×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kantado kaj koncertoj dum pandemio

Kantado kaj koncertoj dum pandemio

Nia loka kantrondo jam estis ekzercanta por la ĉiujara printempa koncerto, kiam dum la unuaj tagoj de marto aperis la unuaj kazoj de la kronvirusa malsano en nia regiono. Ni ja eĉ estis planintaj veturi al la bavara limurbo Passau por tie pasigi semajnfinon por ekzercado. Sed tio bonŝance ne okazis, ĉar ĝuste en la domo kie nia ĥoro ĉiusemajne kunvenis por kantado, aperis la unua kazo de kronvirusa malsano. Sekve ĉiuj planitaj kunvenoj estis nuligitaj kio signifas ke ekde tiam ĝis nun kaj ankaŭ verŝajne dum ankoraŭ longa tempo la ĥoro silentas.

Alia ĥoro el nia regiono estis malbonŝanca. Ili okazigis sian semajnfinon en alpa vilaĝo kaj multaj partoprenantoj tie infektiĝis de unu jam infektita membro de la ĥoro. Kaj tiuj infektitoj siavice infektis multajn aliajn homojn kaj tiel konsiderinde disvastigis la virusan malsanon.

Bedaŭrinde ĥorkantado estas tiurilate ege danĝera. En Bavario oni faris testojn en kiuj oni konstatis ke la aerosoloj kiuj venas el la buŝoj de la kantantoj flugas preskaŭ sep metrojn antaŭen kaj 1,5 metrojn flanken. Do se oni sub tiuj kondiĉoj dezirus kune kanti, oni devus starigi la kantantojn en granda distanco unuj de la aliaj.

Tio signifas ke sufiĉe granda ĥoro kiel nia, kun 35 viraj kaj virinaj voĉoj, ne plu povas kunveni ĝis la pandemio estos aŭ malaperinta aŭ ĝis oni estos eltrovinta efikan vakcinon kontraŭ la kronvirusa malsano.

Ankaŭ blovmuziko estas danĝera tiurilate, kvankam malpli ol kantado. La rezulto el ĉio tio estas, ke koncerto en kiu aperas kaj kantantoj kaj blovmuziko devas observi la necesan distancon, kio signifas ke nur minimuma nombro de muzikantoj povas stari sur scenejo. Kaj kompreneble ankaŭ la koncerta publiko devas okupi la sidlokojn tenante distancon de unu metro inter la seĝoj. Kaj ĉio okazu prefere en libera aero.

Ĝuste tio nun eblas dum somero: Do post monatoj de kultura fastado nun ni povas ĝui la unuajn koncertojn kun malgrandaj muzikensembloj kaj kun unuopaj kantistoj.

Pasintan mardon mi ĉeestis tian koncerton en la ĝardeno de la burgo de Wels je la 8-a vespere. Aperis tie kantisto kun akompano per piano kaj kvinopa blovensemblo. Ĉiuj muzikantoj estis instruistoj de la lokaj muziklernejoj. La koncerto estis organizita de la urba administracio kaj la eniro estis senpaga. En la koncerto aŭdiĝis alterne kantado kaj blovmuzikaj versioj de konataj popularaj melodioj. La kantisto prezentis kantojn de Mozart, Schumann kaj Schubert. Dum la kantado tiel tuŝis la internon de la animo, la blovmuziko estis gajiga. Tio ja estis nekutima mikso de programeroj, sed tio tute konvenis en la aktuala situacio.

Ni povas esperi ke ni nun pli ofte havos la plezuron ĝui tiajn somerajn subĉielajn koncertojn.

Ni vere bezonas tion. Gepostet vor Yesterday von peranto

Kantado kaj koncertoj dum pandemio Gesang und Konzerte während einer Pandemie Singing and concerts during a pandemic パンデミック中の歌とコンサート Пение и концерты во время пандемии