×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kantado bonfartigas

Kantado bonfartigas

Kantado estas sana. Ĝi plibonigas nian korpan sintenon, plifortigas niajn defendajn fortojn kaj feliĉigas. Sed kantado kapablas ankoraŭ multe pli. Jen kvin motivoj kial vi kantu pli ofte.

1. Kantado estas bona por la sangocirkulo

Kantado estas por la korpo tiel fortostreĉa kiel streĉekzercoj aŭ leĝera sporto. 10 ĝis 15 minutoj da konscia kantado sufiĉas por stimuli la kor-sangocirkulan sistemon.

La eble plej grava afero ĉe kantado estas la spirado. Bonaj kantantoj nome ne spiras en la bruston, sed "en la ventron", do en la malsupran parton de la pulmo. Ĉe tio malsuprenŝoviĝas la diafragmo kaj premas la sub tio situantajn ventrajn viscerojn malsupren kaj la pulmo havas lokon disvolvi sin. Per la profunda spirado aerumiĝas ankaŭ la malsupraj partoj de la pulmo, la tiel nomataj pulmaj vezikoj. Tiel plialtiĝas la saturiĝo per oksigeno kaj la sangocirkulo estas stimulata. Cetere: En la momento kiam ni denove elspiras, la diafragmo moviĝas supren, per tio ekestas suĉo kiu helpas al la koro repumpi la sangon el la malsupra parto de la korpo, ekzemple el la gamboj. Krome dum kantado ni spiras tute alie ol kutime. La tempo de elspirado estas pli longa ol normale, ĉar necesas tenadi la tonon.

"Normalkaze ni spiras 16- ĝis 20-foje en minuto. Sed se ni meditive kantas 'Aa' aŭ 'Oo', tiam reduktiĝas nia spira ritmo al 3 - 6 spiroj en minuto." Aliflanke ankaŭ varias la tempo de enspirado de nia kutima spira ritmo. Kiel rapide ni enspiras, tio dependas ĉu estas kantata rapida aŭ malrapida kantaĵo. Averaĝe ni spiras ĉe kantado pli ofte ol dum ripoza stato, pro tio ĉe kantado nia korpo estas provizata per pli da oksigeno. Tio stimulas la metabolon, la sangopremo stabiliĝas, organoj kaj cerbo estas pli bone trafluataj de sango kaj la kapablo pri koncentriĝo plialtiĝas.

2. Kantado plifortigas la vegetan nervosistemon

"Kantado aktivigas plurajn korpajn sistemojn. Tio dependas de la daŭro, de intenseco kaj emocieco dum kantado." Muziko efikas pozitive pri la vegeta nervosistemo. La vegeta nervosistemo estas tiu parto de la nervosistemo kiu reguligas aŭtomatajn procedojn en la korpo, nome spiradon, korbatadon kaj digestadon. En tiu sistemo ekzistas du antagonistoj, la simpata kaj la parasimpata nervoj. La simpata nervo estas aktiva ĉiam kiam ni staras sub streso kaj premo. Ĉiam tiam plialtiĝas ankaŭ la spira kaj kora frekvencoj kaj la sangopremo. La parasimpata nervo zorgas kiel kontraŭpezanto por trankviliĝo kaj malstreĉiĝo.

Ĉe sanaj homoj simpata kaj parasimpata nervoj devus esti en ekvilibro. Bedaŭrinde tio ne ĉiam estas trafa, ĉar ni permesas al ni nesufiĉe da paŭzoj kaj da malstreĉiĝo. Kantado kaj precipe la profunda el- kaj enspirado aktivigas la parasimpatan nervon kaj igas nin pro tio pli trankvilaj kaj pli malstreĉitaj: Malaltiĝas la sangopremo, la pulso malrapidiĝas kaj la muskolaro malstreĉiĝas. Eĉ la pupiloj malgrandiĝas. Cetere: Pro tio ke la diafragmo estas pumpata ĉe enspirado en la malsuprajn regionojn de la pulmo kaj tiel la ventraj visceroj estas kunpremataj, ankaŭ la digestado estas stimulata. Tio kondukas al pli bona korposento.

3. Kantado plifortigas la defendajn fortojn

Ĉe kantado plifortiĝas niaj defendaj fortoj, tion pruvas studaĵo de la instituto pri muzika pedagogiko de la universitato de Frankfurto. Muzikologo prilumigis kune kun psikologoj kaj medicinistoj specimenojn de salivo de membroj de preĝeja ĥoro. Post la kantekzercado la nombro de antikorpetoj A estis forte plialtiĝinta. Antikorpetoj estas proteinoj kiuj apartenas al la imunsistemo de la korpo. Ili formas ĉe la mukaj haŭtoj protekton kontraŭ infektantoj. Se la ĥoranoj aliflanke aŭskultis nur muzikon el sonigilo, la nombro de antikorpetoj restis senŝanĝa. La movoj kiujn ni plenumas dum kantado do akcelas la formiĝon de antikorpetoj A. Tiel kantado plifortigas la imunsistemon kaj protektas kontraŭ malvarmumo kaj aliaj malsanoj.

4. Kantado feliĉigas

Ke kantado plibonigas la humoron kaj feliĉigas, tio estis pruvita en pluraj prilumigoj. Ĉe kantado estas elŝutataj feliĉhormonoj de la propra korpo. Endorfino, serotonino, dopamino estas elŝutataj kaj tiel plibonigas nian emocian staton. Samtempe streshormonoj kiel kortisolo kaj adrenalino estas malkonstruataj.

Jam post tridek minutoj da kantado nia cerbo produktas oksitocinon, la tiel nomatan kunkuŝan hormonon aŭ kunligiĝan hormonon. Ĝi estas ankaŭ elŝutata ĉe la nasko de infano, ĉe mamnutrado aŭ ĉe seksumado. Ni starigas dum kantado malvastan ligon al niaj kunkantantoj. Tial kantado en ĥoro ankoraŭ pli forte efikas al nia animo ol kantado sola.

Krome ĉe kantado estas stimulata la pinealo kaj estas elŝutata melatonino. Melatonino zorgas por pli bona dormo, ĝi malakcelas kanceron kaj bremsas tumorojn.

5. Kantado plilongigas la vivon

Homoj kiuj kantas, tiuj vivas pli longe. Tion pruvis esploristoj dum la 1990-aj jaroj. Ili prilumigis ĉirkaŭ 12000 homojn el ĉiuj aĝogrupoj kaj vere konstatis ke la membroj de ĥoroj kaj kantogrupoj povis atendi signife pli altan vivodaŭron ol homoj kiuj ne kantis.

"La voĉo estas instrumento de la propra korpo. Depende de tio kion ni ŝarĝe faras al nia korpo, tio efikas ankaŭ al la voĉo - do malĝusta sinnutrado, tro da medikamentoj aŭ manko de moviĝo. Aliflanke la kantado do povas pozitive reefiki al la korpo."