×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Kial prahomo produktis arton?

Kial prahomo produktis arton?

Antaŭ kelkaj semajnoj, paleontologiistoj eltrovis en Indonezia kaverno la plej antikvajn artaĵojn ĝis nun konatajn. Ili estas ok figuroj de homoj, kiuj ĉasas sovaĝporkojn kaj bubalojn. Laŭ kalkuloj, pentrinto tion faris antaŭ 43900 jaroj. Aliaj konataj artaĵoj de prahomoj okazis antaŭ 15000 ĝis 30000 jaroj, ekzemple en Cantabria, en la norda Hispanujo, kie la kolekto estas tiel impresa, ke oni alnomas tiun kavernon la “Sistina Kapelo” de paleontologio. Ankaŭ famekonata estas la surŝtonaj pentraĵoj en Lascaux, en Francujo, kiuj devenas de inter 15000 kaj 18000 jaroj. En la nordorienta regiono de Brazilo, en la montaro Capivara, oni trovis similajn pentraĵojn faritajn antaŭ 17000, ĝis 25000 jaroj. Fakuloj asertas, ke eŭropajn surŝtonajn artaĵojn produktis estuloj, kiuj tie vivis antaŭ la alveno de Homo sapiens en tiu regiono. Ĉi tiuj mirindaj eltrovaĵoj levas la demandon, kiu incitas sciencistojn: kio igis tiujn prahomojn produkti arton? Kiu estas ĝia vera signifo?

Tiaj surŝtonaj pentraĵoj estis certe la unua formo transdoni konceptojn, kun la ebleco, ke ili longe daŭru. Sed kiuj estas tiuj konceptoj? Kion tiuj prahomoj intencis per siaj desegnaĵoj?

Diversaj hipotezoj stariĝis. La unua el ili estis, ke tiuj loĝantoj de kavernoj pentris bestojn por favori la ĉasadon, en ia magia rito. Sed tiu ideo ne povis klarigi ĉiujn eltrovaĵojn. Ekzistas kavernoj, kie amaso da ĉevaloj aperas, kaj tamen nenia ĉevala osto troviĝas, sed nur ostoj de cervoj kaj kaproj.

Alia ebleco estas, ke en certaj okazoj tiuj prahomoj simple amuziĝis per sia pentrado. La certe malfacila vivo de tiuj homoj tamen ŝajnas ne kongrui kun ĝi.

En aliaj kavernoj vidiĝas figuroj de homoj kun grandaj seksaj organoj, aŭ organizitaj per paroj de viroj kaj virinoj. Ankaŭ la konstanta apero de ĉevaloj kaj bizonoj indikas, laŭ interpreto de fakuloj, ian tendencon al simbolismo kaj mitologio.

Ĉar la surŝtonaj pentraĵoj konsistigas ian lingvaĵon, tial oni subkomprenas, ke tiuj prahomoj bildigis ne tion, kion ili vidis, sed kion ili sentis, laŭ la cirkonstancoj: ili estis la unuaj homaj klopodoj por kompreni la kosmon. Foje, per ili la homoj identiĝis kun bestoj kaj kredis, ke ili alprenas ties energion. En tio inkluziviĝis la kredo pri spiritoj, la adorado kvazaŭ de totemoj kaj la simpla rakontado de mitaj rakontoj.

La sciencistoj opinias, ke tia diverseco de interpretoj ŝuldiĝas al la fakto, ke oni ne multon scias pri tiuj artistoj. Ne eblas deĉifri arton, se oni ne konas la koncernan aŭtoron. Pri unu afero ĉiuj konsentas: prahomoj jam portis en si ian subjektivan, abstraktan, simbolan manieron rigardi la mondon, kaj spertis nerezisteblan inklinon al esprimado de siaj sentoj per estetikaj kreaĵoj. Alivorte: ŝajnas, ke arto naskiĝis kun la homo, aŭ eble antaŭ ol li.


Kial prahomo produktis arton? Why did primitive man produce art? ¿Por qué el hombre primitivo produjo arte?

Antaŭ kelkaj semajnoj, paleontologiistoj eltrovis en Indonezia kaverno la plej antikvajn artaĵojn ĝis nun konatajn. A few weeks ago, paleontologists discovered in Indonesia's cave the most ancient works of art known to date. Ili estas ok figuroj de homoj, kiuj ĉasas sovaĝporkojn kaj bubalojn. They are eight figures of people hunting wild pigs and buffaloes. Laŭ kalkuloj, pentrinto tion faris antaŭ 43900 jaroj. It is estimated that a painter did this 43900 years ago. Aliaj konataj artaĵoj de prahomoj okazis antaŭ 15000 ĝis 30000 jaroj, ekzemple en Cantabria, en la norda Hispanujo, kie la kolekto estas tiel impresa, ke oni alnomas tiun kavernon la “Sistina Kapelo” de paleontologio. Other well-known works of art of prehistoric people took place 15,000 to 30,000 years ago, for example in Cantabria, in northern Spain, where the collection is so impressive that this cave is called the "Sistine Chapel" of paleontology. Ankaŭ famekonata estas la surŝtonaj pentraĵoj en Lascaux, en Francujo, kiuj devenas de inter 15000 kaj 18000 jaroj. Also famous are the stone paintings in Lascaux, France, which date from between 15,000 and 18,000 years ago. En la nordorienta regiono de Brazilo, en la montaro Capivara, oni trovis similajn pentraĵojn faritajn antaŭ 17000, ĝis 25000 jaroj. In the northeastern region of Brazil, in the Capivara Mountains, similar paintings were found made 17000 to 25000 years ago. Fakuloj asertas, ke eŭropajn surŝtonajn artaĵojn produktis estuloj, kiuj tie vivis antaŭ la alveno de Homo sapiens en tiu regiono. Experts claim that European stone art was produced by beings who lived there before the arrival of Homo sapiens in that region. Ĉi tiuj mirindaj eltrovaĵoj levas la demandon, kiu incitas sciencistojn: kio igis tiujn prahomojn produkti arton? These amazing discoveries raise the question that arouses scientists: what made these ancient humans produce art? Kiu estas ĝia vera signifo? What is its true meaning?

Tiaj surŝtonaj pentraĵoj estis certe la unua formo transdoni konceptojn, kun la ebleco, ke ili longe daŭru. Such stone paintings were certainly the first form of conveying concepts, with the possibility that they would last a long time. Sed kiuj estas tiuj konceptoj? But what are those concepts? Kion tiuj prahomoj intencis per siaj desegnaĵoj? What did these ancients mean by their drawings?

Diversaj hipotezoj stariĝis. Various hypotheses have been put forward. La unua el ili estis, ke tiuj loĝantoj de kavernoj pentris bestojn por favori la ĉasadon, en ia magia rito. The first of these was that these cave dwellers painted animals to encourage hunting, in some magical ritual. Sed tiu ideo ne povis klarigi ĉiujn eltrovaĵojn. But that idea could not explain all the findings. Ekzistas kavernoj, kie amaso da ĉevaloj aperas, kaj tamen nenia ĉevala osto troviĝas, sed nur ostoj de cervoj kaj kaproj. There are caves where a multitude of horses appear, and yet no horse bone is found, but only the bones of deer and goats.

Alia ebleco estas, ke en certaj okazoj tiuj prahomoj simple amuziĝis per sia pentrado. Another possibility is that on certain occasions these prehistoric people simply had fun with their painting. La certe malfacila vivo de tiuj homoj tamen ŝajnas ne kongrui kun ĝi. The certainly difficult life of these people, however, does not seem to match it.

En aliaj kavernoj vidiĝas figuroj de homoj kun grandaj seksaj organoj, aŭ organizitaj per paroj de viroj kaj virinoj. In other caves are seen figures of men with large sexual organs, or organized by pairs of men and women. Ankaŭ la konstanta apero de ĉevaloj kaj bizonoj indikas, laŭ interpreto de fakuloj, ian tendencon al simbolismo kaj mitologio. Also the constant appearance of horses and bison indicates, according to the interpretation of experts, some tendency towards symbolism and mythology.

Ĉar la surŝtonaj pentraĵoj konsistigas ian lingvaĵon, tial oni subkomprenas, ke tiuj prahomoj bildigis ne tion, kion ili vidis, sed kion ili sentis, laŭ la cirkonstancoj: ili estis la unuaj homaj klopodoj por kompreni la kosmon. Foje, per ili la homoj identiĝis kun bestoj kaj kredis, ke ili alprenas ties energion. En tio inkluziviĝis la kredo pri spiritoj, la adorado kvazaŭ de totemoj kaj la simpla rakontado de mitaj rakontoj.

La sciencistoj opinias, ke tia diverseco de interpretoj ŝuldiĝas al la fakto, ke oni ne multon scias pri tiuj artistoj. Ne eblas deĉifri arton, se oni ne konas la koncernan aŭtoron. Pri unu afero ĉiuj konsentas: prahomoj jam portis en si ian subjektivan, abstraktan, simbolan manieron rigardi la mondon, kaj spertis nerezisteblan inklinon al esprimado de siaj sentoj per estetikaj kreaĵoj. Alivorte: ŝajnas, ke arto naskiĝis kun la homo, aŭ eble antaŭ ol li.