×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Kial dolĉigiloj ne efikas kiel sukero?

Kial dolĉigiloj ne efikas kiel sukero?

Nur per vera sukero la satiĝo pri dolĉo povas esti atingata kaj streso povas mildiĝi.

Ĉokolado, kuketoj, gum-ursetoj: Frandado malstreĉigas kaj bedaŭrinde ankaŭ dikigas. Pro tio precipe limonadoj kaj preparitaj manĝaĵoj ricevas aldonon de senkaloriaj dolĉigiloj. Sed tiuj dolĉigiloj ne same efikas kiel la sukerbomboj. Jen la klarigo:

La prefero por dolĉaĵoj el evolucia vido estas profunde ankrita en la homo. Ĉio kio gustis dolĉe signifis energiriĉan nutraĵon. Tio siavice signifis por niaj antaŭuloj veran survivan avantaĝon. Hodiaŭ tamen la situacio estas alia. Germanoj ekzemple prenas tagan dozon de 95 gramoj da sukero kaj tio estas la trioblo de tio kion la Monda Sanorganizo rekomendas.

Pro tio ĉiu preno de dolĉaĵo estu bone pripensita, ĉar tro da sukero kaj per tio tro da energio povas akceli tropezon kaj tutan serion de civilizaj malsanoj kiel diabeto kaj kor-sango-cirkulaj malsanoj. Tiuj siavice kondukas al sekvaj malsanoj. Produktantoj de trinkaĵoj kaj de frandaĵoj pro tio vetas pri dolĉigiloj kaj sukersurogatoj. Ili volas per tio atingi esence malpli da kalorioj aŭ eĉ nul kaloriojn ĉe same dolĉa gusto. Tio kredigu la konsumantojn ke oni nutriĝas pli sane aŭ pli konscie kaj ke tamen oni ne devas rezigni pri la dolĉa gusto.

Sed dolĉigiloj dum la pasintaj jaroj misfamiĝis. Ili povas laŭpruve nek helpi ĉe redukto de pezo nek mildigi la apetiton pri dolĉaĵoj. Kial tio ne sukcesas per la sukersurogatoj, tion eltrovis esploristoj de la Kolumbia Universitato en Novjorko. Ili tie eltrovis helpe de musoj ke ankaŭ la musoj preferas jam post 24 horoj veran sukersolvaĵon kompare kun solvaĵo de dolĉigiloj. Tio ne rezultas laŭ la sciencistoj el la gustoĉeloj en la buŝo, sed el kunligo inter intesto kaj cerbo kiu aktiviĝas nur per vera sukero.

La esploristoj vidis ke aparta areo en la cerbo, la tiel nomata kaŭdala "Nucleus solitarius" (cNST) ankaŭ aktiviĝas se sukero estas donata preter la dolĉ-receptoroj de la lango rekte en la inteston. La esploristoj povis pruvi sian supozon ke receptoroj en la intesto ĉe sukero sendas signalon tra la tiel nomata vagus-nervo rekte en la cerbon. La vagus-nervo estas grava kunligo inter cerbo kaj la tiel nomata ventra cerbo.

La esploristoj sekve identigis serion de nervoĉeloj en la vagus-nervo kiuj reagas pri sukero. La receptoroj kiuj troviĝas sur tiuj ĉeloj estas specialiĝintaj pri glukozo, do pri la substanco kiu aperas en sukero. Ĉe sukersurogatoj kaj dolĉigiloj aliflanke tiu aktivigo ne aperis. La esploristoj tial kredas ke estas certe ke per dolĉigiloj ne eblas atingi la dolĉosatiĝon, do agrablan senton kiu aperas post la frandado.


Kial dolĉigiloj ne efikas kiel sukero? Why are sweeteners not as effective as sugar? ¿Por qué los edulcorantes no son tan eficaces como el azúcar? Waarom zijn zoetstoffen niet zo effectief als suiker?

Nur per vera sukero la satiĝo pri dolĉo povas esti atingata kaj streso povas mildiĝi. Only with real sugar can the satisfaction of sweetness be achieved and stress alleviated.

Ĉokolado, kuketoj, gum-ursetoj: Frandado malstreĉigas kaj bedaŭrinde ankaŭ dikigas. Chocolate, cookies, gum bears: Candy relaxes and unfortunately also thickens. Pro tio precipe limonadoj kaj preparitaj manĝaĵoj ricevas aldonon de senkaloriaj dolĉigiloj. This is why lemonades and prepared foods in particular receive the addition of low-calorie sweeteners. Sed tiuj dolĉigiloj ne same efikas kiel la sukerbomboj. But these sweeteners are not as effective as the sugar bombs. Jen la klarigo: Here is the explanation:

La prefero por dolĉaĵoj el evolucia vido estas profunde ankrita en la homo. The preference for sweets from an evolutionary point of view is deeply ingrained in man. Ĉio kio gustis dolĉe signifis energiriĉan nutraĵon. Everything that tasted sweet meant energy-rich food. Tio siavice signifis por niaj antaŭuloj veran survivan avantaĝon. That in turn meant for our predecessors a real survival advantage. Hodiaŭ tamen la situacio estas alia. Germanoj ekzemple prenas tagan dozon de 95 gramoj da sukero kaj tio estas la trioblo de tio kion la Monda Sanorganizo rekomendas. Germans, for example, take a daily dose of 95 grams of sugar and that is three times what the World Health Organization recommends.

Pro tio ĉiu preno de dolĉaĵo estu bone pripensita, ĉar tro da sukero kaj per tio tro da energio povas akceli tropezon kaj tutan serion de civilizaj malsanoj kiel diabeto kaj kor-sango-cirkulaj malsanoj. Therefore, any intake of sweets should be well thought out, because too much sugar and thus too much energy can accelerate obesity and a whole series of civilizational diseases like diabetes and heart-blood-circulatory diseases. Tiuj siavice kondukas al sekvaj malsanoj. These in turn lead to subsequent diseases. Produktantoj de trinkaĵoj kaj de frandaĵoj pro tio vetas pri dolĉigiloj kaj sukersurogatoj. Producers of beverages and sweets are betting on sweeteners and sugar substitutes. Ili volas per tio atingi esence malpli da kalorioj aŭ eĉ nul kaloriojn ĉe same dolĉa gusto. They want to get essentially fewer calories or even zero calories at an equally sweet taste. Tio kredigu la konsumantojn ke oni nutriĝas pli sane aŭ pli konscie kaj ke tamen oni ne devas rezigni pri la dolĉa gusto. This should lead consumers to believe that one is eating healthier or more consciously and yet one should not give up on the sweet taste.

Sed dolĉigiloj dum la pasintaj jaroj misfamiĝis. But sweeteners have become notorious in recent years. Ili povas laŭpruve nek helpi ĉe redukto de pezo nek mildigi la apetiton pri dolĉaĵoj. They can be proven to neither help in weight reduction nor alleviate the appetite for sweets. Kial tio ne sukcesas per la sukersurogatoj, tion eltrovis esploristoj de la Kolumbia Universitato en Novjorko. Why this is not successful with sugar substitutes has been discovered by researchers at Columbia University in New York. Ili tie eltrovis helpe de musoj ke ankaŭ la musoj preferas jam post 24 horoj veran sukersolvaĵon kompare kun solvaĵo de dolĉigiloj. There they discovered with the help of mice that the mice also prefer a real sugar solution after 24 hours compared to a solution of sweeteners. Tio ne rezultas laŭ la sciencistoj el la gustoĉeloj en la buŝo, sed el kunligo inter intesto kaj cerbo kiu aktiviĝas nur per vera sukero. According to the scientists, this does not result from the taste cells in the mouth, but from a connection between the intestine and the brain that is activated only by real sugar.

La esploristoj vidis ke aparta areo en la cerbo, la tiel nomata kaŭdala "Nucleus solitarius" (cNST) ankaŭ aktiviĝas se sukero estas donata preter la dolĉ-receptoroj de la lango rekte en la inteston. The researchers saw that a particular area in the brain, the so-called caudal “Nucleus solitarius” (cNST) is also activated if sugar is given beyond the sweet receptors of the tongue directly into the intestine. La esploristoj povis pruvi sian supozon ke receptoroj en la intesto ĉe sukero sendas signalon tra la tiel nomata vagus-nervo rekte en la cerbon. The researchers were able to prove their assumption that receptors in the gut at sugar send a signal through the so-called vagus nerve directly into the brain. La vagus-nervo estas grava kunligo inter cerbo kaj la tiel nomata ventra cerbo. The vagus nerve is an important connection between the brain and the so-called ventral brain.

La esploristoj sekve identigis serion de nervoĉeloj en la vagus-nervo kiuj reagas pri sukero. The researchers subsequently identified a series of nerve cells in the vagus nerve that react to sugar. La receptoroj kiuj troviĝas sur tiuj ĉeloj estas specialiĝintaj pri glukozo, do pri la substanco kiu aperas en sukero. The receptors found on these cells specialize in glucose, that is, in the substance that appears in sugar. Ĉe sukersurogatoj kaj dolĉigiloj aliflanke tiu aktivigo ne aperis. In sugar substitutes and sweeteners on the other hand this activation did not appear. La esploristoj tial kredas ke estas certe ke per dolĉigiloj ne eblas atingi la dolĉosatiĝon, do agrablan senton kiu aperas post la frandado. The researchers therefore believe that it is clear that with sweeteners it is not possible to achieve sweetness, so a pleasant feeling that appears after the candy.