×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Intestoj kaj humoro

Intestoj kaj humoro

De kelkaj jaroj medicinistoj esploras ligon inter la homa intesto kaj la homa humoro. Nian nutrokanalon oni jam ne konsideras nur kiel digestan kaj ekskrecian organon, sed kiel grandan laboratorion produktantan hormonojn, antikorpojn kaj multajn aliajn substancojn. De kelkaj jaroj, oni eltrovis ligon inter la digestaparato kaj la cerbo.

Temas pri milionoj da bakterioj, kiuj normale vivas en tiu sistemo: ili estas esence gravaj por la homa sano. Komence, oni studis la influon de tiuj bakterioj sur la humoron de kobajoj. Nuntempe oni eltrovas frapajn similajn efikojn ĉe homoj.

La studoj ankoraŭ ne estas definitivaj, ĉar la afero estas kompleksa kaj inkluzivas multajn subjektivajn faktorojn, sed en la lasta Eŭropa Kongreso pri Neŭropsikofarmakologio, okazinta antaŭ nelonge, oni prezentis du studaĵojn, kiuj aldonas gravajn informojn por estonta fina konkludo. Resume, ili konfirmas, ke la intestaj bakterioj de pacientoj suferantaj de grava depresio estas tute malsamaj ol tiuj de normalaj individuoj. Krome, ke la tiel nomata “probiotika dieto” mildigas streson kaj depresiajn statojn.

Oni de longa tempo scias, ke gravaj depresiaj statoj estas tre rezistaj al la efiko de medikamentoj. Nun oni suspektas, ke la intestaj bakterioj de tiuj malsanuloj grave influas ilian staton.

Aliflanke, dieto kiu celas modifi la tipojn de bakterioj vivantaj en la intesto, la tiel nomata “probiotika dieto”, multe helpas tiujn pacientojn. El kio konsistas tia dieto? Esence el fruktoj, vegetaĵoj, grajnoj kaj fermentitaj nutraĵoj. Plej ofte oni uzas por tio kazeaĵojn kaj jogurton, sed ĉar multaj homoj ne toleras laktoproduktojn, oni povas engluti tiujn bakteriojn ene de kapsuloj.

Personoj, kiuj submetiĝis al tia dieto montris signifoplenan ŝanĝon en la humorostato, kompare kun tiuj, kiuj ne ricevis la specialan dieton. Tiun ŝanĝon en la humoro oni perceptas per testoj uzataj por “mezuri” la gradon de anksio, streso kaj deprimo. Cetere, eĉ “normalaj” homoj subjektive raportas pli favoran mensostaton, se ili sekvas la menciitan dieton.

Kiel dirite, tiaj studoj troviĝas ankoraŭ en sia komenco. Oni ankoraŭ ne precize scias, kiel la bakterioj en la intesto povas influi la cerbajn substancojn, kiuj determinas la homan humoron. Tamen, sendube nova, esperoplena vojo malfermiĝas antaŭ la sciencistoj, kiuj longe bataladas kontraŭ terura malsano: depresio.

Intestoj kaj humoro Guts and mood