel estiĝis homa lingvo?

"La unua formo de homa lingvo estiĝis surbaze de komunikado de primatoj", diras profesoro pri lingvistiko el la universitato de Erfurto. Unue lingvo havis pure priskriban efikon. Oni diris kion oni vidis. Frazkonstruo kaj gramatiko ankoraŭ ne ekzistis. Homo erectus, specio de prahomo, kiu vivis antaŭ pli ol unu miliono da jaroj, komencis plifajnigi bestajn sonsistemojn kaj intensigi ĝian uzadon. Tiu formo de komunikado tamen verŝajne estis limigita al la organizado de la ĉiutago. Ĝis la evoluo de detalriĉa lingvo, kiel ni ĝin konas hodiaŭ, pasis ankoraŭ multe da tempo. Kiom precize, pri tio okazas disputoj: Kelkaj esploristoj situigas la unuan kompleksan lingvon antaŭ proksimume 500.000 jaroj, la profesoro el Erfurto kredas ke tio aperis antaŭ nur 100.000 jaroj.

La lingvisto klarigas kio distingas homan lingvon disde interbesta komunikado: Same kiel homoj bestoj povas interŝanĝi relative kompleksajn mesaĝojn. Sed "Se bestoj komunikas inter si, ili kapablas tion nur en kadro de rekta parolsituacio. Abelo povas rakonti al alia abelo pri floro kiun ĝi trovis, sed ne pri io fikcia aŭ estonta", diras la profesoro. Por la eksperto tiu kapablo markas la limon inter simpla komunikado kaj lingvo. Tio signifas: Paroli en si mem estas nur pli alta ŝtupo de bestaj sonoj. Nur la ebleco formuli ion nerealan faras la lingvon. Sed tion plej multaj bestoj ne kapablas. La aparta parolkapablo de la homo laŭ tio evoluis kune kun la mensa evoluo. Tiel okazas cetere ankaŭ ĉe unuopa homo: Infano devas lerni, pensi abstrakte, nur tiam ĝi kapablas paroli abstrakte. Aliflanke la infano povas esprimi abstraktajn pensojn nur per lingvo. Parolado kaj pensado do interdependas.

Por la frua homo la abstrakta lingvo estis evolucia avantaĝo: En socia kaj per tio signife pli kompleksa vivomedio necesis pli alta formo de komunikado por organizi la kunvivadon. Nur surbaze de abstrakta pensado kaj parolado ekzemple eblas difini regulojn aŭ agordi komunan agadon, ekzemple la taktikon ĉe ĉasado.

Hodiaŭ en la mondo estas parolataj pli ol 6000 lingvoj. Laŭ kelkaj sciencistoj ĉiuj estiĝis el unu pralingvo. Pri tio opinias la profesoro el Erfurto: "Laŭ la plej kutima teorio la frua homaro elmigris el Afriko. Bone eblas ke tiuj homoj jam posedis lingvon." Tiu lingvo disdividiĝis sekve en plurajn regionajn formojn, el kiuj estiĝis tra la jarmiloj la hodiaŭaj lingvoj.

Estas ekspertoj kiuj pridubas la teorion de pralingvo. Ili kredas ke pli kompleksaj formoj de komunikado nur estiĝis post la elmigrado de la homoj el Afriko.


Kiel estiĝis homa lingvo?

"La unua formo de homa lingvo estiĝis surbaze de komunikado de primatoj", diras profesoro pri lingvistiko el la universitato de Erfurto. “The first form of human language originated on the basis of communication from primates,” says a professor of linguistics from the University of Erfurt. Unue lingvo havis pure priskriban efikon. First language had a purely descriptive effect. Oni diris kion oni vidis. They said what they saw. Frazkonstruo kaj gramatiko ankoraŭ ne ekzistis. Homo erectus, specio de prahomo, kiu vivis antaŭ pli ol unu miliono da jaroj, komencis plifajnigi bestajn sonsistemojn kaj intensigi ĝian uzadon. Homo erectus, a species of prehistoric man that lived more than a million years ago, began to refine animal sound systems and intensify its use. Tiu formo de komunikado tamen verŝajne estis limigita al la organizado de la ĉiutago. Ĝis la evoluo de detalriĉa lingvo, kiel ni ĝin konas hodiaŭ, pasis ankoraŭ multe da tempo. Until the development of a detailed language, as we know it today, a long time has passed. Kiom precize, pri tio okazas disputoj: Kelkaj esploristoj situigas la unuan kompleksan lingvon antaŭ proksimume 500.000 jaroj, la profesoro el Erfurto kredas ke tio aperis antaŭ nur 100.000 jaroj. To be precise, there are disputes about this: Some researchers place the first complex language about 500,000 years ago, the professor from Erfurt believes that it appeared only 100,000 years ago.

La lingvisto klarigas kio distingas homan lingvon disde interbesta komunikado: Same kiel homoj bestoj povas interŝanĝi relative kompleksajn mesaĝojn. The linguist explains what distinguishes human language from interpersonal communication: Just as humans, animals can exchange relatively complex messages. Sed "Se bestoj komunikas inter si, ili kapablas tion nur en kadro de rekta parolsituacio. But “If animals communicate with each other, they are able to do so only in the context of a direct speech situation. Abelo povas rakonti al alia abelo pri floro kiun ĝi trovis, sed ne pri io fikcia aŭ estonta", diras la profesoro. A bee can tell another bee about a flower it found, but not about something fictional or future, ”says the professor. Por la eksperto tiu kapablo markas la limon inter simpla komunikado kaj lingvo. For the expert this ability marks the boundary between simple communication and language. Tio signifas: Paroli en si mem estas nur pli alta ŝtupo de bestaj sonoj. That means: Speaking in itself is just a higher stage of animal sounds. Nur la ebleco formuli ion nerealan faras la lingvon. Only the possibility of formulating something unreal makes the language. Sed tion plej multaj bestoj ne kapablas. But most animals are not capable of that. La aparta parolkapablo de la homo laŭ tio evoluis kune kun la mensa evoluo. Man's particular ability to speak has evolved along with his mental development. Tiel okazas cetere ankaŭ ĉe unuopa homo: Infano devas lerni, pensi abstrakte, nur tiam ĝi kapablas paroli abstrakte. This is also the case with a single person: A child must learn, think abstractly, only then is he able to speak abstractly. Aliflanke la infano povas esprimi abstraktajn pensojn nur per lingvo. On the other hand the child can express abstract thoughts only through language. Parolado kaj pensado do interdependas.

Por la frua homo la abstrakta lingvo estis evolucia avantaĝo: En socia kaj per tio signife pli kompleksa vivomedio necesis pli alta formo de komunikado por organizi la kunvivadon. For early man, abstract language was an evolutionary advantage: In a social and thus significantly more complex way of life, a higher form of communication was needed to organize coexistence. Nur surbaze de abstrakta pensado kaj parolado ekzemple eblas difini regulojn aŭ agordi komunan agadon, ekzemple la taktikon ĉe ĉasado. Only on the basis of abstract thinking and speaking, for example, is it possible to define rules or set common action, such as hunting tactics.

Hodiaŭ en la mondo estas parolataj pli ol 6000 lingvoj. Laŭ kelkaj sciencistoj ĉiuj estiĝis el unu pralingvo. Pri tio opinias la profesoro el Erfurto: "Laŭ la plej kutima teorio la frua homaro elmigris el Afriko. Bone eblas ke tiuj homoj jam posedis lingvon." Tiu lingvo disdividiĝis sekve en plurajn regionajn formojn, el kiuj estiĝis tra la jarmiloj la hodiaŭaj lingvoj.

Estas ekspertoj kiuj pridubas la teorion de pralingvo. Ili kredas ke pli kompleksaj formoj de komunikado nur estiĝis post la elmigrado de la homoj el Afriko.