×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kiam surmeti kaj depreni protektajn maskojn

Kiam surmeti kaj depreni protektajn maskojn

La protektaj maskoj por buŝo kaj nazo estas ĝenaj, ili malfaciligas la laboron. Sed tiaj maskoj en Ĉeĥio fariĝis devigaj antaŭ unu monato por ĉiu publika moviĝo de homo. La polico kontrolas tion. Dum tio en la nuna sezono estas ankoraŭ eltenebla, post kelkaj semajnoj pro la kreskantaj temperaturoj la portado de masko suferigos la homojn.

La masko fariĝis elstara simbolo por la nuna pandemio. Tiu teksaĵa bariero kontraŭ la viruso fariĝis kutima parto de la vivo en Ĉeĥio. Homoj komencis fabriki ilin grandkvante - ili provizas najbarojn, institutojn kaj malsanulejojn.

La epidemiologia situacio intertempe pliboniĝis kaj kun tio kreskas la nombro de demandoj, kiam la devo porti maskon en publiko finiĝos. „Ni konsciiĝas pri la somera vestado, tio certe postulos pli da pacienco. Oni nun pensas pri tio, ke somere oni modifos la kondiĉojn, kiam la surmeto de maskoj estos deviga – ekzemple endome. Sed ekstere nun dum certaj cirkonstancoj - ekzemple, kiam homo promenos kun familio, ne necesas surmeti ĝin. Sed kiam oni alproksimiĝos al fremdaj personoj, tiam necesos surmeti maskon,“ klarigis por Seznam Zprávy (Listo Novaĵoj) la epidemiologo Rastislav Maďar. Li kunordigas la fakan laborgrupon, kiu okupiĝas en la Ministerio pri sanitaraj aferoj pri malstriktigo de limigoj pro kronviruso. La evoluo de la epidemiologia situacio dependas de tio, kiel la homoj plenumados la ceterajn regulojn.

„Kompreneble ni supozas, ke ĉe riskaj servoj – kiel en frizejo kaj en aliaj, kie homoj kvazaŭtuŝe kontaktiĝas - necesos surmeti protektajn maskojn ankoraŭ dum longa tempo,“ li aldonis. Eblas nun pensi pri ŝanĝoj se la evoluo de la epidemio ne iros al nedezirinda direkto. La epidemiologoj volas dum majo prijuĝi la datumojn pri la unuopaj ondoj de forigo de protektaj maskoj. Oni planas tion laŭ ŝtupoj de du semajnoj.

Komence de aprilo la ministerio decidis, ke sub certaj kondiĉoj sportistoj povus esti senmaskaj dum kurado aŭ biciklado. Sed oni devas plue teni minimuman distancon de du metroj apud aliaj homoj.

„Jam nun alvokas nin iuj pliaĝuloj, ke dum ilia promeno preterpasis ilin tre proksime homoj sen maskoj. Ili timas virusinfektiĝon. Ili pravas, sed mi komprenas, ke kuranto, kiu krome portas aŭskultilojn, ne povas percepti, ke li alproksimiĝas al alia persono, senvole,“ aldonis la fakulo.

Sed ankaŭ en estonteco la ĉeĥoj probable ne flankenmetos la maskojn. Jam antaŭe pri tio aludis la epidemiologo kaj vicministro pri sanitaraj aferoj Roman Prymula. Laŭ li temas pri rimedo, kiu permesas malstriktigi limigojn en la ĉiutaga vivo kaj en funkciado de ekonomio.

La aliron al tiu agado ŝanĝas kelkaj eŭropaj ŝtatoj kaj landoj. Ekzemple en la germana Saksio ekde lundo pro la kronviruso fariĝos devige surmeti maskon en vendejoj kaj en publikaj transportiloj. Similan paŝon anoncis Bavario. Ankaŭ en Luksemburgio ekvalidis deviga kovraĵo de buŝo kaj nazo en publiko.

Aliflanke en Slovakio, simile kiel en Ĉeĥio, la deviga surmeto de masko ne validas por infanoj ĝis du jaroj, ankaŭ ne dum sportado en la natura medio post plua teno de distanco de dudek metroj. Ŝoforoj en publikaj transportiloj ne plu devos protekti nazon kaj buŝon, se ilia laborspaco estas fermita.

Kiam surmeti kaj depreni protektajn maskojn Когда надевать и снимать защитные маски